La Baule-Escoublac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Baule-Escoublac (stacidomo).
La Baule-Escoublac
komunumo
Plaĝo de La Baule-Escoublac
Blazono
Regno Francio Francio
Regiono Pays de la Loire
Departemento Loire-Atlantique
Kantono La Baule-Escoublac (ĉefurbo)
Arondismento Saint-Nazaire ĉefurbo
Komunumaro Cap Atlantique
Situo La Baule-Escoublac
 - koordinatoj 47° 17′ 12″ N 02° 23′ 27″ U / 47.28667 °N, 2.39083 °U / 47.28667; -2.39083 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 55 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 22,19 km² (2 219 ha)
Loĝantaro 16 112 (2011[1])
Dato 2008-2014
Urbestro Yves Métaireau
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 44500
INSEE 44055
Situo de La Baule-Escoublac kadre de Francio
Situo de La Baule-Escoublac kadre de Francio
Situo de La Baule-Escoublac kadre de Francio
Situo de la Baule-Escoublac kadre de Loire-Atlantique
Situo de la Baule-Escoublac kadre de Loire-Atlantique
Situo de la Baule-Escoublac kadre de Loire-Atlantique
Vikimedia Komunejo: La Baule-Escoublac
Retpaĝo: Retpaĝoj de la urbodomo

La Baule-Escoublac [la.bol.ɛs.ku.blak] estas franca komunumo, situanta en la departemento Loire-Atlantique en la regiono Luarlandoj.

Banurbo de la "Ambordo" (franclingve "Côte d'Amour"), ĝi estas fama pro sia longa plaĝo situanta funde de la golfeto de Pouliguen, sia kazino kaj siaj marbordaj luksaj hoteloj. Ĝia enloĝantaro estas taksita je ĉirkaŭ 16 000 loĝantoj, la somera loĝantaro povas atingi 150 000 loĝantojn.

La urbo ŝuldas sian kreskon al la disvolviĝo de turismo fine de la 19-a jc. Profitante pinarbaron plantitan ekde 1840 por ĉesigi la progreson de la dunoj, bonhavaj familioj alvenis kaj konstruigis belajn vilaojn laŭlonge de la plaĝo. Post oraĝo dum la ora jardeko (de 1920 ĝis 1930), la urbo suferis pro la ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj kaj poste pro la dua mondmilito. Ĝi revigliĝis en la 1960-aj jaroj, kun nova formo de urboplanismo, ĝia ekonomio ĉiam baziĝas sur la turismo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La Baule-Escoublac situas ĉe Atlantiko je 77 km okcidente de Nantes. La urbo staras en la golfeto de Pouliguen. Ĝis en 1900, Escoublac etendiĝis oriente ĝis la kanaleto de Pornichet (situinta je la loko de la nuna bulvardo de la République en Pornichet), kie ĝi najbaris Saint-Nazaire ; okaze de la kreado de la urbo Pornichet, tiu ĉi ricevis 97 hektarojn el la teritorio de Escoublac, tio estas la parto de la plaĝo ĝis la ponto de Mazy (poste detruita) kaj kelkajn dekojn da metroj malantaŭe, kiuj konsistigas la kvartalon de Mazy). Okcidente, ĝi estas limigita per la granda kanaleto de Pouliguen, kiu ligas la salejojn de Guérande al Atlantiko kaj kiu, uzata kiel limo kun la urbo Le Pouliguen ŝirmas la havenon de la du urboj.

Geologio kaj reliefo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur sabla marborda areo kun altaj dunoj (loke nomataj klifoj ĝis la 19-a jc) kaj sur la sulko de Guérande.

La dunoj[redakti | redakti fonton]

La duno de Guézy staras malantaŭ tiu de Mazy ĝis alteco de 25 metroj kaj ligiĝas al la sulko de Guérande direkte al la vojo de Nérac.

La duno de la arbaro de Escoublac ests pli malproksima de la bordo kaj altas je 54 metroj[Note 1], kulmina punkto de la urbo. Tiu duno en la fino de la 18-a jc superakvis la malnovan vilaĝon de Escoublac[Note 2], same kiel parton de la sulko de Guérande (ĝis la vojo de la Jo). Oriente, la arbaro de Escoublac superstaras je pluraj metroj la domojn de Ville-Halgand.

Inter tiuj du dunoj fluas la rojo de Mazy, kiu, ĉe la marbordo, markas la limon inter La Baule kaj Pornichet ; ĝi estas kovrita en sia malsupra parto (avenuo de Lyon) kaj elbuŝiĝas sur la plaĝo per dika tubo. Anatŭe, la rojo estis transpasebla per la ponto de Mazy.

Le sulko de Guérande[redakti | redakti fonton]

Tio estas onda ebenaĵo, kies alteco varias inter 10 metroj (direkte al Côtres) kaj 44 metroj (okcidente), ĝenerale, inter 25 kaj 40 metroj[2].

La plaĝo[redakti | redakti fonton]

La plaĝo, kiun la urbo dividas kun la urboj Le Pouliguen kaj Pornichet, longas je pli ol ok kilometroj kaj estas konsiderata de multaj kiel «unu el la plej belaj plaĝoj en Eŭropo ».

Loka kulturo kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Turismaj monumentoj kaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La lumturo de la Banche[3] estas la sola monumento de la urbo registrita kiel historia monumento.

La urbo enhavas plurajn prestiĝajn hotelojn el kiuj Castel Marie-Louise, Hermitage, konstruaĵo kun novklasikisma stilo konstruita en 1926-1927[F 1], hotelo Royal, sanejo por tuberkulozaj infanoj inter 1897 kaj 1902[F 2], kaj hotelo Majestic.

La stacidomo de La Baule-Escoublac estis konstruita per granito en 1927. Ĝi staras je 300 metroj de la origina stacidomo. La stacidomo de La Baule-les-Pins samtempe estis konstruita[F 3].

La brita milita tombejo de Escoublac-La Baule (avenuo de Ville-Halgand) enhavas 325 tombojn de britaj soldatoj, el kiuj 74 estas neidentigitaj, kaj de tri soldatoj el la pollanda armeo. Multaj el tiuj soldatoj estis maristoj de la ŝipo RMS Lancastria sinkigita en 1940 kaj soldatoj, kiuj partoprenis en la atako kontraŭ la haveno de Saint-Nazaire en 1942[F 4].

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 10 voĉdonojn (0,16 %) en 2004, kaj 54 voĉdonojn (0,81 %) en 2009.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chavenon, Frédéric; Loïc Abed. (2000) La Baule à la Belle Époque, Mémoire d'une ville (français). Doué-la-Fontaine: C.M.D., p. 100. ref_Chavenon. ISBN 2-84477-073-8.
  • Flohic, Jean-Luc. (1999) Le Patrimoine des communes de la Loire-Atlantique., Le patrimoine des communes de France 1 (france). Charenton-le-Pont: Flohic éditions, p. 637. ref_Flohic. ISBN 2-84234-040-X.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 54 m laŭ la mapo IGN je skalo 1/25000 ; 52 m laŭ la turismaj indikoj. Tiu alteco lokigas la dunon al la dua rango en Francio, post la duno de Pilat en la baseno de Arcachon.
  2. Malsupre de la kulmina punkto, kruco starigita en aprilo 1951 markas la lokon de la superŝutiĝo de Vieil-Escoublac

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Chavenon, Frédéric; Loïc Abed. (2000) La Baule à la Belle Époque. (voir dans la bibliographie).

Flohic, Jean-Luc. (1999) Patrimoine des communes de la Loire-Atlantique. (voir dans la bibliographie).

  1. p. 113
  2. p. 111
  3. p. 114
  4. p. 117

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]