Laguno Okarito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laguno Okarito
laguno [+]

LandoNov-Zelando
RegionoOkcidentmarborda Regiono

Koordinatoj43° 11′ 31″ S, 170° 13′ 8″ O (mapo)-43.192170.219Koordinatoj: 43° 11′ 31″ S, 170° 13′ 8″ O (mapo)
Areo32,4 km² (3 240 ha) [+]

Laguno Okarito (Nov-Zelando)
Laguno Okarito (Nov-Zelando)
DEC

Map
Laguno Okarito
Vikimedia Komunejo:  Ōkārito Lagoon [+]
vdr

La laguno Okarito estas ĉemarborda laguno de la Okcidentmarborda Regiono de la Suda Insulo de Novzelando. Ĝi situantas ĉe 130 kilometroj sude de Hokitika, kaj kovras areon de ĉirkaŭ 12 km², kio faras ĝin la plej granda netuŝita nemodifita humidejo de Novzelando.

Kelkaj malgrandaj riveroj alfluas al la laguno, kaj ĝi alfluas el la Lago Mapourika. La laguno estas hejmo de multaj specioj de vadbirdoj, ĉefe la tre rara (en Novzelando) kōtuku (Orienta granda egreto). Okarito estas la ununura reproduktejo de la kōtuku en Novzelando.[1][2]

Sude de la laguno estas la malgranda setlejo Ōkārito. Origine ormineja urbo, la populacio atingis ĉirkaŭ 1,500 en 1866.[3] Ĝi havas nun nur 30 konstantajn loĝantojn - inter ili la ricevinto de la Premio Booker nome verkisto Keri Hulme kaj pejzaĝa fotisto Andris Apse.

En 1909 la ostoj de baleno surstrandiĝis en 1908, 6 mejlojn norde de la setlejo, tiuj estis portitaj al Canterbury kaj montritaj nome Okarito Whale (okarita baleno)[4][5]

Eblas birdumado, ekoturismo kaj navigado per kajako sur la laguno, kaj estas nombraj lokaj padoj por piedirado.

Ankaŭ la plej rara specio de kivio, nome Okarita kivio, aŭ Rovio, troviĝas ankaŭ ĉe la urbo Ōkārito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kotuku, la blanka ardeo
  2. Native Fact sheet, Kotuku Arkivigite je 2008-08-11 per la retarkivo Wayback Machine Wellington Zoo
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-15. Alirita 2013-09-14.
  4. "The Okarito Whale.", National Library of Australia, 22a Majo 1909, paĝo 40. Kontrolita 24a Novembro 2012.
  5. "A NOTABLE EXHIBIT.", National Library of Australia, 29a Oktobro 1908, paĝo 2. Kontrolita 24a Novembro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

43° 12′ S 170° 13′ O / 43.200 °S, 170.217 °O / -43.200; 170.217 (mapo)