Kazimierz Krzyżak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazimierz Krzyżak (prononcu: Kazimjeĵ Kĵiĵak) li naskiĝis la 29-an de novembro 1928 en Sosnowiec de patro Franciszek (Francisko) kaj patrino Stanisława (Stanislava) de familio Jóźwik (prononcu: Juĵvik). Pola esperantisto, fondinto de la Iniciata Grupo "Esperanto por EU" kaj kunfondinto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), dum la jaroj 2011-2013 li estis membro de la Estraro de EDE-Pollando, de la jaro 2013 Honora Membro de EDE-Pollando. De la aprilo 2015 li estas ne plu ano de EDE-Pollando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro mortis dum la unuaj tagoj de la Dua Mondmilito defendante la flughavenon en Krakovo de la germana aviadilatako. De la 1.07.1940 ĝis 30.11.1941 li laboris kiel kurierknabo ĉe la firmao kiu konstruis la akvodigon en Rożnów (Roĵnuf), la nura havanta laboron li vivtenis la tutan familion. De la 2.09.1942 ĝis 31.07.1944 li laboris kiel metallaboristo-lernanto en Fandejo en Starachowice. Pro la milito lia edukado estis rompita kaj la abiturientan ekzamenon li plenumis nur la 29.04.1954. De la 15.09.1947 ĝis 3.09.1950 li studis en la Por-Oficira Altlernejo de Artilerio en Toruń / Toruno kaj en la Por-Oficira Lernejo de Armilaro en Bartoszyce, la 3.09 1950 li estis promociita al subleŭtenanto kaj direktita al la servo en Mararmeo. De la 3.09.1950 ĝis 4.08.1981 li militservis kiel oficiro en la diversaj postenoj en la Pola Mararmeo en Gdynia. De la 1.10.1954 ĝis 22.01.1960 li studis en t.n. vespera sistemo en la Ekonomia Altlernejo en Sopot kaj akiris la diplomon de magistro pri ekonomio. En la jaro 1970 li finis la unujaran postdiploman studon pri informadiko en la Milit-Teknika Akademio en Varsovio. Dum la jaroj 1965 ĝis 1978 li estis la Socia Kuratoro ĉe la Juĝejo por Neplenkreskuloj en Sopot kaj li organizis por la prizorgata de li junularo la someran tendaron. Dum la jaroj 1981 – 1991 li estis instruisto en la mezlernejoj de Gdansko. De la jaro 2004 li aktivas kiel lekcianto kaj ano de la Universitatoj de la Tria Aĝo en Gdynia kaj Wejherowo.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li publikigis pli ol 100 artikolojn en la landaj kaj eksterlandaj revuoj, kaj duono de ĝi estis pri Esperanto kaj 8 pri informadiko.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

1972 – la ŝtata ordeno: Ora Meritkruco;

1973 – la ministeria ordeno: Ora Medalo „La Militarmeo en la Servo por Patrujo”;

1974 – Medalo de la „30-jariĝo de la Popola Pollando”;

1977 – la ministeria ordeno; Arĝenta Medalo „Pro la Meritoj por la Defedo de la Lando”;

1977 – la ministeria ordeno: Medalo pro la Meritoj por Mararmeo de Pola Popola Respubliko;

1982 – la ŝtata ordeno: Kavalira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando;

2009 – en la tutpollanda interret-plebiscito li ricevis titolon: „Esperantisto de la Jaro”;

2011 – La Estraro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) donacis al li en la esperantista „PARKO de la MONDO” en Malbork la E-Memorŝtonon „Kaŝubio” kaj „Kverkon” kiel por „merita esperantisto kaj kaŝubo” kaj li kun la denaskaj kaŝuboj: Roman Zaborowski – la Pomeria Vojevodo, Mieczysław Struk – Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Łukasz Grzędzicki – Prezidanto de la Kaŝub-Pomeria Asocio, solene inaŭguris la E-memorŝtonon.

PorEsperanta Agado[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1984 li aktive ekagis en la pola Esperanto-Movado. En la E-Rondo de PEA en Gdynia li plenumis diversajn funkciojn, krome li estis Prezidanto de la Revizia Komisiono de Vojevodia Filio de PEA en Gdansko. Li partoprenis en pluraj landaj kaj eksterlandaj E-renkontiĝoj i.a. en Alsóörs ĉe Balatono en Hungario kie okazadas la renkontiĝoj de landaj reprezentantoj de Federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto. Li proponis diversajn iniciatojn por popularigi Esperanton en Pollando kaj en la mondo, i.a. danke al li okazis:

- ke Pola Sejmo la 12-an de junio 2008 post la tuttaga parlamenta debato unuanime akceptis la relozucion por honorigo de la "100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio" kaj sekve la 18-an de decembro la Pola Sejmo sendis al Nobel-komitato ĉe la Norvega Parlamento en Oslo la rezolucion kaj apogon por UEA kiel kandidato por Nobel-premio pri paco.

- Li sendis al ĉiuj polaj Membroj de Eŭropa Parlamento la 22-an de septembro 2009 alvokon kun subskriboj de 254 esperantistoj por ke ili komencu strebi por akcepto de Esperanto kiel la helplingvo apud la naciaj lingvoj en EP, por faciligi la interkomprenon de anoj de EU. Rezulte de la alvoko li kaj Eduardo Kozyra renkontiĝis kun kelkaj polaj MEP kaj kun Direktoro de la Inform-Oficejo de Eŭropa Parlamento en Pollando.

- Danke al li parlamentanino prof. Krystyna Łybacka la 17-an de majo 2010 faris la interpelacion en Pola Sejmo por ke Ministro de Edukado popularigu kaj disvastigu Esperanton inter polaj lernantoj.

- Al Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz, Vic-prezidanto de Pola Sejmo Jerzy Wenderlich kaj al kelkaj Senatanoj kaj Sejmanoj, li sendis la 27-an de februaro 2012 peton pri ebleco krei en Pola Parlamento la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, kio finfine okazis la 17-an de oktobro 2012 en Pola Senatejo.

- Sur la TTT-ejo de la Pola Prezidanteco de Konsilio de Eŭropa Unio danke al liaj streboj oni publikigis 2 artikolojn: "Esperanto - la 124-a datreveno de apero de internacia lingvo" kaj "152 datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof".

- Okaze de la 125-a datreveno de Esperanto li strebis, ke estu distingitaj eminentaj esperantistoj, rezulte altajn ŝtatajn ordenojn ricevis: Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Jerzy Antoni Walaszek, Ireneusz Wilczyński, Edward Jaśkiewicz, Eduardo Kozyra.

- Li estas unu el la kunfondintoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kio okazis la 20a-an de marto 2011 en Wągrowiec kaj de la komenco la ano de la Estraro ĝis la 8-a de oktobro 2013 kiam dum la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de EDE-Pollando en Sosnowiec li ricevis la titolon Honora Mambro de EDE-Pollando kaj la konsilanto de la estraro. Antaŭe en la nomo de la Iniciata Grupo "Esperanto por EU", kaj nun nome de EDE-Pollando, li kelkfoje proponis al polaj aŭtoritatuloj por popularigi scion pri la lingvo Esperanto en Pollando kaj en la mondo.

- Li ligis plurajn privatajn kontaktojn kun polaj Senatanoj, Sejmanoj kaj kun Membroj de Eŭropa Parlamento kaj kun Eduardo Kozyra plurfoje li renkontiĝis kun ili pri la problemoj de la lingvo Esperanto.

- Li estis redaktoro de la ĉapitro pri "Esperanto en la Universitatoj de la Tria Aĝo" sur la ttt-ejo de PEA - http://www.esperanto.pl

Kelkfoje li organizis ekspoziciojn pri Esperanto en Gdynia. Li gvidis kelkajn plurmediatajn prezentadojn pri la lingvo Esperanto en kluboj kaj lernejoj de Gdynia kaj Sopot kaj ankaŭ en pluraj polaj urboj.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Edzino Wanda (Vanda) el familio Budzyńska (prononcu: Budzinjska), filo Jarosław (Jarosŭav) estas d-ro medicina, filino Ewa (Eva) loĝas en Usono, 5 nepoj kaj 1 pranepino (loĝanta en Aŭstrio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]