Albert Kónya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Kónya
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1917 (1917-06-14)
en Szolnok
Morto 16-an de marto 1988 (1988-03-16) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikistopolitikisto
vdr

Albert Kónya [kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Albert estis hungara fizikisto, politikisto, ministro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).

Albert Kónya [1] naskiĝis la 14-an de junio 1917 en Szolnok. Li mortis la 16-an de marto 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Kónya frekventis universitaton en Szeged, poste li eklaboris samloke en la universitata fizika instituto en 1939. Li soldatiĝis en 1942. Post la 2-a mondmilito li instruis en universitato en Budapeŝto, sed en 1950 li ricevis la taskon gvidi katedron en universitato de Miskolc. Post 2 jaroj li iĝis subministro, baldaŭe ministro. Li partoprenis en kabineto de Imre Nagy, tial li devis abdiki en 1957. Pli frue en 1955 li doktoriĝis. Spite tion li instruis en universitato en Budapeŝto, kie li estis baldaŭe katedrestro. Kiel fizikisto li okupiĝis pri kvantuma mekaniko, solid-stata fiziko, lasera mezurado. Li pensiuliĝis en 1982. Li ricevis premion en 1974.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kálium-atom egyes termjeinek elméleti meghatározása (1941)
  • Kvantummechanika (kvantuma mekaniko), (1975)
  • Szilárdtestfizika I–II (solid-stata fiziko 1-2), (1976–1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]