Oskar von Watter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar von Watter
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1861 (1861-09-02)
en Ludwigsburg
Morto 23-an de aŭgusto 1939 (1939-08-23) (77-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Invalids' Cemetery
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Oskar von Watter (naskiĝinta la 2-an de septembro 1861 en Ludwigsburg; mortinta la 23-an de aŭgusto 1939 en Berlino) estis germana oficiro, zuletzt generalleŭtenanto de la Reichswehr.

Post kiam sekve de la Kapp-Puĉo la laboristoj en la Ruhr-Regiono rezistis komence per ĝenerala striko kaj pli malfrue per la armita Ruhr-Leviĝo, en kies paso la Ruĝa Ruhr-Armeo finfine konkeris la tutan Ruhr-Regionon. Estis provo de ambaŭ flankoj, pacigi la konflikton per la interkonsento de Bielefeld. Unu kaŭzo por ties fiasko estis la malakordo inter la politikaj reprezentantoj de la laboristoj, alia estis la obstina sinteno de von Watter. Oskar von Watter subtenis la Kapp-Puĉon kaj volis milite venki la laboristojn kaj pro tio baris la interkonsenton per akrigita ultimato kontraŭ la laboristoj.

Sekvo de la ultimato estis la proklamo de la ĝenerala striko fare de la ĉefa konsilantaro je Essen, kiun subtenis ekde la 29-a de marto proksimume trik kvaronoj de la karboministoj de la Ruhr-Regiono. La 2-an de aprilo Watter enmarŝigis Reichswehr kaj liberajn korpusojn, kiuj per malmildega perforto sufokis la leviĝon. La trupoj furiozis per torturoj kaj parte arbitraj morpafadoj, per kiuj ili murdis pli ol mil homojn. Kvankam regna prezidanto Friedrich Ebert jam la 3-an de aprilo estis malpermesinta milittribunalojn kaj milittribunalajn mortpunojn, Watter nur la 12-an de aprilo, kiam la leviĝo jam estis sufokita, disdonis la ordonon, ke „kontraŭleĝa agado“ ekde nun estos malaprobata.

Watter estis senpostenigita la 30-an de aprilo 1920 kaj poste la 12-an de julio 1920 eksigita el la Reichswehr.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]