Gunda-Niemann-Stirnemann-halo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elaera foto de 2007.
La erfurta centro de surglacia sporto.

La Gunda-Niemann-Stirnemann-Halo (germane: Gunda-Niemann-Stirnemann-Halle) estas halo por surglacia sporto en Erfurto. Ĝi nomiĝis laŭ la sukcesa erfurta sketkuradistino Gunda Niemann-Stirnemann. Inaŭgurita en 2001, ĝi ofertas 4.000 sidlokojn por la fanatikuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 29-a de decembro 1957 estis malfermita artefarita sketejo ĉe Arnstädter Straße, taŭge uzebla kaj por sketkurado kaj por glacihokeo.

En 1982 estis finfaritaj la laboroj por 333 metrojn longa glitkurejo. Pro la sukcesegoj de la erfurtaninoj Gunda Niemann-Stirnemann, Franziska Schenk, Sabine Völker kaj Daniela Anschütz-Thoms oni decidis anstataŭigi ĝin per 400 metrojn longa kurejo. Tion krome ankaŭ priskribis internacia regularo (finkonstruo en 1997).

En majo 2001 finfine ekis konstrulaboroj por tegmentado. La 21-an de decembro estis ĝis solena inaŭguro.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

En 2001, 2003 und 2006 okazis tie ĉi la tutgermanaj ĉampionadoj por sketkurado. Krome estis la halo en 2002 ankaŭ okazigejo de la Ĉampionado eŭropa de plurdisciplinaj konkursoj.

Nesportaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ne nur por elitaj sportuloj disponiĝas la halo sed al ĉiu ajn praktikanto de sporto. La halo jam plurfoje gastigis vetkuradojn de ice-speedway.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]