Anti-Kriegs-Museum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anti-Kriegs-Museum
paca muzeo [+]

LandoGermanio

SituoBerlino
- koordinatoj52° 32′ 45″ N, 13° 20′ 51″ O (mapo)52.545813.3475Koordinatoj: 52° 32′ 45″ N, 13° 20′ 51″ O (mapo)

Estiĝo1925
Konsekro1925
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo13353 [+]

Anti-Kriegs-Museum (Berlino)
Anti-Kriegs-Museum (Berlino)
DEC

Map
Anti-Kriegs-Museum

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La unua situejo de la Kontraŭmilita Muzeo en Parochialstraße 29 (meze de la bildo resp. la tria domenirejo de dekstre) en la jaro 1930

La Anti-Kriegs-Museum [Kontraŭmilita Muzeo] troviĝas en Berlino, en Brüsseler Straße 21 en la urboparto Wedding (Berlin-Mitte). Ĝi estas la tutmonde unua muzeo kontraŭ la milito kaj estis fondita de la anarkiista-pacifista kontraŭmilitulo Ernst Friedrich en 1923.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo fondita de Ernst Friedrich en 1923 troviĝis unue en Parochialstraße 29 en Berlin-Mitte (en la proksimeco de Alexanderplatz). Krom objektoj el la Unua mondmilito estis ekspoziciitaj libroj de Käthe Kollwitz kaj Otto Dix. Käthe Kollwitz ilustris ankaŭ eldonaĵojn de Ernst Friedrich. Krom tio, la fondinto de la muzeo sukcesis akiri kaj ekspozicii fotojn de militstumpigitoj. Post kiam la nazioj fermis kaj pripredis la muzeon en 1933, Ernst Friedrich remalfermis sian muzeon en Bruselo en 1936, kie ĝi post 1940 post la germana okupacio de Belgio estis denove plene detruita. La iama Kontraŭmilita Muzeo en Berlino funkciis ĝis la detruo de la domo kiel "sturmlokalo" de la SA kaj estis unu el la plej fifamaj torturejoj de Berlino.

La 2-an de majo 1982 – la 15-an mortodatrevenon de la fondinto de la muzeo – oni refondis la muzeon en Berlino. Ĝi troviĝis provizore en Berlin-Kreuzberg kaj ekde oktobro 1984 en la nuna loko.

Aktuala ekspozicio[redakti | redakti fonton]

Konstanta ekspozicio dokumentas la teruraĵojn de la pasintaj mondmilitoj, pacifismajn agadojn kaj la aktualan militsituacion en la mondo. Rigardebla estas ankaŭ kela bomboŝirmejo, kies ekipaĵo estas historifidele rekonstruita. En ŝanĝiĝantaj ekspozicioj oni traktas specialajn temojn, kaj Peace Gallery [Pacgalerio] montras kontraŭmilitajn artaĵojn. La muzeo estas ĉiutage (ankaŭ dimanĉe kaj festotage) malfermita de la 16-a ĝis la 20-a horo. Eniro estas senkosta.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tommy Spree: Ein Museum für den Frieden. Broŝuro de la Anti-Kriegsmuseum. Berlino 2004, 48 paĝoj.
  • Adreas W. Mytze (eld.): Ernst Friedrich zum 10. Todestag. Europäische Ideen, kajero 29, Berlino 1977.
  • Helmut Donat kaj Karl Holl (eld.): Die Friedensbewegung. Hermes Handlexikon. Düsseldorf 1983.
  • Ernst Friedrich: Krieg dem Kriege! Antikriegsmuseum Berlin s. j.

Interrete[redakti | redakti fonton]