Politikaj partioj en Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Politikaj partioj reprezentataj en la Federacia Asembleo
(Sigloj germanlingvaj/franclingvaj. Fortoj de la partioj en %, 2011)

Burĝ-Demokrata Partio (BDP/PBD 5,4 %) : burĝa, ekonomiliberala, konservativa, dekstre de la mezo
Evangelia Popolpartio (EVP 2,0 %) : evangelia, valorkonservativa, ekologiema, mezo
Kristandemokrata Popolpartio (CVP/PDC 12,3 %) : kristandemokrata, burĝa, vasta spektro de iom maldekstre de la mezo ĝis klare dekstra
Kristansociala Partio (CSP 0,3 %) : kristandemokrata, mezo (Kantono Obwalden)
La Liberaluloj (FDP/PLR 15,1 %) : burĝa, ekonomiliberala, sociliberala, dekstre de la mezo (iama Radikal-Demokrata Partio de Svislando)
Ligo de la Tiĉinanoj (Lega 0,8 %) : izolisma, konservativa, forte dekstra (Kantono Tiĉino)
Movado de Romandaj/Ĝenevaj Civitanoj (MCR/MCG 0,4 %) : protestpartio, populisma, kontraŭ limregionaj pendolantoj (signifa nur en la Kantono Ĝenevo)
Socialisma Partio de Svislando (SPS/PSS 18,7 %) : socialdemokrata, por forta sociala ŝtato, ekologiema, sociliberala, maldekstra
Svisa Popolpartio (SVP/UDC 26,6 %) : dekstre popolisma, nacikonservativa, parte ekonomiliberala, izolisma
Verda Partio de Svislando (GPS/PES 8,4 %) : ekologia, pacisma, feminisma, sociliberala, maldekstra
Verdliberala Partio de Svislando (GLP/PVL 5,4 %) : ekologia, ekonomiliberala, sociliberala, mezo