Tajdomuelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tajdomuelejo Birlot sur insulo Bréhat, en Francio.

Tajdomuelejo estas akvomuelejo, kiu uzas la fenomenon kaj forton de la tajdoj por funkcii.

La tajdomuelejoj ĝenerale situas ĉe riverbuŝoj, sufiĉe ŝirmataj kontraŭ la ondoj, sed sufiĉe proksimaj de la oceano por profiti sufiĉan tajdamplekson. En Eŭropo, tiu muelejtipo ekzistas ekde mezepoko kaj povus datiĝi de la romia epoko.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La tajdomuelejo de Olhão en Algarve en Portugalio, en funkciado : la akvo fluas el la baseno (dekstre) en la maron (malsekstre), kies nivelo estas pli malalta, kaj rotaciigas la radojn de la muelejo (lokitaj sub la digo, inter la baseno kaj la maro).

Tajdomuelejo konsistas el digo enhavanta nurunudirektajn kluzovalvojn. La digo apartigas taŭgan golfeton aŭ parton de riverbuŝo, por konsistigi akvotenan basenon.

Dum fluso, la maro plenigas la basenon. Kiam ekmalflusas, la valvoj fermiĝas kaj malebligas malpleniĝon de la baseno. Dum malfluso, kiam la diferenco inter la baseno kaj la maro estas sufiĉe alta, tiam la valvoj malfermiĝas : la akvo elfluas el la baseno al la maro rotaciigante la muelejradon.

Pro sia funkciadprincipo, la tajdomuelejo kapablas funkcii nur dum parto de la tago, kiam la marnivelo estas malpli alta ol la basennivelo (por ekzemplo dum 6 horoj en ĉiuj 12 horoj por la tajdomuelejo Birlot). Tiu periodo estas pli mallonga kiam la tajdokoeficiento estas malgranda.

Male al la aliaj tipoj de muelejoj, la energio produktebla per la tajdomuelejo ne dependas de meteologiaj fenomenoj (vento, pluvkvanto). Sed, la tajdomuelejo postulas investojn pli altaj ol la aliaj muelejoj (konstruado de digo).

Lokoj[redakti | redakti fonton]

La lokoj taŭgaj por konstruado de tajdomuelejo estas limigitaj : la konstruloko devas esti satempe proksime de la marbordo, ŝirmita kontraŭ la ondoj kaj ebligi kreon de akvotena baseno sufiĉe ampleksa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La digo de la muelejo de Berno, Insulo Arz.

La unua konata tajdomuelejo povus esti tiu konstruita sur la rivero Fleet (rivero) en Londono kaj datiĝus de la romia epoko[1].

Post la romia epoko, la unuaj tajdomuelejoj estis malkovritaj ĉe la bordo de Irlando : muelejo kun vertikala rado datiĝanta de la 6-a jc en Killoteran apud Waterford[2], muelejo kun horizontala rado datiĝanta de la 630-aj jaroj en Little Island apud Cork[3],[4], alia muelejo proksime[3],[4]. La muelejo de la monaĥejo de Nendrum sur insulo de Strangford Lough en Nord-Irlando datiĝas de 787[5],[6]. En Anglio, la plej malnova konata tajdomuelejo situas en la haveno de Dovero kaj estas menciita en la libro Domesday Book (1086). La tajdomuelejo de Woodbridge, en Woodbridge en Suffolk, datiĝas de 1170. Rekonstruita en 1792, ĝi ankoraŭ funkcias. Mezepoka muelejo ĉiam funkcias en Rupelmonde apud Antverpeno.

La tajdomuelejoj pliiĝis en la Mezepoko sur la tuta marbordo de Eŭropo, taŭga por ili : en Skotlando, en Kimrio, en Anglio, en Nederlando kaj en Belgio, en Francio (aparte ĉe la estuaro de la rivero Rance), en Hispanio kaj en Portugalio. En la 18-a jc, Londono enhavis 76 tajdomuelejojn, el kiuj du sur la ponto de Londono. Iutempe, 750 tajdomuelejoj funkciis ĉe la atlantikaj bordoj, el kiuj ĉirkaŭ 300 en Usono[7],[8], 200 en la Unuiĝinta Reĝlando kaj 100 en Francio[9].

En la 20-a jc, la uzo de la akvomuelejoj rapide malkreskis. En 1938, esploro malkovris ke el la 23 tajdomuelejoj restantaj en Anglio, nur 10 funkciis[10]. Plej multaj muelejoj estis aliceligitaj aŭ detruitaj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La tajdomuelejo Pen Castel en Arzon
Moulin das Aceas (Muiño das Aceas), tajdomuelejo en Narón (Galegio - Hispanio).

En Francio, de Mezepoko, tiu tekniko estis precipe aplikita en Bretonio. En tiu regiono, videblas ankoraŭ tajdomuelejoj en la sekvantaj lokoj :

En departemento Charente-Maritime, en Saint-Just-Luzac, la muelejo de Loges estas unu el la alstaj tajdomuelejoj, kiuj ankoraŭ produktas farunon.

Inter la konservitaj tajdomuelejoj en aliaj lokoj, oni povas citi :

  • la muelejo de Thorrington en Unuiĝinta Reĝlando.
  • la tajdomuelejo Moinho de Maré de Corroios en Portugalio konstruita en Seixal en 1403 cedita poste al karmela religia ordeno. Damaĝita en la Lisbona tertremo de 1755, tiu muelejo estis aĉetita de la urbo en 1980 kaj restaŭrita[11].
  • la tajdomuelejo de Rupelmonde en Belgio, sur la rivero Skeldo, datiĝanta de la 16-a jc, komplete restaŭrita en 1997 kaj funkcipova (tio estas muelkapabla).

Modernaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La baraĵo de la tajdocentralo sur rivero Rance ; la centralo reuzas la principon de la tajdomuelejo por produkti elektron.

La principo de la tajdomuelejoj estas uzata en la tajdocentraloj. La tajdocentralo sur rivero Rance, konstruita en 1967 kaj kiu produktas 500 GWh da elektro jare, uzas tiun principon. Tiu centralo restas izolita ekzemplo ĉar malmultaj lokoj taŭgas por la konstruado de tiel ampleksa konstruaĵo. Plie, la evoluo de la regularo por la konservado de la naturaj lokoj en la nun la konstruadon de tiaj centraloj marborde.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (PDF) angle Spain, Rob. A possible Roman Tide Mill. Kent Archaeological Society. Arkivita el la originalo je 2011-05-17. Alirita 2013-09-12.
  2. Murphy 2005
  3. 3,0 3,1 Wikander 1985, paĝoj 155–157
  4. 4,0 4,1 Rynne 2000, paĝoj 10, fig. 1.2; 17; 49
  5. McErlean & Crothers 2007
  6. angle Recently discovered Tide Mill from 787 AD at Nendrum Monastic Site. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2013-09-12.
  7. Peveril Meigs, "Historical geography of tide mills on the Atlantic coast," American Philosophical Society Yearbook 1970 (Philadelphia, Pennsylvania: American Philosophical Society, 1971), pages 462-464.
  8. Peveril Meigs, "Tide mills on the Atlantic," Old Mill News, no. 7, 1979.
  9. Minchinton, W. E. : "Early Tide Mills: Some Problems", Technology and Culture, Vol. 20, No. 4 (Oct. 1979), pp. 777-786
  10. Skelton, C.P. British Windmills and Watermills, Collins, 1947
  11. Urba turismoficejo de Seixal, portugale [1] Arkivigite je 2013-08-31 per la retarkivo Wayback Machine, kia ĝi estis en la 11-a de julio 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (2007) Harnessing the Tides: The Early Medieval Tide Mills at Nendrum Monastery, Strangford Lough (angle). Belfast: Stationery Office Books. ISBN 978-0-337-08877-3.
  • Murphy, Donald. (2005) Excavations of a Mill at Killoteran, Co. Waterford as Part of the N-25 Waterford By-Pass Project (angle). University College Dublin and National Roads Authority.
  • Ecrits et archives Claude Rivals, 230 paĝoj, speciala numero 20 de "Moulins de France", el kiuj 61 paĝoj ankoraŭ nepublikigitaj de la verko "Moulins à marée" (postmorta eldono), maje 2008, eldoninto "FFAM", route d'Avenay cidex 22, 14210 Evrecy
  • Les moulins à mer et les anciens meuniers du littoral, Jean-Louis Boithias kaj Antoine de La Vernhe, eldoninto "CREER", 275 paĝoj, junie 1989
  • Rynne, Colin. (2000) “Waterpower in Medieval Ireland”, Paolo Squatriti (dir.): Working with Water in Medieval Europe, Technology and Change in History 3 (angle). Leyde: Brill, p. 1–50. ISBN 90-04-10680-4.
  • Wikander, Örjan (1985). “Archaeological Evidence for Early Water-Mills. An Interim Report”, History of Technology (en) 10, p. 151–179.