János Ginsztler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Ginsztler
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1943 (1943-05-23)
en Budapeŝto
Morto 7-an de julio 2019 (2019-07-07) (76-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

János Ginsztler [jAnoŝ ginstler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ginsztler János estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007), membro de Academia Europaea.

János Ginsztler [1] naskiĝis la 23-an de majo 1943 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de julio 2019.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Ginsztler studis en Teknikuniversitato de Budapeŝton inter 1961-1966. Post 2 jaroj li akiris diplomon ankaŭ pri veldado-scienco. Li komencis sian karieron samloke en la universitato. En 1986 li iĝis katedrestro, en 1988 akademia doktoro, inter 1991-1998 vicrektoro. Li partoprenis en redaktadoj de fakrevuoj 'The International Journal of Pressure Vessel and Piping, High Temperature Technology, European Journal of Mechanical Engineering.

Li okupiĝis precipe pri vivdaŭroj de la materioj. Li ricevis diversajn premiojn inter 1986-2010.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vegyipari és energiaipari berendezések műszaki felügyelete (1979)
  • Thermal Strain Ageing and Crack Initiation During Low Cycle Thermal Shock Fatigue (1988)
  • Analysis of Thermal Shock and Thermal-Mechanical Fatigue (1996)
  • Mérnökképzés a 21. században (Trejnado de inĝenieroj en la 21-a jarcento) (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]