Stanisław Jurcewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Jurcewicz
Persona informo
Naskiĝo la 31-an de julio 1961
en Bielawa
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater University of Technology and Life Sciences in Bydgoszcz vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
Dum la 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stanisław Jurcewicz, senatano kaj ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Stanisław Jurcewicz (naskiĝis la 31-an de julio 1961 en Bielawa) estas pola politikisto kaj municipano, de la jaro 2007 senatano de la 7-a kaj 8-a oficperiodoj, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li laŭ la eduko estas magistro inĝeniero pri telekomunikado, finante la Fakultaton pri Telekomunikado kaj Elektrotekniko de la Agro-Teknika Akademio je la nomo de Jędrzej Śniadecki (legu: Jendĵej Ŝnadecki) en Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ). Li laboris kiel direktoro de la Fako pri Vendado en la firmao la Pola Telekomunikado. Dum la jaroj 1990 - 1994 li estis Vicprezidanto de la Urba Konsilantaro kaj Urba Estraro de Piława Górna. Dum la sekvontaj kvar jaroj li denove estis ano de la Urba Estraro kaj krome kiel Vicprezidanto de la Sejmeto, t.e. la Parlamento de Wałbrzych Vojevodio. De la jaro 1998 ĝis 2002 li estis Prezidanto de la Urba Konsilantaro en Piława Górna. Dum la jaroj 2002 - 2007 li estis Prezidanto kaj Vicprezidanto de la Sejmeto de Malsupra Silezio, t.e. la Municipa Parlamento de Vojevodio de Malsupra Silezio. Li ankaŭ estas la kunfondinto de la Civitana Bloko Municipa. Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2007 pere de la Civitana Platformo li estis elektita la senatano de la 7-a oficperiodo en la balotregiono de Wałbrzych ricevante 106.618 balotvoĉojn. Same dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2011 li estis reelektita ricevante 49.054 balotvoĉojn en la unumandata regiono n-ro 5.[2].

Li denove en la jaro 2015 estas kandidato de Civitana Platformo en la parlamentaj balotoj por Pola Senato en la balot-regiono n-ro 5 Wałbrzych, t.e. en la distriktoj: Dzierżoniów, Kłodzko kaj Ząbkowice Śląskie.

Li estas edziĝinta kaj havas tri infanojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)[3]. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj.

Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la pola).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]