Sudorienta Kvartalo de Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudorienta Kvartalo de Essen
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45128 • 45138 • 45139
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 27′ N, 7° 2′ O (mapo)51.4527787.030833Koordinatoj: 51° 27′ N, 7° 2′ O (mapo) [+]
Alto 105 m [+]
Areo 0,97 km² (97 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sudorienta Kvartalo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
Sudorienta Kvartalo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Sudorienta Kvartalo de Essen
Sudorienta Kvartalo de Essen
Situo de Sudorienta Kvartalo de Essen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Essen-Südostviertel [+]
vdr
Situo de la Sudorienta Kvartalo de Essen
Rigardo super la Sudorienta Kvartalo direkton al nordoriento ekde Moltke-Placo (malsupre) ĝis Steeler Straße (supre); – alligajn bildojn vidu je Moltke-Kvartalo kaj Essen-Huttrop

Sudorienta Kvartalo estas parto de la urbo Essen kaj formas kune kun la Okcidenta Kvartalo, la Norda Kvartalo, la Orienta Kvartalo, la Suda Kvartalo kaj la centro la urbomezon.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

La Sudorienta kvartalo konsistas plejparte el dense konstruitaj loĝdomaroj. Ĉefa strato tra la kvartalo estas la Steeler Straße kondukanta al Steele. Distingilo de la kvartalo estas la okulfrapa akvoturo ĉe la Steeler Straße apud la Diether-Krebs-Placo (pli malfrue Ostpark). Foje oni eĉ proponis alinomadon de la kvartalo en Essen-Wasserturm (Wasserturm = akrvoturo). En la ĉirkaŭaĵo troviĝas la katolika preĝejo Sankta Miĥaelo ĉe la Akvoturo, kies antaŭula konstruaĵo staris dum la Dua Mondmilito sur tiu loko, kie nun troviĝas ĉe la Wächtler-Strato la A 40. Tuj apude staras la Viktoria-Lernejo ĉe Kurfürsten-Placo, konstruita en 1912 kaj malfermita kiel knabinogimnazio. Ĝi nomiĝas laŭ Viktoria Luiza de Prusujo kaj estis inaŭgurata la 23-an de aprilo 1914[1]. Transregione bonan famon ĝuas la programkinejo Eulenspiegel ĉe Steeler Straße. Ĝi estas per sia kvindekajara etoso unu el la malmultaj konserviĝintaj malnovaj kinejoj, la ununura el la pli malfrue multaj kvartalaj kinejoj.

La sudan parton de la Sudorienta Kvartalo formas la urboplane ka arĥitekture interesa Moltke-Kvartalo, kiu parte ankaŭ etendinĝas sur la teritorio de Huttrop. Ĉe Moltkeplatz-Placo Otto Bartning konstruis por la Evangela-Malnov-Lutera paroĥo (nun SELK) sian unuan preĝejon en Germanujo (konsekrita en 1910) [2] kaj planis pli malfrue per la preĝejo Auferstehungskirche, konstruita en 1929 ĉe stratangulo Manteuffel-/Steubenstraße unu el la plej gravaj modeloj de moderna preĝejkonstruo en Mezeŭropo.

Ĉe la sudorienta rando de la kvartalo troviĝas la orienta tombejo, sur kiu estas entombigitaj multaj eminentuloj el la historio de Essen resp. transentombigitaj de la tombejo ĉe Kettwiger Tor, kiu devis cedi por la konstruado de la aŭtovojo A40 en la jaro 1955.

Identeco de la kvartalo[redakti | redakti fonton]

Pro la abstrakta nomo de la Sudorienta Kvartalo multaj loĝantoj kaj ankaŭ kelkaj detalistoj kaj gastejestroj sin sentas apartenaj al la najbara urboparto Huttrop.[3] Krome la densa surkonstruaĵo per loĝdomoj ne ebligas vidi klaran limigon de la kvartalo. La limo inter Huttrop kaj Sudorienta Kvartalo pasas laŭ la stratoj Wörthstraße, Spichernstraße kaj Herwarthstraße.[4] Ankaŭ la amaskomunikiloj mislokas la kvartalon ofte al Huttrop.[5] La konektejo kun la germana aŭtovojo A40, situanta en la centro de la Sudokcidenta Kvartalo same misnomiĝas Essen-Huttrop.[3]

Blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de la urbomezo de Essen

Blazonigo: „En bluo oblikve maldekstra ora (flava) glava, akompanate supre kaj malsupre de po tri oraj (flavaj) buloj.“

La blazonon neniam havis oficialan karakteron. Fine de la 1980-aj jaroj blazonsciencisto Kurt Schweder kreis blazonojn por ĉiuj urbopartoj de Essen, kiujn la loĝantaro de Essen intertempe bonvole akceptis. La glavo kiel distingilo de la urbaj patronoj Kosmaso kaj Damiano starigas la rilaton al la urboblazono de Essen. La oraj buloj simbolas la ses urbopartojn Centro, Norda Kvartalo, Orienta Kvartalo, Sudorienta Kvartalo, Suda Kvartalo kaj Okcidenta Kvartalo.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.viktoriaschule-essen.de/profil/geschichte.html[rompita ligilo]
  2. Memortabulo ĉe la domo
  3. 3,0 3,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-11. Alirita 2013-06-04.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-16. Alirita 2013-06-04.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-11. Alirita 2013-06-04.
  6. Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile, Essen 2009, p. 48.

Eminentuloj naskiĝintaj en la kvartalo[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]