Epigenezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caspar F. Wolff, individugenezo de planto.

Epigenezo ( el la greka: epi = super, kaj génrsis = generado) estas embriologia teorio formulita en la 18-a jarcento, laŭ kiu la embrio disvolviĝas laŭgrade de sendiferenca ĝermo, per la sinsekva apero de organismaj partoj novaj laŭmorfologie kaj strukture.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua asertanto de tiu teorio estis germana fiziologo Caspar Friedrich Wolff (1734 - 1794) kiu ĝin eksponis en sia latinlingva verko "Theoria generationis"[1]. La teorio de Wolff sin kontraŭmetas al tiu antaŭformista, subtenata en la antaŭaj epokoj, laŭ kiu en la ĝermo (Ovospermatozoo) troviĝas jam miniature antaŭkonstituita, kun ĉiuj ĝiaj partoj, la plenkreska individuo.[2]

La ideo laŭ kiu la disvolvo de la individuaj organikaj formoj realiĝus de “ne-formito” estis pervere multe antikva, aranĝita en la 4-a jarcento a.K. (384 a.K. |384-322 a.K.) en lia libro "Fiziko". Laŭlonge de la tuta 18-a jarcento prosperis verva polemiko inter la apogantoj de epigenezo kaj tiu de antaŭformismo, kiu ĉesis nur en la duono de la 19-a jarcento kun la definitiva onia akcepto de la ĉelteorio.[3]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Felice Mondella. "Biologia e Filosofia" in Ludovico Geymonat (a cura di), Storia del pensiero filosofico e scientifico. Milano, Aldo Garzanti editore, 1971, Vol. III, Il Settecento, pp. 270–314.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Theoria generationis. Auctore D. Casparo Friderico Wolff. Halae ad Salam, Typis et sumtu Io. Christ. Hendeli, 1759.
  2. Felice Mondella. Preformismo e Creazionismo in Ludovico Geymonat (zorge de), Storia del pensiero filosofico e scientifico. Milano, Aldo Garzanti editore, 1971, Vol. III, Il Settecento, pp. 270-276.
  3. Antaŭe diskutoj preskaŭ ne eblis ĉar absorbitaj kaj solvitaj de onia akcepto de la kreisma doktrino (vidu: Creatio ex nihilo). Kutime katolikoj kiel Lazzaro Spallanzani Leibniz kaj Georges-Louis Leclerc de Buffon preferis antaŭformismon laŭ kiu ĉiuj partoj de la vivantoj ĉeestas jam formitaj en la ovo aŭ ĝermo kaj ĉiuj vivontoj jam troviĝas laŭkelmaniere en la antaŭaj vivantoj; aliaj scienculoj, aparte Denis Diderot kaj Jean le Rond d'Alembert preferis epigenezon laŭ kiu la sinsekvaj biologiaj formoj en la ĵus nakskito estis frukto de novaj alportoj. Ĉe la katolikoj ŝajnis speco de memkreado kaj pro tio ili ĝin refuzis, ĉe kontraŭreligianoj ŝajnis okazo de kreiĝo sen bezono de dia interveno. La kverelo malfajriĝis kun la malkovro de la ĉelo kaj ĝiaj enhavoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]