Kalendaro de la Tutmonda Latinamerika Agendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kalendaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiutage la Agendo prezentas kelkajn okazintaĵojn en Latinameriko dum la lastaj jardekoj, memorigante la leganton pri la homoj kiuj laboradis por pli bona mondo kaj mortis martirece, pri landaj sendependiĝoj, ktp. Sube troviĝas la faktoj okazintaj en ĉiuj monatoj. Komence de ĉiu tago troviĝas la dediĉo de la tago laŭ la katolika eklezio.

Januaro[redakti | redakti fonton]

1 – Sankta Maria Dipatrino
1508: Komenciĝis la koloniigo de Porto-Riko.
1804: Sendependiĝis Haitio. Nacia festo.
1959: Venko de Kuba Revolucio.
1977: Maurício López, estro de Universitato de Mendoza, Argentino, membro de la Monda Konsilo de Eklezioj, malaperinta.
1990: Maureen Courtney kaj Teresa Rosales, religiulinoj murditaj de la kontraŭ-revoluciaj civilaj armeistoj, en Nikaragvo.
1994: Insurekto indiĝena zapatista en Meksiko.
2003: Lula fariĝis prezidento de Brazilo.
Monda Tago de la Paco

2 – Bazilio Magno, Gregorio Nazianzeno, J. K. Wilhelm Loehe
1904: Elŝipiĝis la usonaj mararmeistoj en la Dominika Republiko «por defendi la interesojn nord-amerikajn».
1979: Francisco Jentel, defendanto de indiĝenoj kaj terkulturistoj, viktimo de la Nacia Sekureco en Brazilo.
1981: José Manuel de Souza, “Zé Piau”, terkulturisto, viktimo de falsaj kampoposedantoj de brazila ŝtato Parao.
1994: Daniel Arrollano, batalanto por la vivo, kantisto de memoro de la martiroj de sia argentina popolo.

3 – Ĝenovevo
1511: La «krio de Coayuco», la granda insurekto de tainoj, gviditaj de Agüeybaná, la Bravo, Portoriko.
1981: Diego Quic, indiĝeno, kateĥisto, ĉefo de popolaj organizoj, malaperinta, Gvatemalo.
1994: Antulio Parrilla Bonilla, episkopo, aktivulo por sendependeco kaj la kaŭzo de persekutatoj, la « ‘Las Casas’ de la 20-a jarcento», en Porto-Riko.

4 – Rigoberto
1975: José Patrício León, «Pato», gvidanto de la Katolika Studenta Junularo kaj politika aktivulo, malaperinta en Ĉilio.
2005: La Ĉilia Supera Tribunalo permesas la proceson kontraŭ Pinochet pro krimoj de «Operacio Kondor».
2010: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj inaŭguras la konstruaĵon Burj Oubal, la plej alta de la monto (818 m).

5 – Telesforo kaj Emiliana; Kaj Munk
1534: Guarocuya, “Enriquillo”, indiĝenestro kristana de La Española (Dominika Respubliko), la unua kiu ribelis je defendo de siaj etnianoj.
1785: La Reĝino Maria la 1-a malpermesas ĉiujn brazilajn industriojn, escepte la industrion de vestoj al sklavoj.
2007: Mortis Axel Mencos, heroo de la rezisto kaj de la dediĉema paŝtlaboro, Gvatemalo.

6 – Epifanio (Saĝaj Reĝoj)
1848: La gvaranioj estis deklaritaj paragvajaj civitanoj laŭ la dekreto de Carlos A. López.
1915: Agroreformo en Meksikio, rezulto de revolucio; unua divido de ter-posedaĵegoj en la Latina Ameriko.
1927: Armearoj de Usono okupis Nikaragvon por kombati Sandinon. Ili nur foriros en 1933.
1982: Vitoria de Roka, religiulino gvatemala, martirino de la malriĉuloj, malaperinta.
1986: Julio González, episkopo de Puno, Peruo, mortis en suspektinda akcidento.
1992: Aŭgusto Maria kaj Aŭgusto Conte, martiroj de solidareco kaj de homaj rajtoj en Argentino.

7 – Raimundo de Penjaforto
1835: Venko de “Cabanagem”, la plej notinda popola movado de Brazilo. Ribeluloj konkeras urbon Belem’ kaj fariĝas provincestroj.
1981: Sebastião Mearin, kampara ĉefo en ŝtato Parao, Brazilo, murdita de ter-rabistoj.
1983: Felipe kaj Mary Barreda, revoluciemaj kristanoj, murditaj de la kontraŭ-revolucio, Nikaragvo.
1999: Forpasis Bartolomeu Carrasco Briseño, episkopo de Oaxaca, Meksiko, konata pro sia dediĉo al malriĉuloj kaj sia defendo al la indiĝenoj.

8 – Severino
1454: La Papo Nikolao permesas, ke la reĝo de Portugalio sklavigu ajn landon de afrika mondparto nur se la Eklezio povas bapti ĉiujn ties homojn.
1642: Mortas Galileo Galilei, kondamnita de Inkvizicio. Vatikano forviŝos la kondamnon post tri jarcentoj kaj duono (en la 30-a de decembro 1992).
1850: Johano, unu el la ĉefoj de Revolucio de “Queimados”, brazila ŝtato Espírito Santo, estas pendumita.
1912: Fondiĝis Afrika Nacia Kongreso.
1982: Domingo Cahuec Sic, indiĝeno de etnio “achi”, kateĥisto kamparano, Rabinal, Baja Verapaz, Gvatemalo.

9 – Eulogio kaj Bazilia
1662: Lisbona gubernio ordonas la estingon de indiĝenoj de etnio “janduim” en Brazilo (ŝtatoj Ceará, Rio Grande do Norte kaj Paraíba).
1858: Unua striko en Brazilo, de la tipografistoj, pioniroj de la laborista lukto.
1959: Naskiĝis Rigoberta Menchú, en Chimel, Departamento de El Quiché, Gvatemalo.

10 – Aldo
1911: 5-monata striko de ŝuistoj de San-Paŭlo favore al 8-hora labordaŭro.
1920: Estas kreita la Ligo de Nacioj, post la masakroj de Unua Mondmilito.
1978: Pedro Joaquim Chamorro, ĵurnalisto, batalanto por libereco kaj kontraŭ la diktatoro de Somoza, en Nikaragvo.
1982: Dora Azmitía, “Menchy”, 23-jaraĝa instruistino, martirino de studenta junularo, en Gvatemalo.
1985: Ernesto Fernández Espino, luterana pastoro, martiro de la salvadoraj rifuĝintoj.

11 – Higino, Marteno de León
1839: Naskiĝo de Eugenio María de Hostos, batalanto por la sendependiĝo de Porto-Riko.

12 – Bento, Tatiana
1694: 6500 homoj invadas la Kilombon de Palmares, kiu rezistos ĝis la 6-a de februaro.
1948: La Ĉefa Tribunalo de Usono proklamas la egalecon de blankuloj kaj negroj ĉe lernejo.
2010: Tertremo en Haitio (7,3 Richter-poentoj). Pli ol 250 mil mortintoj kaj kompleta detruiĝo. Okazas granda mondskala solidareco.
2010: Nederlanda komisio konkludas, ke la invado al Irako estis neleĝa.

13 – Hilario I, Georgo Fox
1825: Estas mortpafumita Frato Kaneka, respublikana revoluciulo, de la Konfederacio de Ekvadoro.
1879: Roka komencas la kampanjon de Dezerto de Patagonio, Argentino.
2001: Tertremo de 7,9 gradoj Richter, en Salvadoro, 5400 mortis kaj 500 mil viktimiĝis.
“Idd Inneyer”, amazigha novjariĝo: jaro 2961

14 – Fulgencio
1988: Miguel Angel Pavón, direktoro de la Komisio de Homaj Rajtoj, kaj Moises Landaverde, Honduro.
1997: Marŝo de 700 mil sud-koreoj dum la strikoj kontraŭ la mistraktado de socialaj rajtoj.

15 – Efisio
1929: Naskiĝis Martin Luther King, en Atlanto (Georgio, Usono).
1970: Leonel Rugama mortas dum la revolucia lukto kontraŭ la diktatoreco de Somoza, en Nikaragvo.
1976: La registaro de brazila ŝtato Bahia ne plu postulas la polician registron de temploj de religio kandombleo.
1981: Estela Pajuelo Grimani, terkulturistino, 55 jaraĝa, 11 gefiloj, martirino de solidareco en Peruo.
1982: La Konstitucio de Kanado inkludas la rajtojn de indiĝenoj.
1988: Brazila prezidento Sarney lanĉas la “Plano Verão” [Plano Somero], kiu starigas novan valuton, la “Cruzado Novo”.
1998: Granda valor-faliĝo de brazila valuto “real”.

16 – Marcelo
1992: Pac-konsentoj subskribitaj en Salvadoro.
Internacia tago kontraŭ la sklaveco de infanoj: memore de Iqbal Masch, sklava infano kiu, kune kun la unuiĝo de laborista liberiĝo de Pakistano, sukcesis fermi plurajn fabrikojn kiuj uzis sklavecan fifaman laboron.

17 – Antano
1961: Estas mortigita, en Kongolando, Lumumba, heroo de sendependeco de Afriko.
1981: Sílvia Maribel Arriola, flegistino, 1-a religiulino martirino dum kunlaborado kun sia salvadora popolo.
1981: Ana María Castillo, kristana batalantino, martirino por justeco en Salvador.
1988: Jaime Restrepo López, pastro, martiro por defendo de la malriĉuloj, Kolombio.
1991: Komenciĝas la Milito de Persa Gulfo.
1994: Tertremo en Los-Anĝeleso, Usono.
1996: Forpasas Juan Luis Segundo, teologiisto de liberiĝo, en Urugvajo.

18 – Beatrico, Priska, Konfeso de Sankta Petro
1535: Fondiĝo de Cidade dos Reis, en Limao, Peruo.
1867: Naskiĝas Rubén Darío en Metapa, Nikaragvo.
1978: Germán Cortés, batalanto kristana kaj politika, martiro por la justeco en Ĉilio.
1981: José Eduardo, sindikata ĉefulo de brazila ŝtato Acre, mortigita de ter-invadanto.
1982: Sérgio Bertén, belga religiulo, kaj kunlaborantoj, martiroj de solidareco, Gvatemalo.

19 – Mario, Marta; Henriko, episkopo de Upsala
1897: Batalo de Tabuleirinho: la kamparanoj bremsas la progreson de la armeo 3 kilometroj for de Canudos, Brazilo.

20 – Fabiano kaj Sebastiano
1973: Amílcar Cabral, anti-koloniisto de Gvineo-Bisaŭa, mortigita de portugala polico.
1979: Octavio Ortiz, pastro, kaj kvar studentoj kaj kateĥistoj, martiroj en Salvadoro.
1982: Carlos Morales, dominikana pastro, martiro inter la indiĝenaj kamparanoj en Gvatemalo.
2009: Barack Hussein Obama enposteniĝas kiel unua prezidento afrik-amerika de Usono.

21 – Ineso
1972: Geraldo Valencia Cano, episkopo de Buenaventura, Kolombio, profeto kaj martiro de la liberiĝo de malriĉuloj.
1974: Masakro de kamparanoj, Alto Valle, Bolivio.
1980: Maria Ercilia kaj Ana Corália Martínez, studentinoj, helpistinoj de Ruĝa Kruco kaj kateĥistinoj, martirinoj en Salvadoro.
1984: Fondiĝas en brazila ŝtato Paraná, urbo Cascavel, la “MST” – Movado de Kamparaj Laboristoj Senteruloj (Movimento dos Trabalhadores Rurais Sem-Terra).
2000: Marŝo indiĝena kaj popola en Ekvadoro.

22 – Vicento
1565: “Tata” Vasco de Quiroga, episkopo de Michoacán, Meksikio, stariginto de unuaj reduktoj indiĝenaj.
1982: Masakro de terkulturistoj en Pueblo Nuevo, Kolombio.
2006: Evo Morales, indiĝenano ajmara, fariĝas Prezidento de Bolivio.

23 – Ildefonso
1914: Revolucio de Juazeiro, Brazilo. La kamparanoj venkis, gviditaj de Pastro Cicero.
1958: Faligo de la lasta diktatoro de Venezuelo, generalo Márcos Pérez Jiménez.
1983: Segundo Francisco Guamán, indiĝenano keĉua, martiro de la batalo por tero en Ekvadoro.

24 – Francisko el Sales
1835: La negroj maleoj organizas en brazila urbo Salvador, ŝtato Bahia, la plej grandan urban revolucion de la lando.
1977: 1-a Indiĝena Kongreso de Centra Ameriko.

25 – Konvertiĝo de Paŭlo
1524: Eliras el Hispanio la «dek du apostoloj de Meksikio», franciskanoj.
1554: Fondiĝo de la urbo San-Paŭlo.
1934: Naskiĝis la Universitato de San-Paŭlo (ŝtata).

26 – Timoteo, Tito kaj Silas
1500: Vicente Pinzón elŝipiĝas ĉe la nuna brazila nordorienta regiono, antaŭ ol la alveno de Pedro Álvares Cabral.
1813: Naskiĝas Juan Pablo Duarte, nacia heroo kaj unua instiganto al la sendependeco en Dominika Respubliko.
1914: José Gabriel, “Cura Brochero”, pastro kaj profeto inter la kamparanoj de Argentino.
2001: Tertremo en Barato viktimigas 50 mil homojn.

27 - Angela de Merice, Lidia
1554: Pablo de Torres, episkopo de Panamo, unua ekziligito de Latin-Ameriko pro sia defendo al la indiĝenaro.
1945: La koncentrejo de Auschwitz estas malfermita, en Pollando. Tago de memoro pri la Holokaŭsto.
1977: Miguel Angel Nicolau, saleziana pastro, martiro de solidareco kaj sindediĉo al la argentina junularo, malaperigita.

28 – Tomaso de Akvino
1853: Naskiĝo de José Martí en Havano.
1979: Malfermiĝo de Episkopa Konferenco de Puebla, Meksikio.

29 – Valero
1895: José Martí komencas la militon por sendependigi Kubon.
1985: 1-a Nacia Kongreso de MST en Brazilo.
1999: La dolaro atingas la valoron de R$ 2,15: grava momento de faliĝo de la brazila valuto.
2001: Pinochet estas procesita kiel aŭtoro de la krimoj de “Karavano de la Morto”.
2010: Tony Blair respondas, antaŭ la komisio kiu enketas pri li, pro sia partopreno en la invado al Irako en 2003.

30 – Martina
1629: Antônio Raposo, brazila bandejrano, detruis la gvaraniajn misiojn de Guaíra, brazila ŝtato Paranao, kaj sklavigas 4 mil indiĝenojn.
1948: Estis murdita Mahatma Gandhi.
Tago de Ne-perforto kaj Paco

31 – Johano Bosko
1865: La amendo de la 13-a Konstitucio deklaras la sklavecon aboliciita en Usono.
1980: Masakro de 40 indiĝenaj kiĉeoj ĉe la ambasadejo de Hispanio en Gvatemalo: María Ramírez, Gaspar Viví, Vicente Menchú kaj akompanantoj.

Februaro[redakti | redakti fonton]


1 - Cecilio, Veridiana
1870: Jonathan Jasper Wright estas elektita al la Plejalta Juĝejo de la Ŝtato, kaj fariĝas la unua negro sukcesinta atingi tiun postenon en la Usona Juĝistaro.
1932: Agustín Farabundo Martí estas pafmortigita en la ĝenerala tombejo de San-Salvador, iom antaŭ la granda kamparana ribelado.
1977: Daniel Esquivel, laboristo, ano de la Paŝtlaboro por la Paragvajaj Enmigrintoj en Argentino, martiro.

2 - Prezento de la Sinjoro
1976: José Tedeschi, pastro kaj laboristo, martiro pro la enmigrintoj de Argentino, forkaptita kaj murdita.
1989: Alfredo Stroessner, diktatoro de Paragvajo, estas elpostenigita fare de sensanga ŝtatrenverso.
1991: Expedito Ribeiro Souza, el la sindikato de Kampaj Laboristoj en urbo Rio Maria, brazila ŝtato Parao, estas mortigita.

3 - Bras kaj Oskar; Ansgar de Hamburgo
1795: Naskiĝas Antônio José de Sucre.
1929: Naskiĝas Camilo Torres.

4 - Andreo Corsino
1794: Liberigo de Haitiaj sklavoj. Unua aboliciista leĝo en Latina Ameriko.
1927: La Kolumno Prestes rifuĝas en Bolivio.
1979: Benjamin Didincué, indiĝena estro, martiro pro la defendo al la tero en Kolombio.
1979: Masakro de Cromotex, en Limao, Peruo: 6 laboristoj mortigitaj kaj dekoj vunditaj.
1981: Masakro de Chimaltenango, Gvatemalo: 68 kamparanoj mortigitaj.
1992: Provo de ŝtatrenverso en Venezuelo.

5 - Ageda
1977: La Somozista Gardistaro detruas la kontempleman komunumon de Solentiname, aktiva por la revolucio en Nikaragvo.
1988: Francisco Domingos Ramos, sindikata estro en urbo Pancas, ŝtato Espírito Santo, Brazilo, mortigita je ordono de bienestroj.

6 - Paŭlo Miki
1694: Zumbi kaj siaj kolegoj, ĉirkaŭitaj en Palmares, kaj sen pulvo, fuĝas en la arbaron.
1916: Forpasas Rubén Darío, nikaragvano, princo de la hispana beletro.
1992: Forpasas Sérgio Méndez Arceo, episkopo de Cuernavaca, Meksikio, Patriarko de la Solidareco.
1997: La ekvatora Parlamento detiras la prezidenton Abdala Bucaram, en la dua tago de ĝenerala striko.

7 - Rikardo
1756: Masakro de Sepé Tiaraju (Sankta Sepé) kaj 1500 indiĝenoj de la Kristana Republiko de la Gvaranioj, distrikto Caiobaté, urbo São Gabriel, brazila ŝtato Rio Grande do Sul.
1974: Sendependiĝo de Grenado. Nacia festo.
1986: Jean Claude Duvalier forlasas Haition, post 29 jaroj de familia diktatoreco.

8 - Ĵeronimo Emiliani
1712: Ribelado de sklavoj en Nov-Jorko, Usono.
1812: Granda represio kontraŭ la loĝantoj de la kilomboj de Rosário, Brazilo.

9 - Miguel Febres Cordero
1977: Forpaso de Agustín Goiburu, medicinisto, Paragvajo.
1985: Felipe Balam Tomás, misiista religiulo, servanto de la malriĉuloj, martiro en Gvatemalo.

10 - Eskolastika
1986: Alberto Köenigsknecht, episkopo de Juli, en Peruo, mortis pro akcidento supozeble ordonita, ĉar li estis minacita pro sia defendo por la malriĉuloj.
Monda Tago de la Malsanulo

11 - Nia Sinjorino el Lurdes
1990: Nelson Mandela, plej alta aktivulo de la internacia negra rezistado kontraŭ la apartejdo, estas liberigita post resti 27 jaroj en karcero.
1998: La negraj komunumoj de Médio Atrato (Kolombio) sukcesas obteni de la registaro kolektivan posed-atestilon de 695 mil hektaroj da tero.

12 - Eulalia
1541: Pedro de Valdivia fondas Santiago de Ĉilio.
1542: Orellana atingas la riveron Amazonas.
1545: La konkerantoj atingas la minojn de arĝento de Potosí; en ili, mortigitas 8 milionoj da indiĝenoj.
1809: Naskiĝo de Abraham Lincoln.
1817: Venko de San Martín en Chacabuco.
1818: Sendependiĝo de Ĉilio.
1894: La nikaragva armeo okupas la regionon Bluefields kaj aldonas la teritorion de Mosquitia al Nikaragvo.
2005: Dorothy Stang, martirino por la tero kaj ekologia lukto, estas mortigita en Anapu, brazila ŝtato Parao.

13 - Benigno
1976: Francisco Soares, pastro, martiro por justeco inter malriĉuloj de Argentino.
1982: Santiago Miller, frato de La Salle, usonano, martiro por la liberiga edukado en la gvatemala indiĝena eklezio.

14 - Valenteno, Cirilo kaj Metodo
1992: Rick Julio Medrano, religiulo, martiro de la persekutata Eklezio de Gvatemalo.

15 - Klaudio
1600: José de Acosta, misiisto, historiisto kaj defendisto de la indiĝena kulturo, Peruo.
1966: Camilo Torres, pastro, martiro de la luktoj por la liberigo de la popolo, Kolombio.
1981: Juan Alonso Hernández, pastro, martiro de la popolo de Gvatemalo.
1991: Ariel Granada, kolombia misiisto murdita de gerilo en Massangulu, Mozambiko.
1992: María Elena Moyano, popola estrino, martirino por paco kaj justeco en Villa El Salvador, Peruo.
2003: 1-a mondskala manifestacio: 15 milionoj da homoj en 600 urboj kontraŭas al la milito de Usono kontraŭ Irako.

16 - Tago de Amikeco; Juliana, Onesimo
1981: Albino Amarilla, kampara estro kaj kateĥisto, mortigita de la armeo, martiro de paragvaja popolo.
1985: Alí Primera, poeto kaj kantisto por justeco al la latin-amerika popolo, Venezuelo.
1986: Maurício Demierre, svisa kunlaboranto, kaj kamparaj virinoj, murditaj de la kontraŭ-revolucio en Nikaragvo.

17 - Sep Sanktaj Fondintoj de la Servistoj
1600: La Inkvizicio bruligas Giordano Bruno pro lia libereco de penso kaj esprimo.
1997: 1300 aktivuloj de la Movado de Sen-Teruloj ekiras de San-Paŭlo al Brazilio pro la landa reformo.
1997: Forpasas Darcy Ribeiro, aktivulo kaj skribisto, brazila antropologiisto, senatano.

18 - Simeono
1519: Hernán Cortés eliras el Kubo por konkeri Meksikon.
1546: Forpaso de Marteno Lutero, en Germanio.
1853: Forpaso de Félix Varela, kiu luktis pro la sendependeco de Kubo.
1984: Edgar Fernando García, sociala aktivulo, malleĝe kaptita kaj malaperigita en Gvatemalo.

19 - Alvaro kaj Konrado
1590: Forpaso de Bernardino de Sahagún, misiisto en Meksikio, protektinto de kulturo de niaj popoloj.
1990: La studentoj okupas la Universitaton de la Ŝtato de Tennessee, Usono, tradicie afrik-amerika, kaj postulas egalecon.
Monda Tago de Sociala Justeco (ONU)

20 - Eleuterio, Rasmus Jensen
1524: Tiam, “la indiĝenaj kiĉeoj estis detruitaj de la homoj el Kastela”, atestas la Memorialo de Sololá.
1974: Domingo Lain, pastro kaj martiro de luktoj pro liberiĝo, Kolombio.
1978: La dekreto 1142, en Kolombio, ordonas la respekton al la lingvo kaj kulturo de indiĝenoj.

21 - Petro Damiano
1934: Somoza mortigas perfide la popolan nikaragvan ĉefulon Augusto C. Sandino.
1965: Malcolm X, afrik-amerika ĉefulo pro liberiĝo, estas mortigita en Usono.
1985: Kamparanoj estas krucumitaj en Xeatzan, ene de la Pasiono suferita de Gvatemalo.

22 - Katedro de Sankta Petro
1910: La usonaj marsoldatoj intervenas en Nikaragvo.
1979: Sendependiĝo de Sankta Lucia.
1990: Terkultivistoj martiroj de Iquicha, Peruo.

23 - Bartolomeo, Polikarpo; Ziegenbalg
1970: Sendependiĝo de Gujano.

24 - Matias Apostolo, Sergio
1821: Plano de Iguala. Proklamo de la Sendependiĝo de Meksikio.
1920: Nancy Astor, unua virino elektita kiel parlamentano, prelegas en Londono.

25 - Justo kaj Valero, Isabel Fedde
Nacia Tago de Viktimoj de Milit-Konflikto, Gvatemalo.
1778: Naskiĝo de José de San Martín.
1980: Armea ŝtatrenverso en Surinamo.
1982: Tucapel Jiménez, 60-jaraĝa, martiro de la luktoj de ĉiliaj sindikatanoj.
1985: Guillermo Céspedes, kristana aktivulo kaj revoluciulo, martiro de la lukto de la kolombia popolo.
1989: Oni murdis la indiĝenon toba Caincoñen, pro lia defendo de sia loko, en Formosa, Argentino.
1990: La FSLN (Forto Sandinana de Liberiĝo Nacia) estas malvenkita dum balotado, en Nikaragvo.

26 - Paŭla Montal, Aleksandro
1550: Antonio Valdivieso, episkopo de Nikaragvo, martiro pro la defendo al indiĝenoj.
1885: La eŭropaj potencaj landoj dividas inter si Afrikon, en Berlino.
1965: Jimmie Lee Jackson, negra aktivulo de civilaj rajtoj, estas mortigita per batoj de policanoj.
1992: Morto de José Alberto Llaguno, episkopo, apostolo enkulturiĝinta en la indiĝena grupo Tarahumara, en Meksikio.

27 - Gabriel de la Dolorosa
1844: La Dominika Respubliko sendependiĝas de Haitio. Nacia festo.
1989: Okazas la Caracazo, socia ribelo en Karakaso, dum kiu 400 homoj estas mortigitaj kaj 2000 esta vunditaj.
1998: Estas mortigita Jesús Maria Valle Jaramillo, 4-a prezidanto de la Komisio de Homaj Rajtoj en Antioquia, Kolombio.
2005: 40 el la 57 landoj-membroj de la Monda Konvencio kontraŭ la Tabako fariĝas ĵure interligitaj.
2010: Tertremo de 8,8 gradoj Richter okazas en Ĉilio, kaj pli ol 500 homoj forpasas.

28 - Romano
1924: Elŝipiĝo de usonaj mararmeanoj (marines) en Honduro kaj okupo de ties ĉefurbo Tegucigalpa.
1985: Guillermo Céspedes Siabato, de la grupo Kristanoj pro Socialismo kaj de la Bazaj Ekleziaj Komunumoj, laboristo, instruisto kaj poeto. Murdita de la armeo, en Kolombio.
1989: Teresita Ramírez, religiulino de la Kompanio de Maria, mortigita en Cristales, Kolombio.
2004: La 29-an de februaro, Jean-Bertrand Aristide eliras el Haitio pro la okazonta alveno de armea rezisto kontraŭ li.

Marto[redakti | redakti fonton]


1 - Rosendo, Albino, Jorge Herbert
1739: Subskribita en Jamajko, inter la cimaronoj (fuĝintaj sklavoj) kaj la blankuloj, la traktado pri paco kun dek kvin punktoj.
1959: Fondiĝo de CLAR, Konfederacio Latin-Amerika de Religiuloj.

2 - Simplicio, John kaj Charles Wesley
1791: Forpasas John Wesley en Anglujo.
1897: Tria atako kontraŭ Canudos, Brazilo.
1963: Goulart publikigas la Statuton de Laboristoj, kiu implicas progreson en tiu momento. Brazilo.

3 - Emeterio, Marino
1982: Hipólito Cervantes Arceo, meksika pastro, martiro de la solidaro kun Gvatemalo.
1982: Emiliano Pérez Obando, ministro de la Vorto, martiro de la nikaragva revolucio.
2000: Revenas al Ĉilio la diktatoro Pinochet, post 503 tagoj arestita en Londono.
2005: OMC kondamnas la monhelpon de Usono por ilia kotono, kiu malutilis al la libera komerco.

4 - Kazimiro
1962: Usono ekfunkciigas nukle-reaktoron en Antarkto.
1970: Antonia Martínez Lagares, martiro de universitata batalado, mortigita de la polico de Porto-Riko.
1990: Nahaman Carmona, strat-vivanta infano, Gvatemalo, mortigita de la polico per frapado.
2004: Argentina armeo agnoskas unua-foje, ke ĝi uzis torturadon dum la diktaturo.

5 - Adriao
1996: La plej granda okupado de MST (Movado de SenTeruloj): 3 mil familioj, en Curionópolis, Brazilo.

6 - Olegario, Roza el Viterbo
1817: Revolucio de Pernambuco, Brazilo.
1854: Abolo de sklaveco en Ekvadoro.
1996: Pascuala Rosado, de la Komunumo Huaycán, Peruo, paf-mortigita pro ne cedi al terorismo.
2005: La argentina Supera Tribunalo konfirmas la ĉiaman enprizonigon de Arancibia Clavel pro murdo de la ĉilia generalo Prats, 1974, kiel krimo de homara malutilo, nepardonebla.

7 - Perpetua kaj Felicidade; Tomaso el Akvino
1994: Joaquin Carregal, Remígio Morel, Pedro Medina kaj Daniel de la Sierra, pastroj de la episkopejo de Quilmes, Argentino, profetoj de la justeco.

8 - Johano de Dio
Internacia Tago de la Virino: Establita en 1910. En tiu tago de 1857, laboristinoj de Novjorko estis mortigitaj kiam ili postulis pli bonajn kondiĉojn de laborado kaj rajton voĉdoni.

9 -
1989: 500 familioj okupis bienon kaj estis forpelataj de Militista Polico: 400 vunditoj, 22 arestitoj. Brazilo.

10 - Kaio
1928: Elías del Socorro Nieves, aŭgustenano, kaj Jesús kaj Dolores Sierra, laikoj, mortigitaj en la Revolucio de la Kristeroj, Meksiko.

11 - Konstantino, Vicenzo, Ramiro
1797: Venkitaj de la angloj, la garifunoj de San Vicente estis forportataj al Honduro.
1914: Malfermo de la Kanalo de Panamo.
1990: Patrício Aylwin prenas la prezidon de Ĉilio post la diktaturo de Pinochet.
2004: Atenco de islama grupo en Madrido. 200 mortintoj kaj pli ol 1.400 vunditoj.

12 - Inocencio, Gregorio el Nisa
1977: Rutilio Grande, pastro, Manuel kaj Nelson, terkulturistoj, martiroj en Salvadoro.
1994: La anglikana eklezio ordenis en Bristol, Anglujo, la unuan grupon de 32 pastrinoj.
2005: Argentino transdonas Paul Scheafer al Ĉilio, ekznaziisto, kunlaboranto de Pinochet en "Kolonio Dignidad".

13 - Rodrigo, Salomono, Eŭlogio
1957: José Antonio Echeverría, studanto, de la Katolika Agado, martiro de la bataloj por liberigo de la kubanoj kontraŭ la diktaturo de Batista.
1983: Marianela García, de la Komisiono de Homaj Rajtoj, martiro de la justeco en Salvadoro.
1998: Maria Leite Amorim, mortigita pro organizi okupon por MST, Manaus.

14 - Matildo
1549: Mortas la sankta negra franciskano Antônio de Categeró.
1795: La garifuna estro, Joseph Satuyé, mortas alfrontante la anglojn en la 2-a Milito de Karibujo.
1849: Alvenas al Bluefields (Nikaragvo) la misiistoj moravaj, kiuj evangeliigis la Mosquitia.
1997: Deklaro de Curitiba: Internacia tago de Agado kontraŭ la akvobaraĵojn, favore al la riveroj, akvo kaj vivo.
2009: Evo Morales ekdisdonadas teron de la "bienegoj" al la indiĝenoj, subtenate de la nova Konstitucio.

15 - Luizo el Marillac
1951: Mortas en Viedma, Argentino, Artemides Zatti, salesiano, "sankta flegisto de Patagonio".
1961: Kreita la Alianco por la Progreso.
1986: Antonio Chaj Solís, pastro, Manuel de Jesús Recinos kaj kunuloj, evangeliaj batalantoj, martiroj de la kredo kaj de la servado, Gvatemalo.
1995: 30 jaroj da enprizonigo de la generalo Luis García Mesa pro lia ŝtat-renverso en 1980, en Bolivio. Unua armea ŝtat-renversanto kondamnita.

16 - Raimundo el Fitero
1630: Benkos Biohó, estro kaj heroo negra en batalo favore al libereco. Kolombio.
1977: Antonio Olivo kaj Pantaleón Romero, martiroj de justico inter la kamparanoj de Perugorria, Argentino.

17 - Patriko
1973: Alexandre Vanucchi, studento kaj kristana batalanto, martiro, mortigita de polico. Brazilo.
1982: Jacobus Andreas Koster, “Koos”, kaj ĵurnalistaj kolegoj, martiroj en Latin-Ameriko. Salvadoro.
1990: María Mejía, kiĉea patrino, de la Katolika Agado, mortigita en Sacapulas, Gvatemalo.

18 - Kirilo el Jeruzalemo
1871: Pariza Komunumo, unua laborista revolucio de la historio.
1907: Elŝipiĝo de maristoj en Honduro.
1938: La meksika prezidanto Lázaro Cárdenas dekretas la naciigon de nafto.
1981: Presentación Ponce, katekisto, kaj kunuloj, martiroj de la nikaragva revolucio.
1989: Neftalí Liceta, pastro, kaj Amparo Escobedo, piulino, kaj kunuloj, peruanaj martiroj.

19 - Jozefo
1849: Revolucio de Queimados, ŝtato Espírito Santo, Brazilo. Pli ol 200 nigruloj organiziĝis por solen-anonci liberigon de la sklavoj.
1915: Ribelado de Keĉuoj kaj Ajmaroj, estritaj de Rumi Maka, Peruo.
1980: Unua Renkonto Katolika Afrik-amerika, Boaventura, Kolombio.
1991: Felisa Urrutia, karmelanino mortigita en Cauga, Venezuelo. Martiro de servado al la malriĉuloj.

20 - Serapiono
1838: La estraro de Sergipe, Brazilo, malpermesas al la "afrikanoj", sklavaj aŭ liberaj, kaj al la portantoj de disigeblaj malsanoj, ke ili aliru lernejojn.
1982: Ŝtat-renverso de Rios Montt, Gvatemalo.
1995: Menche Ruiz, katekisto, profeto kaj populara poeto en la Bazaj Ekleziaj Komunumoj de Salvatoro.
2003: Usono ekinvadas Irakon, malgraŭ UN, kontraŭ la internacia juro.

21 - Filemono, Nikolaŭ
Monda Tago de la Arbaroj
1806: Naskiĝas Benito Juárez, Meksiko.
1937: Amas-mortigo de Ponce, Porto-Riko.
1975: Carlos Dormiak, salesiano, mortigita pro sua liberigema sinteno, Argentino.
1977: Rodolfo Aguilar, pastro, 29-jara, martiro de libereco de la meksika popolo.
1987: Luz Marina Valencia, piulino, martiro de justeco inter la kamparanoj de Meksiko.
Internacia Tago kontraŭ la Genta Diskriminacio

22 -
1873: Abolo de sklaveco en Porto-Riko.
1980: Luis Espinal, pastro kaj ĵurnalisto, martiro de batalado de la boliviana popolo.
1988: Rafael Hernández, kampara estro, martiro de batalado por la tero inter la meksikanoj.
Internacia Tago de la Akvo

23 - Toribio el Mongrovejo
1606: Toribio de Mongrovejo, ĉefepiskopo de Lima, pastro de la Inkaa gento, profeto de la kolonia Eklezio.
1976: María del Carmen Maggi, universitata profesorino, martiro de liberiga edukado, Argentino.
2003: Rachel Corrie (23), usonanino mortigita de motor-ebenigilo israela, en Rafah, dum ŝi alfrontis malkonstruon de palestina domo. Volontulino de la Internacia Solidara Movado.
2005: Ĉilio agnoskas la mortigon de Carmelo Soria en 1976, farita de la diktaturo.

24 - Jozefo Oriol
1918: Kanadaj virinoj konkeras la rajton voĉdoni.
1976: Ŝtat-renverso de Jorge Videla kontraŭ la reĝimo de Isabel Perón, en Argentino.
1980: Estis mortigata «Sankta Romero de Ameriko», ĉefepiskopo de Salvatoro, profeto kaj martiro.
2004: Kirchner transigas la ESMA, de centro de torturado por la argentina diktaturo, al Muzeo de la Memorado. La terorismo de la armea Ŝtato ordonis mortigi 4 mil civitanojn kaj malaperigis 30 mil.

25 - Anonco de la Sinjoro
1914: La anglikanaj pastroj alvenas al la argentina Chaco.

26 - Braulio
1989: María Gómez, instruistino kaj katekistino, martiro de servado al sia gento Simiti, Kolombio.
1991: Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo subskribas la Traktadon de Asunciono, konsistigante Merkosudon.
1998: Onalício Barros kaj Valentim Serra, estroj de la MST, mortigitaj de la bienistoj en Paranapebas/PA, Brazilo.

27 - Ruperto
Monda Tago de la Teatro
1502: Kolumbo alvenas al Cariari, Kostariko.
1984: La gento txukahamãe blokas kamionon postulante iliajn sanktajn terojn en Xingu, Brazilo.

28 - Sisto
1750: Francisco de Miranda naskiĝas en Karakaso.
1985. Héctor Gómez Calito, defendanto de la hom-rajtoj, torturita kaj mortigita en Gvatemalo.
1988: 14 indiĝenoj tikunaj mortigitaj kaj 23 vundigitaj de la ligno-vendisto Oscar Castelo Branco kaj 20 pafistoj. Kunigitaj en Benjamim Constant, Amazono, ili esperis helpon el FUNAI.

29 - Beatrico da Silva, Juan Nielsen Hauge
1904: Naskiĝas Consuelo Lee Corretjer, revolucia estrino de la sendependiga movado, Porto-Riko.
1967: Je la unua fojo, oni trovas nafton en la ekvatora Amazonio.
1985: Rafael kaj Eduardo Vergara Toledo, martiroj de la rezistado kontraŭ la diktaturo en Ĉilio.

30 - Gladiso, Johano Klimako
1492: Dekreto de la Katolikaj Gereĝoj, kiu forpelas el Hispanujo la judojn.
1870: La afrik-amerikanoj gajnas la rajton voĉdoni en Usono: konfirmo de la 15-a amendo.
1985: José Manuel Parada, sociologiisto, Santiago Natino, eldonisto kaj batalanto, kaj Manuel Guerrero, sindikatestro, Santiago (de Ĉilio).

31 - Benjameno, Amos, John Donne
1767: Forpelo de la jezuitoj el Latin-Ameriko.
1866: Eksplodas militon inter Hispanujo, de unu flanko, kaj Ĉilio, Bolivio kaj Peruo, de la alia.
1987: Roseli Correia da Silva, kamparanino, en Natalino, Brazilo.

Aprilo[redakti | redakti fonton]


1 - Hugo
1680: En Lisbono oni deklaras finita la sklavecon de indiĝenoj en Brazilo, laŭ influo de pastro Antonio Vieira.
1964: Brazila prezidento João Goulart estas deprenita de la registaro fare de armeanoj puĉistaj. Komenciĝas 21 jaroj de armea diktatorado.
1980: Komenciĝas la granda striko de metalurgiistoj en San-Paŭlo kaj internaj urboj.
1982: Ernesto Pili Parra, aktivulo, martiro pro paco kaj justeco en Caquetá, Kolombio.

2 - Francisko el Paŭla
1550: La hispana reĝo ordonas la instruadon de sia lingvo al la indiĝenoj.
1982: Argentino okupas armee la Insulojn Malvinoj, regitaj de Britio.
1993: Striko en 8 eŭropaj landoj por laboro kaj sociaj rajtoj akiritaj.
2005: Forpasas la papo Johano Paŭlo la 2-a.

3 - Rikardo, Sisto
1976: Víctor Bionchenko, protestanta pastoro, forpasas en Argentino.
1986: Brazilo aprobas sian "Plano de Informatiko", kiu protektos la nacian industrion dum kelkaj jaroj.
1992: Institucia ŝtatrenverso fare de Fujimori, en Peruo.

4 - Gema Galgani, Isidoro el Sevilo
1680: Abolicio oficiala de la indiĝena sklaveco.
1775: La portugala reĝo instigas la geedziĝon inter indiĝenoj, negruloj kaj blankuloj.
1884: En la Traktato de Valparaíso, Bolivio cedas sian marbordan provincon Antofagasta al Ĉilio kaj fariĝas senmarborda lando.
1968: Martin Luther King estas murdita en Usono.
1985: Rosario Godoy kaj lia familio, martiroj pro la frateco en Salvadoro.
Tago Kontraŭ la Infana Prostituado

5 - Vicento Ferrero
1818: Venko de San Martin, en Maipu, certigas la Ĉilian sendependecon.
1989: María Cristina Gómez, aktivulo de la Baptista Eklezio, martirino pro la lukto de la salvadoraj virinoj.
1992: Fujimori disigas la Parlamenton, malefikigas la Konstitucion kaj altrudas la militan leĝon.

6 - Marcelino, Albrecht Dürer
1976: Mário Schaerer, paragvaja instruisto, forpasas.
1979: Forpasas, 39-jaraĝa, Hugo Echegaray, peruano, pastro kaj teologo de la liberigo.

7 - Johano Baptista de La Salle
2009: Fujimori estas kondamnita al 25 jaroj de karcero, en Peruo.
Monda Tago de la Sano

8 - Dionizio
565 a.K.: Naskiĝo de Siddartha Buddho. Festo de «Vesakh», la plej grava budhana festo.
1827: Naskiĝo de Ramón Emeterio Betances, Patro de la Lando Portoriko.
1977: Carlos Bustos, kapuĉena pastro, atestanto de la fido inter la malriĉuloj de Buenos Aires, estas murdita.

9 - Kasilda, Maria de Kleofas, Dietrich Bonhoeffer
1920: Elŝipiĝas la usonaj mararmeanoj en Gvatemalon por "protekti" la usonajn civitanojn.
1948: Jorge Eliécer Gaitán estas murdita en Bogotá, Kolombio, kaj la popola movado "Bogotazo" estas subpremita.
1952: Komenciĝas la civila revolucio en Bolivio.

10 - Jeĥzekel, Miguel Agrikolo
1919: Estas murdita, en embusko, Emiliano Zapata, estro de la revoluciaj kamparanoj en Meksikio.
1985: Daniel Hubert Guillard, pastro en Cali, Kolombio, estas murdita de la armeo pro sia socia laborado.
1987: Martiniano Martínez, Terencio Vázquez kaj Abdón Julián, aktivuloj de la Baptista Eklezio, martiroj pro la konscienca libereco en Oaxaca, Meksikio.
Monda Tago de la Cigana Popolo: Difinita de la Unua Monda Cigana Kongreso, okazinta en Londono, en tiu sama tago de la jaro 1971.
Tago en Memoro al la Holokaŭsto: pro la 6 milionoj da judoj murditaj de la nazioj.

11 - Stanislao
1927: Formiĝo de la Kolono Prestes, kiu trairos 25 mil kilometrojn kombatante la armeojn de posedantoj de grandegaj bienoj, en Brazilo.
1986: Antonio Fernández, populara ĵurnalisto, martiro de solidareco en Bogotá, Kolombio.
2002: Puĉo kontraŭ Chávez, en Venezuelo.
2002: Ekfunkcias la Internacia Ĵura Tribunalo, malgraŭ la opozicio de Usono.

12 - Zeno
1797: Atingis la marbordon de Trujillo, Honduro, ĉirkaŭ 2.500 garífunoj forpelitaj de la insulo Roatán, San Vicente.
1925: Renkontiĝo en brazila urbo Foz do Iguaçu ekigas la Kolonon Prestes, kiu trairos 30 mil kilometrojn en Brazilo.

13 - Marteno, Hermenegildo
1999: Translokita al brazila urbo Belém la juĝado de 155 policianoj akuzitaj pri la morto de 19 sen-teruloj de Eldorado de Carajás, Brazilo.

14 - Telmo
1981: Martiroj de la plej granda masakro de la nuntempa historio de Salvadoro, en urbo Morazán: 150 knaboj, 600 maljunuloj kaj 700 virinoj.
1986: Adelaide Molinari, religiulino, martiro pri la lukto de flankenigitaj, en urbo Marabá, brazila ŝtato Pará.

15 - Benedikto Jozefo Labre
1961: Invado de Golfeto de la Porkoj, Kubo.
1983: Martiroj kamparaj indiĝenoj el Joyabaj, El Quiché, Gvatemalo.
1992: Aldemar Rodríguez, kateĥezistoj, kaj aktivuloj kunlaborantoj, martiroj de solidareco inter la junuloj de urbo Cáli, Kolombio.
1993: José Barbero, sacerdoto, profeto kaj servinto al la plej malriĉaj fratoj de Bolivio.

16 - Engracia
1952: Triumfo de la revolucio: kamparanoj kaj minlaboristoj obtenas la agran redistribuon en Bolivio.
1984: 1,7 miliono da manifestantoj en San-Paŭlo agadas pro la rektaj balotoj, la movado "Diretas Já”.
2002: La juĝisto Carlos Escobar petas la ekstradicion de eks-diktatoro Stroessner, ekzilita en brazila ĉefurbo Brasília.

17 - Aniceto
1695: Forpaso de Juana Inés da Cruz, meksika poetino.
1803: Toussaint L’Ouverture, defendinto de liberigo de Haitio, forpasas en la franca karcero de Joux.
1990: Tibério Fernández kaj akompanantoj, martiroj pro promocio de la homa vivo, en Trujillo, Kolombio.
1996: Masakro de Eldorado dos Carajás, ŝtato Pará, Brazilo. La armea polico mortigas 23 homojn kiuj defendis sian rajton posedi agron.
1998: César Humberto López, de FraterPaz, mortigita en San Salvador.
Internacia Tago de Kampara Lukto: La "1-a de Majo" de la kamparanoj.

18 - Perfeta, Galdino
1537: Francisco Marroquín, unua episkopo konsekrita en Ameriko, fondinto de la unuaj lernejoj kaj hospitaloj, paŝtisto de Gvatemalo.
1955: Konferenco de Bandung, Indonezio, dum kiu oni kreis la movadon de landoj ne-enliniiĝintaj.
1998: Mortigo de Eduardo Mendoza, advokato de la popolaj rajtoj.

19 - Leono, Ema, Olavus Petri
1925: Elŝipiĝo de usonaj mararmeanoj marines en La Ceiba, Honduro.
1980: Juana Tun, edzino de Vicente Menchú, kaj sia filo Patrocínio, el indiĝena familio de kateĥezistoj, batalantoj pro sia tero, martiroj de El Quiché, Gvatemalo. Tutamerika Tago de la Indiĝeno

20 - Sulpicio
1586: Naskiĝo de Rosa de Lima, Peruo.
1871: La franciskanoj de Brazilo liberigas la sklavojn de ĉiuj siaj monaĥejoj.
1898: Milito inter Hispanio kaj Usono, kiu invadis Kubon, Portorikon, Guamon kaj Filipinojn.
1980: Martiroj indiĝenaj de la popola organizaĵo en Veracruz, Meksikio.
1980: «Printempo amaziga»: kultura kaj demokratiiga ribelado de la amazigoj el arĝela Cabilia kontraŭ la potenco centra kaj arabiza de Argel.
2010: Reinaldo Bignone estas kondamnita je 25 jaroj en karcero pro krimoj kontraŭ la homaro, dum la diktatorado en Argentinio.

21 - Anselmo
Naskiĝo de Mahometo. Tago de Pardono al la mondo.
Naskiĝo de Rama, en la religio Sij.
1792: Joaquim José da Silva Xavier, la Tiradentes (elprenisto de dentoj), promociinto de la Sendependeco, estas pendumita kaj poste senkapigita.
1960: Brazilio estas inaŭgurita kiel la ĉefurbo de Brazilo.
1965: Estas murdita torture Pedro Albizu Campos, pro la sendependeco de Portoriko.
1971: Mortas la diktatoro F. Duvalier, en Haitio.
1989: Juan Sisay, aktivulo por la vivo, martiro pro la popola arto, en Santiago de Atitlán, Gvatemalo.
1997: Gaudino dos Santos, indiĝeno pataxó, mortas en Brazilio post esti bruligita de junuloj el riĉa socia klaso.

22 - Sotero, Caio, Agapito
1500: Elŝipiĝo de la unua eŭropano en Brazilon, Pedro Álvares Cabral.
1519: Elŝipiĝo de Cortéz en Vera Cruz, kune kun 600 soldatoj, 16 ĉevaloj kaj kelkaj armiloj.
1638: Forpaso de Hernando Arias de Ugarte, episkopo de Kito, Ekvadoro kaj Santa Fé, Kolombio, defendanto de indiĝenoj.
1982: Forpasas Félix Tecu Jerônimo, terkultivisto indiĝena achi, kateĥezisto, laika ministro de la Vorto, Gvatemalo.
1990: Estas mortigitaj Paulo kaj José Canuto, martiroj de la lukto pro la tero, en urbo Rio Maria, brazila ŝtato Pará.
1997: La armeo invadas la ambasadon de Japanio en Lima, okupita de la movado MRTA, «sen prizonigoj».
2009: Eltombigo de la korpo de episkopo Dom Angelelli, en Argentino, por certigi, ke li estis murdita kiel martiro.
Internacia Tago de la Patrino Tero (ONU)

23 - Giorgo; Toyohiko Kagawa
1971: La indiĝenoj de Alasko ribeliĝas kontraŭ la atom-testoj, kiuj malpuregigis la insulon de Anchitks.

24 - Fidel
1915-17: Gento-mortigo kontraŭ la armena popolo fare de la turka registaro. Morto kaj elmigrigo de preskaŭ unu miliono kaj duono da armeanoj.
1965: Interveno de Usono en Dominika Respubliko, per 40 mil armeanoj.
1985: Laurita López, kateĥezistino kaj martirino, en Salvadoro.
2010: Mortas en prizono Paul Shaifer, estro de la “Kolonio Diproiad” en sudo de Ĉilio dum la diktatoreco.
Tago de la Libro kaj de la Aŭtoraj Rajtoj: Ĉi-tage, en la jaro 1616, forpasis la indiĝeno inkaa Garcilaso de la Vega, Miguel de Cervantes kaj William Shakespeare.

25 - Marko Evangeliisto
1667: Pedro de Betancourt, franciskano, apostolo de la malriĉuloj, forpasas en Gvatemalo. Proklamita sanktulo en 2002.
1975: Oni fondis la Asocion Indiĝenan de la Respubliko Argentina (AIRA).

26 - Anakleto, Marcelino, Isidoro
1995: Estas mortigita en Ruando Quim Vallmajó, misiisto en Afriko.
1998: Estas mortigita en Gvatemalo d. Gerardi, post li publikigis la informilon “Nunca Mais” (Neniam Plu), kiu registris 55 mil malrespektojn al la homaj rajtoj, 80% el kiuj estis atribuitaj al la armeo.

27 - Zita, Montserrat
1977: Rodolfo Escamilla, pastro kaj martiro, en Meksikio.
1999: La Tribunalo de la Ekstera Ŝuldo en Rio de Janeiro, Brazilo, determinas, ke la ŝuldo ne estu pagata.

28 - Petro Ĉanelo
1688: Reĝa Letero de Portugalio restarigas la sklavecon kaj la «justan» militon kontraŭ la indiĝenoj.
1965: Lyndon Johnson ordonas la invadon de la Dominika Respubliko.
1985: Cleusa Carolina Coelho, misiistino aŭgustenana, mortigita pro la defendo de indiĝenoj en la Prelazio de Lábrea, brazila ŝtato Amazonas.

29 - Katarina de Sena
1982: Forpaso de Enrique Alvear, episkopo, paŝtisto kaj profeto en Ĉilio.
1991: Moisés Cisneros Rodríguez, religiulo marista, martiro de perforto kaj senpuneco, en Gvatemalo.
2009: La juĝisto Garzón ekigas proceson por juĝi la respondeculojn je la torturoj en Guantánamo dum Bush estis prezidento de Usono.

30 - Pio la 5-a
1948: 21 landoj subskribas en Bogotá la leteron de konstituigo de OEA (Organizo de la Amerikaj Ŝtatoj).
1977: Estas kreita la Asocio de Patrino de la Placo de Majo, en Argentino.

Majo[redakti | redakti fonton]


1 - Jozefo Laboristo; Monika, Felipe kaj Santiago
1980: Conrado de la Cruz, pastro, kaj Herlindo Cifuentes, kateĥezisto, kaptitaj kaj mortigitaj, martiroj en Gvatemalo.
1981: Raynaldo Edmundo Lemus Preza, el la baza eklezia komunumo dediĉita al Nia Sinjorino el Gvadalupo, en Soyapango, Salvadoro, malaperigita pro sia kristana sindediĉo.

2 - Atanasio
Unua dimanĉo de majo: Tago de la Martiroj de Honduro
1979: Luis Alfonso Velázquez, knabo 10-jaraĝa, martirigita de la diktatoreco de Somoza en Nikaragvo.
1981: Kreita la Unuiĝo de la Indiĝenaj Nacioj (UNI) en Brazilo.
1994: Sebastián Larrosa, kampar-devena studento, martiro por la solidareco inter la malriĉuloj, Paragvajo.
1997: Forpasas Paulo Freire, fondinto de la liberigema pedagogio latin-amerika.

3 - Filipe kaj Jakobo
1500: Frato Henrique de Coimbra, unua misiisto kiu atingis la brazilan grundon.
1991: Felipe Huete, laika katolika ministro de la Vorto, kaj kvar akompanantoj, martiroj pro la Landa Reformo, en El Astillero, Honduro.
Tago de la Libereco al la Gazetaro (ONU)

4 - Floriano, Monika
1493: Buleo Inter Caetera, per kiu la Papo donacis la landojn de la nova Kontinento al la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio.
1521: Pedro de Córdoba, unua misiista apostolo de la dominikanoj en Ameriko. Aŭtoro de la unua katekismo de la Kontinento.
1547: Cristóbal de Pedraza, episkopo de Honduro, «Patro de la Indiĝenoj».

5 - Maksimo
1862: Meksiko venkas la francojn en Puebla.
1980: Isaura Esperanza, «Chaguita», kateĥezistino, el la Legio de Maria, martirino en Salvadoro.
2001: Estas murdita Bárbar Ann Ford, 64-jaraĝa, usondevena fratino, kiu laboris en Quiché ekde 1989. Ŝi kunlaboris kun Dom Gerardi pri la informilo «Nunca Mais» (Neniam Plu) kaj helpis la milit-viktimojn deklari siajn travivaĵojn.

6 - Heliodoro
1977: Oscar Alajarín, aktivulo de la Metodista Eklezio, martiro de la solidareco en Argentino.
1994: La Konstitucia Tribunalo de Kolombio legaligas la «personan kvanton» da drogoj.

7 - Augusto, Flavia, Domitila
1937: Juĝado de Prestes, kondamnita al 16 jaroj en karcero.
1991: Estas arestita la bienestro Jerônimo de Amorim, kiu ordonis morti sindikatiston en Brazilo.

8 - Vitor kaj Akasio
1753: Naskiĝo de Miguel Hidalgo, Patro de la Lando, en Meksiko.
1770: Karlo la 3-a ordonas «ke oni malaperigu la indiĝenajn lingvojn kaj altrudu la kastilian lingvon».
1987: Vicente Cañas, jezuita misiisto, murdita de tiuj, kiuj ambiciis je la terposedaĵoj de indiĝenoj, kiujn li akompanis en brazila ŝtato Mato Grosso.
1989: Nicolau Van Kleef, vicentana pastro el Nederlando, estas murdita de armeisto en Santa María, Chiriquí, Panamo.
Tago de la Ruĝa Kruco Internacia

9 - Pakomio, Gregorio Ostiense
1982: Luis Vallejo, arkiepiskopo de Kusko, Peruo, jam minacita je morto pro lia opcio favora al malriĉuloj, forpasas pro «akcidento».
1994: Post la unuaj balotadoj multrasaj, Nelson Mandela fariĝas la unua negra prezidento de sia lando, la politika enkarcerigito, kiu plej multe da jaroj restis en la prizono.

10 - Johano el Avila, Antonino
1795: José Leonardo Chirino, miksitulo, estras la insurekcion de Coro, Venezuelo, kune kun indiĝenoj kaj negroj kiuj luktis “pro la liberigo de sklavoj kaj forigo de impostoj”.
1985: Irne García kaj Gustavo Chamorro, martiroj de la justeco, en Guanabanal, Kolombio.
1986: Josimo Morais Tavares, pastro, murdita de bieneg-estroj, en brazila urbo Imperatriz, ŝtato Maranhão, Brazilo.

11 - Anastasio
1974: Carlos Mugica, martiro de la popolo de la «mizeraj vilaĝoj». Argentino (www.carlosmugica.com.ar).
1977: Alfonso Navarro, pastro, kaj Luis Torres, meso-helpanto, martiroj en Salvadoro.
1988: Armea minacado al la “Marŝo kontraŭ la Centjariĝo de la Abolicio”, organizita de asocioj de negra movado.

12 - Nereo, Akviles, Pankracio
Tago dediĉita al la sklavino Anastasia, kiu estas simbolo de ĉiuj negrinoj torturitaj kaj sekso-perfortitaj ĝis la morto fare de blankaj bienestroj.
1957: La Internacia Organizo de la Laboro adoptis la Leĝon 107 pri Popoloj Indiĝenaj kaj Tribaj, koncerne la rajtojn de la indiĝenoj.
1980: Walter Voodeckers, belga misiisto, martiro por la malriĉaj terkultivistoj, en Escuintla, Gvatemalo.

13 - Nia Sinjorino el Fátima
1829: Naskiĝo de Segundo Ruiz Belvis, portorika naciisto kaj revoluciulo.
1888: Ora Leĝo. Estas aboliciita jure la negra sklaveco en Brazilo, kiam pli ol 95% el la negroj jam estis akirintaj, per siaj propraj klopodoj, la liberecon.
1977: Luis Aredez, kuracisto, martiro pro la solidareco inter la malriĉuloj de Argentino.
1998: La armeo okupas la sidejon de la Komisio Justeco kaj Paco de la Konferenco de la Religiuloj de Kolombio.
Tago Internacia de la Obĵetantoj pro la Konscienco

14 - Matiaso apostolo
1811: Sendependeco de Paragvajo. Nacia festo.
1904: Forpaso de Mariano Avellana, popola misiisto, en Ĉilio.
1980: Masakro de la Rio Sumpul, Salvadoro, en kiu mortis pli ol 600 homoj.
1980: Juan Ccaccya Chipana, laboristo, aktivulo, viktimo de la polica represio en Peruo.
1981: Carlos Gálvez Galindo, pastro, martiro, en Gvatemalo.
1988: Terkultivistoj martiroj por la paco en Cayara, Peruo.
1991: Porfírio Suny Quispe, aktivulo kaj edukisto, martiro por justeco kaj solidareco, en Peruo.

15 - Isidro Terkultivisto; Joana el Lestonnac
1903: Pafmortigita, en la urbo Chiriqui, Panamo, la guerilano Victoriano Lorenzo, heroo nacia de tiu lando.
1986: Nicolás Chuy Cumes, evangelika ĵurnalisto, martiro por la libereco je esprimo, en Gvatemalo.
1987: Martiroj indiĝenoj, viktimoj de forpelado for de siaj terposedaĵoj, en urbo Bagadó, Kolombio.

16 - Johano Nepomuceno, Ubaldo
1818: Portugala Reĝo Johano la 2-a aprobas la enmigron de svisaj koloniizantoj al la nuntempe urbo Nova Friburgo (brazila ŝtato Rio de Janeiro), post la granda malsato de 1817 en Svisio.
1981: Edgar Castillo, ĵurnalisto, mortigita en Gvatemalo.

17 - Pascal Bailao
1961: Komenciĝas la ekonomia blokado de Usono kontraŭ Kubo, kiel respondo al la agra reformo farita de la revolucio.
Monda Tago de la Telekomunikoj

18 - Rafaela M. Porras
1525: La hondura urbo Trujillo estas fondita.
1781: Estis dispecigita José Gabriel Condorcanqui, Tupac Amaru la 2-a, indiĝena militinto, en Peruo.
1895: José Martí mortiĝas en batalo, luktante pro la sendependeco de Kubo.
1895: Naskiĝo de Augusto C. Sandino, en Nikaragvo.
1950: Renkontiĝas en Rio de Janeiro, Brazilo, la Nacia Konsilo de Negraj Virinoj.
1976: Héctor Gutiérrez kaj Zelmar Michellini, kristanaj politikistoj, martiroj por la luktoj de la urugvaja popolo.

19 - Petro Celestino
1979: Enkarcerigitaj 21 homoj en la insulo de Vieques, Portoriko, pro protestado kontraŭ Usono.
1995: Forpaso de Jaime Nevares, episkopo de Neuquén, profeta voĉo de la Argentina Eklezio.
1997: Manoel Luís da Silva, 40-jaraĝa, sen-terulo mortigita de profesiaj murdistoj de bienestro Alcides Vieira de Azevedo, en urbo São Miguel de Taipu.
2002: Sankt-proklamo de Paulina, 1-a brazila sanktulino, konata pro sia defendo al la malriĉuloj.

20 - Bernardino el Siena
1506: Kolumbo forpasas en Valladolid, Hispanio.
1981: Pedro Aguilar Santos, pastro, martiro favore al la malriĉuloj, en Gvatemalo.
1993: Carlos Andrés Pérez, prezidento de la Respubliko de Venezuelo, estas fortirita de tiu posteno.
1998: Mortigita en urbo Pesqueira, brazila ŝtato Pernambuco, Francisco de Assis Araújo, indiĝenestro el tribo xukuru.

21 - Felicia kaj Gisela, Johano Eliot
1897: Forpasas en Puerto Plata, Gregório Luperón, heroo de la Sendependeco de la Dominika Respubliko.
1981: Pedro Aguilar Santos, pastro, martiro, en Gvatemalo.
1991: Jaime Gutiérrez Álvarez, religiulo, en Kolombio.
1991: Irene Mc’Cormack, misiistino, kaj akompanantoj, martiroj favore al la paco, en Peruo.
Monda Tago de la Kultura Diverseco por la Dialogo kaj la Disvolviĝo

22 - Joakvina Vedruna; Rita el Casia
1937: Masakro en Caldeirão, Brazilo.
1965: Brazilo sendas 280 soldatojn, laŭ volo de Usono, por subteni la puĉon en Santo Domingo.
Internacia Tago de la Biodiverseco

23 - Desiderio, Ludwig Nommensen
1977: Elisabeth Käseman, germana aktivulino el la lutera Eklezio, martiro favore al la malriĉuloj, en Buenos Aires, Argentino.
2008: Konstitua Traktato de la Unuiĝo de Nacioj Sud-Amerikaj, UNASUR, entute 12 nacioj de Suda Ameriko.
Semajno de Solidareco al la popoloj de ĉiuj koloniaj teritorioj

24 - Vicento el Lerins
1822: Batalo de Pichincha, kiu rezultis en la tuta sendependeco de Ekvadoro.
1986: Ambrosio Mogorrón, hispana flegisto, kaj terkultivistoj akompanantoj, martiroj por la solidareco, en San José de Bocay, Nikaragvo.
2005: Edickson Roberto Lemus, batalanto por la agra reformo, mortigita en urbo Progreso, Honduro.

25 - Vicenta López Vicuña, Gregorio la 7-a
1810: Revolucio de Majo, Tago de la Argentina Nacio.
1987: Bernardo López Arroyave, kolombiano, martiro mortigita pro la bienegestroj kaj armeistoj.
Tago de la Liberiĝo de Afriko

26 - Filipe Neri; Mariana Paredes
1966: Sendependeco de Gujano.
1969: Henrique Pereira Neto, pastro, 28-jaraĝa, martiro favore al la justeco, en brazila urbo Recife.

27 - Aŭgusteno el Canterbury; Johano Kalvino
1975: La keĉua lingvo estas oficialigita en Peruo.
2008: Estas enkarcerigitaj 98 eks-agentoj de DINA, subpremiga ilo de la diktatoreco de Pinochet, fare de la “agado Colombo", kiu rezultis en morto de 119 viktimoj.

28 - Emilio kaj Justo
1926: Puĉo kondukas la dekstrulon Salazar al la prezidenteco en Portugalio, ĝis lia morto en 1970.
1993: Javier Cirujano, misiisto, martiro favore al la paco kaj solidareco, en Kolombio.
2001: La franca tribunalo alvokas Henry Kissinger, eks-Sekretario de Ŝtato en Usono, pro lia rekta partopreno en la diktatoreco de Pinochet.
2004: Centra Ameriko subskribas traktaton de libera komerco kun Usono.

29 - Maximino, Jiri Tranovsky
1969: La cordobazo: socia ribelo kontraŭ la diktatoreco de Onganía, en Córdoba, Argentino.
1978: Cento da indiĝenoj quiché estas masakrita en Panzós, Gvatemalo.
1980: Raimundo Ferreira Lima, la “Gringo”, terkultivisto, sindikatisto, paŝtista aganto, martiro en la urbo Conceição do Araguaia, brazila ŝtato Parao.
2009: Unu el la soldatoj kiuj ekzekutis Víctor Jara estas arestita en Santiago do Chile post 35 jaroj.

30 - Fernando, Joana D’Arc
1961: Oni mortigas la dominikan diktatoron Rafael Leónidas Trujillo.
1994: María Correa, religiulino, fratino de la indiĝenoj mby’a, profetino kaj denuncinto en sia paragvaja tero.
1996: La Komisio de la Politikaj Malaperintoj aprobas la rekompencon al la familio de Fiel Filho, en Brazilo.

31 - Vizito de Nia Sinjorino
1979: Teodoro Martínez, terkultivisto kaj kristana aktivulo, martiro en Nikaragvo.
1986: 1-a Renkontiĝo de Negraj Paŝtistaj Agantoj de urboj Duque de Caxias kaj São João de Meriti, en brazila ŝtato Rio de Janeiro.
1990: Forpaso de Clotario Blest, aktivulo en la sindikata mondo ĉilia.
Monda Tago Sen Tabako

Junio[redakti | redakti fonton]


1 - Justino; Johano Baptisto Skalabrino, sanktigita en la 9-a de novembro 1997.
1989: Sergio Restrepo, jezuito, martiro de liberigo de la kamparanoj, Tierralta, Kolombio.
1991: Estis mortigata João de Aquino, prezidanto de la Sindikato de la Laboristoj de Nova Iguaçu/RJ, Brazilo.
2009: General Motors deklaras la plej grandan suspendon de pagado de Usono, ŝuldante 122.550 milionojn da dolaroj.

2 - Petro kaj Marcelino
1537: Buleo Sublimis Deus de Paŭlo la 3-a kondamnanta la sklavecon.
1987: Sebastián Morales, diakono de protestanta eklezio, martiro de kredado kaj justeco en Gvatemalo.

3 - Karlo Lwanga; Johano la 23-a
1548: Juan de Zumárraga, episkopo de Meksiko, protektanto de la indiĝenoj.
1758: La limo-komisio trovas la Janomamojn de Venezuelo.
1885: Sankta Karlo Lwanga kaj kunuloj, martiroj de la kredo, Ugando. Patrono de la afrikaj junuloj.
1963: Forpasas la papo Johano la 23-a.
Monda Tago de la Naturmedio

4 - Francisko Karaĉiolo
1559: La juĝisto Fernando Santillán informas pri la amasbuĉadoj de indiĝenoj en Ĉilio.
1980: José Maria Gran, pastro, kaj Domingo Batz, sakristiisto, martiroj en El Quiché, Gvatemalo.
Tago de la Infanoj Senkulpaj Viktimoj de Agresoj

5 - Bonifacio
1573: Kruela mortigo de la indiĝenestro Tanamaco, Venezuelo.
1981: Malkovrita la unua okazo pri Aidoso de la historio, en Los-Anĝeleso, Usono.
1988: Agustín Ramírez kaj Javier Sotelo, laboristoj martiroj de lukto por la malriĉuloj de la Granda Bonaero.
2000: La Kortumo de la Rimedoj de Santiago forprenas la leĝo-ŝirmon de Pinochet, kun 109 akuzoj en la tribunaloj.

6 - Norberto
1940: Forpasas Marcos Garvey, jamajka nigrula gvidanto, proponanto de la Tutafrikismo.
1980: José Ribeiro, gvidanto de la indiĝena nacio Apurinã, mortigita, Brazilo.
1989: Pedro Hernández kaj kunuloj, indiĝenoj, martiroj de batalado por la tero, Meksiko.

7 - Roberto, Seattle
1494: Kastilio kaj Portugalujo subskribas la Traktaton de Tordesillas, negocante ĝian plilarĝigon en Atlantikon.
1978: Komencas la organizado de la Unuigita Nigrula Movado.
1990: Fratino Filomena López Filha, apostolino de la domaĉaroj, Nova Iguaçu, Brazilo, mortigita.
1998: 10 kamparanoj mortigitaj en atako de armeo en la indiĝena kunsido en El Charco - Meksiko.
2005: Post 30 jaroj da batalado, juĝisto decidas pri redono de la teroj de Paragvajaj Kamparaj Ligoj.

8 - Salustiano, Medardo
1706: Reĝa letero ordonas forgardi la unuan tipografiejon de Brazilo, instalita ĉe Recife.
1982: Luis Dalle, episkopo de Ayaviri, Peruo, minacita al morto pro sia opcio favore al malriĉuloj, mortis en "akcidento" intence provokita, neniam klarigita.

9 - Efreno, Kolumbano, Aidan, Bede
1597: Jozefo de Anĉieta, el Insuloj Kanarioj, evangeliisto de Brazilo, "Granda Patro" de la gvaranioj.
1971: Héctor Gallego, kolombia pastro, malaperita en Santa Fé de Veráguas, Panamo.
1979: Juán Morán, meksika pastro, martiro de la indiĝenoj mazahuas.
1981: Toribia Flores de Cutipa, kamparana gvidantino, viktimo de politik-premado de la Civitana Polico en Peruo.

10 - Krispulo kaj Maŭricio
1521: La indiĝenoj detruas la misian komunumon de Cumaná, Venezuelo, konstruita de Las Casas.
1835: Aprobita morto-kondamno kontraŭ sklavo kiu mortigus aŭ vundus sian mastron, Brazilo.
1993: Norman Pérez Bello, batalanto, martiro de kredo kaj de opcio favore al la malriĉuloj en Kolombio.

11 - Barnabo
1980: Ismael Enrique Pineda, instiganto de la Cáritas en Salvadoro, kaj kunuloj, malaperintaj en Salvadoro.

12 - Gasparo, Johano de Sahagún
1514: Unuafoje oni legas la “Pet-skribon” (al indiĝenestro Catarapa), per la voĉo de Juan Ayora, en la marbordo de Santa Marta.
1935: Fino de la Milito de Chaco.
1981: Mortigita Joaquim Neves Norte, advokato de la Sindikato de la Kamparaj Laboristoj de Naviraí, Paraná, Brazilo.

13 - Antonio el Padovo
1645: Komenciĝas la Pernambuka Insurekto por forpeli la nederlandan regadon de Brazilo.
2003: Meksiko konsentas pri ellivero de Ricardo Cavallo al Hispanujo, torturanto dum argentina diktaturo.

14 - Eliseo; Basilio, la Granda; Gregorio el Nazianzo kaj Gregorio el Nisa
1977: Maurício Silva, urugvaja pastro, martiro de la malriĉuloj en Bonaero. Malaperinta.
1980: Cosme Spessoto, itala pastro, preĝejestro, martiro en Salvadoro.
1983: Vicente Hordanza, misiista pastro je servado de la kamparanoj, Peruo.
2005: Argentino deklaras nekonstituciaj la leĝojn de "deviga obeado" kaj "fina punkto".

15 - Maria Mikaela, Vito
1932: Komenco de la Milito de Chaco, inter Bolivio kaj Paragvajo.
1952: Víctor Sanabria, ĉefepiskopo de San-Josefo de Kosta-Riko, defendanto de la socia justeco.
1987: "Operacio Albanujo": 12 mortigoj en Santiago faritaj de la sekurigaj servoj. Ĉilio.
2005: Meksiko deklaras nekaduka la krimon de la ekzprezidento Echeverría pro amasmortigo, en 1971.

16 - Johano Francisko de Regis
1976: Amasmortigado de Soweto, Sud-Afriko: 700 knaboj mortigataj pro rifuzo lerni la afrikansan, la lingvon de la premantoj.
1976: Aurora Vivar Vásquez, batalantino, sindikatisto, martiro de laboristaj luktoj de Peruo.
Internacia Tago kontraŭ Dezertigado

17 - Iŝmaelo kaj Samŭelo
1703: Naskiĝo de John Wesley, Anglujo.
1983: Felipa Pucha kaj Pedro Cuji, indiĝenoj, martiroj de la rajto al tero, Culluctuz, Eqvatoro.
1991: Fino de la apartismaj leĝoj (apartheid) en Sud-Afriko.

18 - Germao
1954: La prezidento Jacobo Arbenz rezignas pro invado apogita de CIA, Gvatemalo.
1997: Brazilo aprobas la leĝon kiu permesas privatigi komunikadon.

19 - Romualdo
1764: Naskiĝo de José Artigas, liberiginto de Urugvajo, “patro” de la kampara reformo.
1867: Mortig-pafado de Maksimiliano, imperiestro altrudita al Meksiko.
1986: Amasmortigo en la prizonoj de Limo, Peruo.

20 - Silverio
1820: Manuel Belgrano, argentina ĉefulo, forpasas.
1979: Rafael Palacios, pastro, martiro de la bazaj komunumoj de Salvadoro.
1995: Greenpeace sukcesas ke Shell kaj Esso rezignu pri instalo en oceano de la nafta platformo Brent Spar, kaj aliaj 2 mil estonte.
Monda Tago (laŭ UN) de la Rifuĝintoj

21 - Ludovico Gonzago, Onesimo Nesib
1980: Malaperas 27 sindikatestroj de la Nacia Centro de la Laboristoj de Gvatemalo. Armeaj helpantoj el Usono partoprenis.
1984: Sergio Ortiz, seminariano, martiro de persekutado al la eklezio en Gvatemala.
Nov-jariĝo en Andoj
Somera solstico en Nordo, kaj vintra en Sudo.

22 - Johano Fiŝer, Tomaso Morus
1534: Benalcázar konkeras kaj disrabas Kiton, Ekvatoro.
1965: Arturo Mackinnon, kanada misiisto, de La Misia Societo de Scarboro, martiro, mortigita je 33 jariĝo en Monte Plata, Domingo, dum protesto kontraŭ maljust-agado de polico al malriĉuloj.
1966: Manuel Larraín, episkopo de Talca, prezidanto de CELAM, pastro de la ĉilia popolo.

23 - Zenao
1524: Alvenas al Meksiko "la dek du apostoloj de Nov-Hispanujo", franciskanoj.
1936: Naskiĝas Carlos Fonseca, fondinto de FSLN, Nikaragvo.
1967: Amasmortigo de San Juan, minejo "20a jarcento", Bolivio.

24 - Naskiĝo de Johano la Baptisto
1541: Indiĝena ribelo okcidente de Meksiko (Milito de Mixton).
1821: Batalo de Carabobo, Venezuelo.
1823: Konstituciiĝas la Federacio de Unuiĝintaj Provincoj de Centr-Ameriko, mallong-daŭra.

25 - Vilhelmo, Maksimo; Konfeso de Augsburgo, Filipe Melanchton
1524: Interparolo de aztekaj sacerdotoj kaj kleruloj kun la "dek du apostoloj de Meksiko".
1975: "La martiroj de Olancho": Iván Betancourt, Miguel "Casimiro", pastroj, kaj 7 honduraj kamparaj kunuloj, martiroj.
Internacia Tago de Batalo kontraŭ Malĝusta Uzo kaj Kontraŭleĝa Komerco de Drogoj.
Internacia Tago de la Viktimoj de Torturado.

26 - Pelajo
1541: Violenta mortigo de Pizarro.
1822: Renkonto de San Martín kun Bolívar, Guayaquil.
1945: Oni subskribas la Leteron de la Unuiĝintaj Nacioj.
1987: Oni kreas la Konfederacion de la Indiĝenaj Popoloj de Meksiko.

27 - Cirilo de Aleksandrio
1552: Domingo de Santo Tomás kaj Tomás de San Martín, dominikanoj, unuaj episkopoj de Bolivio, defendantoj de la indiĝenoj.
1982: Juan Pablo Rodríguez Ran, indiĝena sacerdoto, martiro de justeco en Gvatemalo.
1986: La Internacia Tribunalo de Hago konsideras Usonon "kulpa pro makuli la Internacian Rajton, agresinte kontraŭ Nikaragvo".

28 - Irineo
1890: Brazilo malfermas pordojn al la eŭropaj enmigrintoj; afrikanoj kaj azianoj nur povus eniri per permeso de la Kongreso.
1918: Elŝipiĝo de marsoldatoj en Panamo.
1954: Puĉo de Jacobo Arbenz, Gvatemalo.
2001: Vladimiro Montesinos estas enmetita en la prizono konstruita de li mem por teroristoj. Peruo.
2009: Puĉo en Honduro kontraŭ la prezidento Manuel Zelaya.

29 - Sanktaj Petro kaj Paŭlo apostoloj
1995: Konfliktoj pri teroj en São Félix de Xingu, Brazilo; mortas ses terkulturistoj kaj unu policano.
1997: Kondamno de la bienistoj ordonintaj mortigon de la pastro Josimo Tavares (la 10-a de majo 1986), Brazilo.

30 - Pramartiroj de Romo; Johano Olof Wallin
Tago de la Martiroj de Gvatemalo (antaŭe, Tago de la Armeo).
1520: “Malĝoja Nokto”, malvenko de la konkerantoj de Meksiko.
1975: Dionisio Frías, kamparana ĉefo, martiro de la bataloj por tero en Domingo.
1978: Hermógenes López, pastro, fondinto de la Kampara Katolika Agado, martiro, Gvatemalo.
2008: Manuel Contreras, eksĉefo de la diktatura polico, komdamnata al tutviva enprizoniĝo pro mortigo de ekskomandanto de la Ĉilia Armeo Carlos Prats kaj ties edzino, en Bonaero, 1974.

Julio[redakti | redakti fonton]


1 – Kasto, Sekundino, Aarono; Katarina Winkworth, Johano Mason Neale
Nacia festo de Kanado.
1974: Forpasas Juan Domingo Perón, trifoje prezidento de Argentino.
1981: Túlio Maruzzo, itala pastro, kaj Luis Navarrete, katekisto, martiroj en Gvatemalo.
1990: Mariano Delaunay, profesoro, martiro de liberiga edukado por la haitia popolo.
2002: Komencas funkcii la Internacia Puna Kortumo, eĉ kun kontraŭstaro de Usono.

2 – Vidal, Marcial
1617: Ribelo de tupinambaoj (Brazilo).
1823: Reposedo de Salvador, kio finigas la sendependigan militon de Bahio, Brazilo.
1925: Naskiĝas la afrika revoluciisto Lumumba.
1991: 1-a Leĝa Konferenco de la Afrika Nacia Kongreso, Sudafriko, post 30 jaroj.

3 – Tomaso apostolo
1951: Estis aprobata la Leĝo Afonso Arinos, kiu kondamnas diskriminadon pri gento, haŭtkoloro kaj religio.
1978: Pablo Marcasso Garcia kaj Nydia Cuevas okupis la Ĉilian Konsulejon, en San Juan, por denunci la absurdon rememori usonan sendependiĝon, kio estis neata al Porto-Riko.
1987: Tomás Zavaleta, salvadora franciskano, martiro de solidaro, Nikaragvo.

4 – Elizabeto el Portugalujo
1776: Usona sendependiĝo. Nacia festo.
1974: Antonio Llido Mengua, hispana pastro en episkopujo, malaperigita de la diktatoreco de Pinochet.
1976: Alfredo Kelly, Pedro Dufau, Alfredo Leaden, pastroj; Salvador Barbeito kaj José Barletti, seminarianoj, martiroj de justeco, Argentino.

5 – Antonio Maria Zeĥarja
1573: Kruela mortigo de la indiĝenestro Tamanaco, Venezuelo.
1811: Venezuela sendependiĝo. Nacia festo.
1920: En Bolivio, oni dekretas la redonon de tero al la "indiĝenoj".
1981: Emeterio Toj, indiĝena terkulturisto, ostaĝigita en Gvatemalo.

6 – Maria Goretti
1415: Forpasas Johano Huss en Ĉeĥio.
1943: Forpasas en Bonaero, Argentino, Nazaria Ignacia March Mesa, fondinto de la religiaj "Krucmilitoj de la Eklezio"; ŝi fondis en Oruro, Bolivio, la unuan laboristinan sindikaton de Latinameriko.
1986: Rodrigo Rojas, batalanto, martiro de la lukto por demokratio de la ĉilia popolo.

7 – Firmino
1976: Arturo Bernal, kristana terkulturisto, estro de Kamparaj Ligoj, mortigita sub torturo, Paragvajo.
1991: Carlos Bonilla, martiro de la rajto al laboro, Citlatepetl, Meksiko.
2005: Terorista atenco en la subtrajno de Londono.

8 – Eugenio, Adriano
1538: Violenta mortigo de Almagro.
1991: Martín Ayala, martiro de solidaro al la malriĉuloj de sia salvadora popolo.

9 – Rozario de Chiquinquirá
1816: Argentina sendependeco.
1821: San Martín solene anoncas la sendependecon de Peruo.
1880: Joaquim Nabuco fondas la Societon Brazilan kontraŭ la Sklaveco.
1920: Pedro Lessa, haven-ŝarĝisto, batalanto por la laboristaj rajtoj, arestita kaj mortigita en la malliberejo, Recife.

10 – Kristoforo
1509: Naskiĝo de Kalvino en Francujo.
1973: Sendependeco de Bahamoj. Nacia festo.
1980: Faustino Villanueva, hispana pastro, martiro de la indiĝena popolo de El Quiché, Gvatemalo.
1988: Joseph Lafontant, advokato, martiro de la defendo de homaj rajtoj en Haitio.
1993: Mortas Rafael Morato Pérez, sacerdoto, nelacebla batalanto por justeco kaj libereco en Ĉilio.
2002: La argentina juĝisto Claudio Bonadío arestas 30 eksmilitistojn pro ostaĝigo, torturo kaj mortigo de 20 partizanoj dum la diktatoreco (1976-83).

11 – Benedikto
1968: Fondiĝo de la Indiĝena Movado en Usono (American Indian Movement).
1977: Carlos Ponce de León, episkopo de San Nicolás, martiro de justeco en Argentino.
Monda Tago de la Popolo

12 – Johano Gualberto
1821: Bolívar kreas la Respublikon de la Granda Kolombio
1917: Ĝenerala Striko kaj ribelado en San-Paŭlo.
1976: Aurelio Rueda, pastro, martiro de loĝantaro en domaĉoj en Kolombio.

13 – Henriko
1900: Naskiĝas, en Santiago de Ĉilio, Juana Fernán dez Solar, Santa Teresa de Jesuo de la Andoj, senŝua karmelanino.
1982: Fernando Hoyos, jesuito misiista inter la indiĝenoj, kaj Chepito, pastro-helpanto, en Gvatemalo, mortigitaj en embusko de la armeo.
1991: Riccy Mabel Martínez, perfortita kaj mortigita de militistoj, simbolo de la batalo de la hondura popolo kontraŭ la militista senpuneco.
2007: Fino de la laŭleĝa senpuneco en Argentino: la Supera Kortumo deklaras senvaloraj la pardonojn al la premantoj.

14 – Francisko Solano, Kamilo el Leliso
1616: Francisco Solano, franciskana misiisto, apostolo de la indiĝenoj, en Peruo.
1630: Hernandarias publikigas en Paragvajo la unuajn leĝojn por defendi la indiĝenojn.
1969: Eksplodas la "milito de la futbalo", inter Salvadoro kaj Honduro, kies ekmotivo estis la forpelo de salvadoraj kolonianoj de la hondura teritorio.

15 – Boaventura, Vladimiro
1972: Héctor Jurado, metodista pastro, martiro de la urugvaja popolo, torturita.
1976: Rodolfo Lunkenbein, misiisto, kaj Lourenço Simão, borora indiĝenestro, martiroj de la indiĝena popolo.
1981: Misael Ramírez, terkulturisto, vigliganto de komunumoj, martiroj de justeco en Kolombio.
1991: Julio Quevedo Quezada, katekisto de la Epikospujo de El Quiché, mortigita de la sekurigaj fortoj de la Ŝtato, Gvatemalo.
Internacia Tago (de UN) de la Familio

16 – Nia Sinjorino de la Karmelo
1750: José Gumilla, misiisto, defendanto de la indiĝenoj, zorganto de iliaj lingvoj, Venezuelo.
1982: La sen-domuloj okupas 580 domojn en Santo André, SP, Brazilo.
2000: Forpasas Elsa M. Chany, usona privirina aktivulino, verkistino de studoj pri la virinoj en AL.

17 – Alejŝo; Beata Inácio de Azevedo kaj kunuloj; Bartolomeo de las Casas
1566: Forpasas Bartolomeo de las Casas, 82-jaraĝa, profeto, defendanto de la situacio de la indiĝenoj kaj de la nigruloj.
1976: Laboristaj martiroj de la sukerfabriko Ledesma, Argentino.
1980: Kruela milita ŝtatrenverso en Bolivio, gvidita de la generalo Luíz García Meza.

18 – Arnulfo, Frederiko
1872: Forpasas la granda indiĝeno zapoteka Benito Juárez.
1976: Carlos de Dios Murias kaj Gabriel Longueville, pastroj, ostaĝigitaj kaj mortigitaj, martiroj de justeco en La Rioja, Argentino.

19 – Justa kaj Rufina, Arsenio
1824: Pafmortigo de la imperiestro Itúrbide, Meksiko.
1979: Venko de la Sandinista Revolucio.

20 – Elija
1500: Reĝa Letero ordonas liberigi ĉiujn indiĝenojn venditajn kiel sklavojn en la Iberia Duoninsulo.
1810: Kolombia sendependeco. Nacia festo.
1923: Estis mortigata Doroteo Arango, "Pancho Villa", meksika revolucia generalo.
1969: La homo, pere de Neil Armstrong, de Apolo 11, paŝas sur la Luno je la unua fojo.
1981: Amasmortigo de Coyá, Gvatemalo: tricent mortitoj, inter virinoj, maljunuloj kaj infanoj.

21 – Laŭrenco de Brindisi
1980: Wilson de Souza Pinheiro, sindikatisto, batalanto por la malriĉaj terkulturistoj, mortigita en Brasiléia, Acre, Brazilo.
1984: Sergio Alejandro Ortíz, seminariano, Gvatemalo.
1987: Alejandro Labaca, pastro de Aguaricó, kaj Inés Arango, misiistino, en la ekvadora ĝangalo.

22 – Maria Magdalena
1980: Jorge Oscar Adur, asuncionista pastro, eksprezidanto de JEC, Raúl Rodríguez kaj Carlos Di Pietro, seminarianoj, malaperintaj, Argentino.

23 – Brigida
1978: Mário Mujía Córdoba, "Guigui", laboristo kaj instruisto, aganto de eklezi-laborado, martiro de la laborista klopodo en Gvatemalo.
1983: Pedro Angel Santos, katekisto, martiro de solidaro, Salvadoro.
1987: Terkulturistaj martiroj de Jean-Rabel, Haitio.
1993: Ok infanoj de la stratoj estis mortigataj de mortig-skadro dum ili dormis en la Preĝejo de Candelária, Rio-de-ĵaneiro.

24 – Kristino
1783: Naskiĝas Simon Bolívar en Caracas, Venezuelo.
1985: Ezequiel Ramim, komboniana misiisto, martiro de la tero, defendanto de la posedaĉuloj em Cacoal, Rondônia, Brazilo. Mortigita.

25 – Jakobo Apostolo (filo de Zebedeo)
1524: Fondiĝas la urbo de Santiago de los Caballeros, Gvatemalo.
1545: Diego Colón fondas Santiago de los Caballeros en La Hispaniola (Domingo).
1567: Fondiĝas Santiago de León de Caracas, Venezuelo.
1898: Usono invadas Porto-Rikon.
1901: EUA trudas al Kubo la Amendon Platt (Guantánamo).
1952: Portoriko estas proklamita "Libera Ŝtato Asociita" de Usono.
1976: Wenceslao Pedernera, terkulturisto, gvidanto de la Kampara Movado, martiro en La Rioja, Argentino.
1978: Carlos Enrique Sata Arrivi kaj Arnaldo Dário Rosado, mortigitaj de la polico, Portoriko.
1980: José Othomaro Cáceres, seminariano, kaj siaj 13 kunuloj, martiroj en Salvadoro.
1981: Angel Martínez Rodrigo, hispano, kaj Raul José Lager, kanadano, servantaj misiistoj, katekistoj, en Gvatemalo.
1983: Luis Calderón kaj Luis Solarte, batalantoj, martiroj de la lukto de la sen-domuloj de Popayan, Kolombio.

26 – Joaĥim kaj Ana
1503: La indiĝenestro Quibian, Panamo, detruas la urbon de Santa María, fondita de Kolombo.
1927: Unua aer-bombado en la historio de la kontinento, realigita de Usono kontraŭ Ocotal, Nikaragvo, kie Sandino estis instalita.
1953: Atakego al la kazerno de Moncada, en Kubo.

27 – Celestino
1909: "Tragika Semajno" en Barcelono; laboristaj postuloj estis forte ĉesigataj.

28 – Inocencio, Johann Sebastian Bach; Heinrich Schütz, George F. Haendel
1821: Perua sendependeco. Nacia Festo.
1980: Amasmortigo de 70 terkulturistoj en San Juán Cotzal, Gvatemalo.
1981: Stanley Francisco Rother
1986: La kunlaborantoj Yvan Leyvraz (sviso), Bernd Koberstein (germano) kaj Joël Fieux (franco), estis mortigataj de la Kontraŭrevolucio en Zompopera, Nikaragvo.

29 – Maria, Marta kaj Lazaro el Betania, Olaf
1839: La "Farroupilhas" proklamas la Respublikon Catarinense, ankaŭ nomata Respubliko Juliana, en Laguna, Santa Catarina, Brazilo.
1975: La Organizo de Amerikaj Ŝtatoj malvalidigas la ekonomi-blokadon devigata al Kubo en 1964.

30 – Petro Krizologo
1502: Alveno de Kolumbo al Honduro.
1811: Pafmortigita Miguel Hidalgo, pastro de Dolores, heroo de la Meksika Sendependeco.
1958: La polico de Batista mitralas, surstrate, Frank País, studantara gvidanto, laika estro de la 2-a Baptista Eklezio de Kubo, envolvita en la revolucia lukto.

31 – Inacio de Lojolo
1970: Gerilanoj tupamaraj ostaĝigas, en Montevideo, la konsulon de Brazilo.
1997: Renkonto de la Maldesktraj Movadoj de Latina Ameriko, en San-Paŭlo, Brazilo.

Aŭgusto[redakti | redakti fonton]


1 – Afonso Maria de Ligorio
1920: Gandhi lanĉas kampanion pri civita malobeado en Hindujo.
1975: Arlen Siu, studanto, 18-jaraĝa, kristana batalantino, martiro de la nikaragva revolucio.
1979: Amasmortigo de Chota, Peruo.
Komenciĝas Hamadan

2 – Eusebio Vercelli
1981: Carlos Pérez Alonso, pastro, apostolo de la malsanuloj kaj de la malliberiĝintoj, batalanto por la justeco, malaperinta en Gvatemalo.

3 – Lidia, Nikodemo
1492: Colombo eliras de Palos de la Frontera, Hispanujo, en sia unua vojaĝo al la Antiloj.
1980: Amasmortigo de bolivianaj ministoj em Caracoles, Bolivio, post puĉo: 500 mortintoj.
1999: Tí Jan, pastro kompromisita al la movado de malriĉuloj, mortigita en Portoprinco, Haitio.

4 – Johano Maria Vianney
1849: Anita Garibaldi, brazila heroino batalanta por la libereco en Brazilo, Urugvajo kaj Italujo.
1976: Dom Enrique Angelelli, atestanto de la malriĉula movado, mortigita, La Rioja, Argentino.
1979: Alirio Napoleón Macías, martira pastro en Salvadoro, mitralita sur la altaro.
1982: Estas detruita de la Urbodomo de Salvador, Bahio, la kandomble-domo Casa Branca, unua kandombleejo de Brazilo.
2006: Júlio Simón, kondamnita pro ŝtat-terorismo. Unua okazo post la nuligo de la "Ley de Punto Final (23.492)", en Argentino.

5 – Dediĉo al la Baziliko de Sankta Maria Plejgranda
1499: Alonso de Ojeda alvenas al La Guajira, Kolombio.

6 – Transfiguriĝo de la Sinjoro
1325: Fondiĝo de Tenoĉtitlano (Meksiko).
1524: Batalo de Junín.
1538: Fondiĝo de Santa Fé de Bogotá, Kolombio.
1825: Sendependiĝo de Bolivio. Nacia festo.
1945: Usono lanĉas la atombombon. Hiroŝimo.
1961: Fondiĝo de "Alianco por la Progreso".
1962: Sendependiĝo de Jamajko. Nacia festo.
1978: Mortas Paŭlo la 6-a.
2000: Estas arestita en Italujo la plej granda argentina murdinto Jorge Olivera, pro krimoj de la tempo de armea diktaturo.

7 – Siksto la 2-a, Kaetano
1819: Kun la venko en Bocayá (Kolombio), Bolívar malfermas vojon por la liberigo de Nova-Granado.
1985: Cristopher Williams, protestanta pastro, martiro de kredo kaj solidaro en Salvadoro.

8 – Dominiko de Gusmano
1873: Naskiĝas Emiliano Zapata, la kampara gvidanto de la Meksika Revolucio, kiu metis definitive la kamparan reformon en la programo de la sociaj luktoj de Latinameriko.
1997: Ĝenerala striko en Argentino, kun 90% da aliĝo.
2000: La Supera Kortumo de Ĉilio forprenas la parlamentan ŝirmon de la eksdiktatoro Pinochet.

9 – Edith Stein, Fabio, Romano
1945: Usono lanĉas la atombombon, Nagasako.
1984: Eduardo Alfredo Pimentel, kristana batalanto por la homaj rajtoj kaj kontraŭ la argentina diktaturo.
1991: Miguel Tomaszek kaj Zbigniew Strzalkowski, franciskanoj, martiroj de la paco kaj justeco, Peruo.
1995: La Arme-polico mortigas 10 sen-terulojn kaj arestas 192 homojn, en Corumbiara, Rondonio, Brazilo.
2000: Mortas Orlando Yorio, malaperinta, atestanto, referenco en la Eklezio kompromisita kun la justeco, Argentino.
2007: La plej granda franca banko, BNP Paribas, blokas tri kredit-deponojn: komenciĝas la monda ekonomia krizo.

10 – Laŭrenco, Filomena
1809: Unua krio de sendependeco en la kontinenta Latin-Ameriko, en Ekvatoro. Nacia festo.
1974: Tito de Alencar, dominikano, torturita de la arme-diktaturo, kies sekvoj igis lin sinmortigi, Brazilo.
1977: Jesús Alberto Páez Vargas, komunumestro, forkaptita kaj malaperinta, Peruo.

11 – Marteno el Tours, Klara el Asizo
1992: Komencas la marŝado de 3 mil sen-teruloj en Rio-Grando Suda, Brazilo.
1997: Komencas la azia krizo, kiu disiĝos al la tuta monda ekonomio.
Internacia Tago de UN de la Junularo

12 – Juliao, Beatrico de la Silva
1546: Mortas Francisco de Vitória, en Salamanko.
1976: 17 episkopoj, 36 pastroj, religiuloj kaj nereligiuloj latinamerikaj estas arestataj de la polico kiam ili partoprenis kunvenon en Riobamba, Ekvadoro.
1981: IBM ekmerkatigas la personajn komputilojn, kio revoluciigos la homan vivon.
1983: Margarida Maria Alves, prezidanto de la Sindikato Kampara de Alagoa Grande, Paraibo. Mortigita, martiro de la lukto por la tero.

13 – Polikarpo, Hipolito
1521: Post 80 tagoj da sieĝo, falas Meksiko-Tenoĉtitlano, Cuauhtémoc estas malliberigata kaj mortas pli malpli 240 mil militistoj.
1961: Konstruo de la Murego de Berlino.

14 – Maksimiliano Kolbe
1816: Mortas en malliberejo Francisco de Miranda, enkondukanto de la venezuela sendependeco.
1983: Mortas Alceu Amoroso Lima, "Tristão de Athayde", verkisto, filozofo, kristana batalanto.
1984: Kamparaj martiroj de Pucayacu, Ajakuĉo, Peruo.
1985: Kamparaj martiroj de Accomarca, subŝtato Ajakuĉo, Peruo.

15 – Ĉielenpreno de Nia Sinjorino, Sankta Tarcizo, Nia Sinjorino de Lapa
1914: Inaŭguro de la Panama Kanalo.
1980: José Francisco dos Santos, prezidanto de la Sindikato de la Kamparaj Laboristoj de Correntes, Paraibo, Brazilo. Mortigita.
1984: Luis Rosales kaj kunuloj, martiroj de justeco, laboristoj de la bienoj de banano, Kostariko.
1989: María Rumalda Camey, kateĥistino kaj reprezentanto de GAM, kaptita kaj malaperinta.

16 – Rokeo, Stefano de Hungarujo
1976: Coco Erbetta, kateĥisto, universitatano, martiro de la bataloj de la argentina popolo.
1993: Indiĝenaj martiroj, de la gento janomamoj, Rorajmo, Brazilo.
2005: Mortigo de Roger Schultz, fondinto de la religia movado de Taizé, Francujo.
2006: Mortas Strossner, paragvaja ekzdiktatoro, en Braziljo, akuzita de krimoj kontra la Homaro kaj pro partopreno en la “Operacio Kondoro”.

17 – Jacinto
1850: Mortas San Martín en Francujo.
1997: La Movado de la Sen-teruloj okupas du bienojn en Pontal do Paranapanema, San-Paŭlo, Brazilo.

18 – Helena
1527: La indiĝenestro Lempira estas mortigata dum Konferenco de Paco, en Honduro.
1952: Alberto Hurtado, ĉilia pastro, apostolo de la malriĉuloj, enkanonigata en 2005.
1993: Indiĝenaj martiroj, de la gento asháninkas, Tziriari, Peruo.
2000: Du arme-policistoj de Rondonio estas konsiderataj respondecaj pro la amasmortigo de Corumbiara kontraŭ la sen-teruloj, Brazilo.

19 – Johano Eudes
1991: Provo de puĉo en Sovetunio.
2003: Atenco de Al Kajda al la sidejo de UN en Bagdado, kio mortigas Sérgio Vieira de Mello, brazila diplomatiisto, kaj aliajn 21 homojn.

20 – Bernardo
1778: Naskiĝas la ĉilia generalo Bernardo O’Higgins.
1779: Naskiĝas Frato Caneca, brazila religiulo kaj revoluciisto, ĉefo de la Ekvadora Konfederacio
1998: Usono bombas Afganujon kaj Sudanon.

21 – Pio la 10-a
1971: Maurício Lefèvre, oblatana kanada misiisto, mortigita dum puĉo en Bolivio.

22 – Sankta Maria Reĝino
Monda Tago de la Popolkulturo.
1988: Jürg Weiss, svisa teologo, evangelia misiisto, martiro de solidaro en Salvadoro.

23 – Roza de Lima
1948: Fondiĝo de la Monda Konsilantaro de la Eklezioj.
1975: Oni kreas la Nacian Instituton de la Indiĝeno, en Paragvajo.
Internacia Tago (de UN) de Memoro pri la Sklav-ŝakrado kaj ties Aboliĝo.

24 – Bartolomeo apostolo
1617: Roza de Lima, patronino kaj unua sanktulino enkanonigata de Ameriko.
1882: Mortas la aboliciisto Luiz Gama, Brazilo.
1977: 1-a Kongreso de la Nigrulaj Kulturaj de Amerikoj.
1980: 17 sindikataj gvidantoj, kontraŭ-leĝe arestitaj kaj malaperintaj, kunigitaj en la bieno Emaús, posedaĵo de la episkopujo de Escuintla, Gvatemalo.

25 – Ludoviko de Francio, Jozefo de Kalasanzo
1825: Sendependeco de Urugvajo, nacia feritago.
1991: Alessandro Dordi Negroni, misiisto instiganto de la homa digno, estas martirigata pro sia kredo, en Peruo.
2000: Sergio Uribe Zuluaga, ano de la Unuiĝo de Profesoroj de Antioĥio (FECODE), estas mortigata de fi-militistoj en Medellín, Kolombio.

26 – Zeferino
1968: Komenciĝas la Konferenco de Medellín.
1977: Felipe de Jesus Chacón, kampara kateĥizisto, estas mortigata de militistoj en Salvadoro.
2000: Luis Mesa, ano de la Unuiĝo de Universitataj Profesoroj (ASPU), estas mortigata en Barranquilla, Kolombio.

27 – Monika
1847: La Angla Aŭtarkio kaj la Reĝo Miskito anoncas la abolon de la sklaveco en la Atlantika Marbordo de Nikaragvo.
1928: La Traktato Kellogg-Briand estas subskribata de ses landoj "apogantaj la rezignon pri milito kiel ilo de nacia politiko."
1987: Héctor Abad Gómez, kuracisto, martiro de defendo de la homaj rajtoj en Medellín, Kolombio.
1993: La leĝo 70/93 agnoskas la teritoriajn, gentajn, ekonomiajn kaj sociajn rajtojn de la nigrulaj komunumoj de Kolombio.
1999: Hélder Câmara, episkopo, frato de la malriĉuloj, profeto de la paco kaj de la espero, mortas en Brazilo.

28 – Aŭgusteno el Hipono
1963: Martin Luther King faras sian faman prelegon "Mi havas revon", antaŭ 200 mil homojn en manifestacio en Vaŝintono, Usono.
1994: Jean-Marie Vincent, montfortana pastro kaj organizanto de kooperativoj, estas mortigata en Portoprinco, Haitio.

29 – Martirigo de Johano la Baptisto
1533: Bapto kaj mortigo de Atahualpa.
1563: Estas kreata la Reĝa Ombudsmanejo en Kito, Ekvadoro.
1986: Estas realigate en Rio la 3-a Renkonto de Religiuloj, Religilernantoj kaj Nigraj Pastroj, malgraŭ la malpermeso de la ĉefepiskopo de Rio.
Fino de Hamadan

30 – Felikso, Stefano Zudaire, Faŭstina Kowalska
1985: 300 agentoj de FBI invadas Portorikon kaj arestas pli ol dek du batalantoj por sendependeco.
1993: Mort-eskadrono kaj policistoj mortas 21 homojn en la domaĉaro de Vigário Geral, Rio.
Internacia Tago de la Malaperintoj (Internacia Amnestio kaj FEDEFAM)

31 – Rajmondo Nonato
1925: La "marines" de Usono finas okupon de dek jaroj en Haitio.
1962: Sendependeco de Trinidado kaj Tobago.
1988: Mortas D. Leónidas Proaño, episkopo de la indiĝenoj, Riobamba, Ekvadoro.

Septembro[redakti | redakti fonton]


1 – Arturo
Nokto de ĉieliro de Mohamedo: transigite de Mekko al Jerusalemo, de tie li supriris al la ĉielon.
1971: Júlio Expósito, studanto, 19-jaraĝa, kristana batalanto, martiro de la luktoj de la urugvaja popolo, mortigita de la polico.
1976: Inés Adriana Coblo, metodista batalantino, martiro de la afero de la malriĉuloj, en Bonaero.
1978: Ekaperas la grupo Unuiĝo kaj Konscienco Nigrula (pli poste nomata Agentoj de Eklezilaboro Nigraj).
1979: Jesus Jiménez, kamparano, Ministro de la Vorto, martiro de la Bona-Novaĵo al la malriĉuloj en Salvadoro, mortigita.

2 – Antolin, Elpidio
1822: Maria Leopoldina, kunvene kun la Ŝtata Konsilio, subskribis la dekreton de la Sendependiĝo de Brazilo.
1945: Vjetnamio sendependiĝas, kaj Japanio subskribas formalan akton de malvenko en la Dua Mondmilito.

3 – Gregorio Magno
1759: Lisboa forpelas de la kolonio la jezuitojn, akuzitaj pri "ŝtelado de la Ŝtato Brazilo".
1976: Ramón Pastor Bogarín, episkopo, profeto, Paragvajo. Fondinto de la Universitato de Asunciono.

4 – Rosália, Albert Schweitzer
1970: Venko de la Popola Unuiĝo (UP) de Ĉilio.
1984: André Jarlán, pastro, mortigita de policanoj dum li legas la Biblion en la kvartalo La Victória, en Santiago de Ĉilio.
1995: 4-a Monda Konferenco de UN pri la Virino, Pekino.
2005: La juĝisto Urso kondamnas Jorge Videla kaj aliajn 17 premantojn de la argentina armea diktaturo.

5 – Lourenzo Justiniano
1972: Cenzuro malpermesas en Brazilo publikigon de novaĵoj pri la Internacia Amnestio.
1983: La senlaboruloj kampadas ĉe la Leĝa Asembleo de San-Paŭlo.

6 – Johano de Ribera
1839: Estis pendumata Manuel Congo, estro de la Kilombo de Serra do Mar, destruita de la estonta Duko de Caxias. Brazilo.
1995: 2.300 sen-teruloj okupis la bienon Boqueirão, Brazilo. Poste ili estis forpelataj.

7 – Regina
1822: Sendependiĝo de Brazilo. Krio de la Ipiranga. Nacia festo. Krio de la Malinkluzivitoj (en Brazilo).
1968: Malliberigo de la 2-a Konferenco de CELAM en Medellín, Kolombio.
1981: Nacia Asembleo por fondiĝo de la Grupo de Unuiĝo kaj Konscienco Nigrula.

8 – Naskiĝo de Maria
1522: Juan Sebastián Elcano kompletigas la unuan ĉirkaŭiron tra la mondo.
1974: Ford donas al Nixon "plenan kaj absolutan pardonon pro ĉiuj krimoj faritaj aŭ farutaj dum li okupis la Prezidanteco".
Internacia Tago de la Alfabetumado

9 – Petro Klavero
1613: Ribeliĝo de Lari Qáxa, Bolivio (ajmaroj kaj keĉuoj alfrontas la hispanojn).
1654: Pedro Claver, apostolo de la nigrulaj sklavoj en Cartagena, Kolombio.
1990: Hildegard Feldman, piulino, kaj Ramón Rojas, katekizisto, martiroj de servo al la kolombiaj kamparanoj.

10 – Nikolao Tolentino
1924: La usonaj marmilitistoj okupas plurajn hondurajn urbojn por apogi la prezidentan kandidaton, kiu plaĉas al Vaŝingtono.
1984: Policarpo Chem, fondinto de la Kooperativo de San Cristóbal, Verapaz, Gvatemalo, estis forkaptata kaj torturata de la sekurecaj fortoj.
Nacia Tago de la Brazila Savano (Cerado)

11 – Proto kaj Jacinto
1973: Puĉo en Ĉilio, kontraŭ la konstitucia prezidanto Salvador Allende.
1981: Sebastiana Mendoza, katekista indiĝenino, martiro de solidaro, El Quiché, Gvatemalo.
1988: Martiroj de la Preĝejo de San Juan Bosco, en Porto-Princo, Haitio.
1990: Myrna Mack, antropologo, batalantino de la homaj rajtoj, mortigita en Gvatemalo.
2001: Terorista atako kontraŭ la Ĝemelaj Turoj, Usono.

12 – Leoncio kaj Guido
1977: Martirigo de Steve Biko en la prizono de la blankula reĝimo de Sudafriko.
1982: Alfonso Acevedo, katekisto, martiro de kredo kaj de servo al la senhejmuloj de Salvadoro.
1989: Valdício Barbosa dos Santos "Leo", kampara sindikatisto de Pedro Canário, Espirito-Santo, Brazilo.
2001: En la tago post la atako, Bárbara Lee, kongresistino de Kalifornio, voĉdonas kontraŭ doni al Bush specialajn povojn por invadi Afganujon.

13 – Johano Krizostomo
1549: Juán de Betanzos reprenis sian opinion, ke la indiĝenoj estus bestoj.
1589: Sango-plena ribelo de la mapuĉoj en Ĉilio.
1978: UN reagnoskas la rajton de Porto-Riko sendependiĝi kaj liberiĝi.
1980: Adolfo Pérez Esquivel, Nobel-premio pri Paco, argentina arkitekto, estis arestata kaj torturata.

14 – Sankta Kruco
1843: Naskiĝas Lola Rodríguez, aŭtoro de la himno de ribelado kontraŭ la hispana superregado. Porto-Riko.
1856: Batalo de San Jacinto, malvenko de la piratoj de William Walker en Nikaragvo.
1992: Komenciĝas la 1-a Asembleo de la Popolo de Dio (APD). La termino "makro-ekumenismo" ekaperas.

15 – Nia Sinjorino de la Doloroj
1810: "Krio de Dolores" en Meksiko.
1821: Sendependiĝo de Centr-Ameriko. Nacia festo en ĉiuj centramerikaj landoj.
1842: Estis pafumata Francisco Morazán, centramerika unuiĝisto, en San José de Kosta-Riko.
1973: Arturo Hillerns, kuracisto, martiro de servo al la malriĉuloj de Ĉilio.
1974: Antonio Llidó, hispana pastro, malaperinta, martiro de la arestoj en Ĉilio.
1981: Pedro Pio Cortés, indiĝeno achi, katekisto, Rabinal, Gvatemalo.

16 – Kornelio kaj Cipriano
1501: La Reĝo de Hispanujo permesas al la estro de la insuloj de Karibo, ke li portu nigrulajn sklavojn.
1821: Sendependiĝo de Meksiko. Nacia festa.
1931: Estis fondata en San-Paŭlo, Brazilo, la Nacia Negrula Movado, poste perforte fermita de Getúlio Vargas.
1955: Ribelo civitan-milita, kiu venkis la konstitucian prezidanton Perón.
1983: Guadalupe Carney, jezuito, mortigita de la hondura armeo.

17 – Roberto Belarmino
1645: Juan Macías, dominikana monaĥa frato, servanto de la malriĉuloj en la kolonia Peruo.
1980: Mortas en aviada akcidento Augusto Cotto, salvadora baptisto, popola batalanto.
1981: John David Troyer, nordamerika misiisto, martiro de justeco en Gvatemalo.
1982: Alirio, Carlos kaj Fabián Buitrago, Giraldo Ramírez kaj Marcos Marín, terkulturistoj, katekistoj, de Cocorná, Kolombio, mortigitaj.
1983: Julián Bac, Ministro de la Vorto, kaj Guadalupe Lara, katekisto, martiroj, Gvatemalo.

18 – Jozefo el Kupertino, Dag Hammarskjold
1810: Sendependiĝo de Ĉilio. Nacia festo.
1945: Dekreto de Getúlio Vargas remalfermas la enmigradon de homoj, kiuj tenu en la genta kompono de la lando sian "eŭropecan devenon".
1969: "Rosariazo". La policaj fortoj estis superregataj de la civitaneco, en Rosario, Argentino.
1973: Miguel Woodward, preĝejestro en Valparaíso, Ĉilio, mortigita de la diktaturo de Pinochet.
1998: Miguel Angel Quiroga, marianisto, mortigita de krom-militistoj, Chocó, Kolombio.
Tago de UN por la Ozono-Tavolo

19 – Januario
1973: João Alsina, Omar Venturelli, Etienne Marie Louis Pesle, viktimoj de la polico de Pinochet.
1983: Sendependiĝo de Sankta-Kito kaj Neviso.
1985: Serioza tertremo en Meksikurbo.
1986: Charlot Jacqueline kaj kunuloj, martiroj de la liberiga edukado. Haitio.
1994: Usono okupis Haition kaj rekondukis la prezidanton Jean-Bertrand Aristide.
2001: Yolanda Cerón, religiulino, direktoro de la Socia Eklezilaboro de Tumaco, Kolombio, mortigita.

20 – Andreo Kim, Faŭsta
1519: Fernando de Magalhães eliras el Sanlúcar.
1976: 20 jaroj poste, estis kulpigita Manuel Contreras, direktoro de DINA de Pinochet, pro mortigo de Orlando Letelier.
1978: Francisco Luis Espinosa, pastro, kaj kunuloj, martiroj en Esteli, Nikaragvo.
1979: Apolinar Serrano, José López, Félix Salas kaj Patrícia Puertas, terkulturistoj, martiroj, Salvadoro.
1977: La indiĝenaj popoloj de Latinameriko aŭskultigis ilian voĉon la unuan fojon en la palaco de UN, Ĝenevo.

21 – Mateo apostolo
1526: Alveno de la unua eŭropano al la ekvadora marbordo.
1956: La diktatoro Anastásio Somoza mortas en la manoj de Rigoberto L. Pérez, en León, Nikaragvo.
1973: Gerardo Poblete Fernández, en Iquique, ĉilia salesiano, estis mortigata en la diktaturo de Pinochet.
1981: Sendependiĝo de Belizo. Nacia festo.
Internacia Tago (de UN) de la Paco

22 – Mauricio
1862: La sklavoj de Usono estis jure liberigataj.
1977: Eugênio Lyra Silva, popola advokato, martiro de la justeco en Brazilo.

23 – Lino kaj Tekla
1868: "La krio de Lares" (Porto-Riko): Ramón Emeterio Betances ekigas la sendependigan kaj liberigan movadon de la sklaveco.
1905: Mortas Francisco de Paula Víctor, nigrulo, konsiderata grandan sanktulon de la nigrula komunumo.
1973: Mortas Pablo Neruda.
1989: Henry Bello Ovalle, batalanto, martiro de la solidaro al la junularo, Bogoto, Kolombio.
1993: Sérgio Rodríguez, fabrik-laboristo kaj universitatano, martiro de la lukto por justeco en Venezuelo.
2008: "Tago de la limo-atingo": ni komencis eluzi 30% de la rimedoj pli ol disponeblaj en la planedo.
Ekvinokso, printempa en la Sudo, kaj aŭtuna en la Nordo.

24 – Pedro Nolasko
1810: La episkopo de Michoacán ekskomunikigis al Miguel Hidalgo, preĝejestro de Dolores, pro kri-peti la sendependiĝon.
1553: Caupolicán, mapuĉa estro, estis mortigata.
1976: Sendependiĝo de Trinidado kaj Tobago. Nacia festo.
1976: Marlene Kegler, fakrik-laboristino kaj studantino, martiro de la servo al la universitatanoj. La Plata, Argentino.

25 – Kleofaso, Sergio el Radonezh
1849: Estis pendumata Lucas da Feira, nigra sklavo fuĝinta, estro de la enlandanoj. Brazilo.
1963: Puĉo favore al Usono en Dominikana. Estis forpelata Bosh, simpatianto de la kuba revolucio.
Tago de la Biblio, en pluraj landoj de Latinameriko

26 – Kozmo kaj Damiano
1974: Lázaro Condo kaj Cristóbal Pajuña, kristanaj estroj kamparanaj, martiroj por la kampara reformo, mortigitaj en Riobamba, Ekvatoro.

27 – Vicento de Paŭla
Tago de Enriquillo, kiskejana indiĝenestro kiu kontraŭstaris la hispanan konkeron en Dominika Respubliko.
1979: Guido Leão dos Santos, heroo de la laborista movado, mortigita de la polica premado, Minas Gerais, Brazilo.
1990: Fratino Agustina Rivas, religiulino de Bom Pastor, martiro en La Florida, Peruo.

28 – Venceslao kaj Laŭrenzo Ruiz
551 a.K.: Naskiĝo de Konfuceo, Ĉinio.
1569: Casiodoro de Reina liveras al la grafikejo sian tradukon de la Biblio.
1871: Estis subskribata en Brazilo la "Leĝo de la Libera Ventro".
1885: La «Leĝo de la Sesdekjarulo" lanĉas en la brazilaj stratoj la sklavojn pli aĝajn ol 60 jaroj.
1990: Pedro Martínez kaj Jorge Euceda, ĵurnalistoj, martiroj en Salvadoro.

29 – Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo
1871: La benediktanoj, unua religia ordeno kiu liberigis siajn sklavojn en Brazilo.
1906: Dua armea interveno de Usono en Kubo, kiu daŭris du jarojn kaj kvar monatojn.
1992: La brazila Kongreso eksigas la prezidanton Collor.

30 – Jeronimo
1655: Coronilla kaj kunuloj, indiĝenestroj, martiroj de la liberigo, Argentino.
1974: Carlos Prats, generalo de la ĉilia armeo, kaj sia edzino, martiroj de la demokratio en Ĉilio.
1981: Honorio Alejandro Nuñez, pastro-studento, martiro de la hondura popolo.
1991: Vicente Matute kaj Francisco Guevara, indiĝenoj, martiroj de la lukto por la tero, Honduro. José Luiz Cerrón, universitatano, martiro de solidaro al la junuloj, Huancayo, Peruo.
1991: Puĉo kontraŭ la konstitucia prezidanto Jean-Bertrand Aristide, Haitio.

Oktobro[redakti | redakti fonton]


1 – Teresinjo de la Infano Jesuo
1542: Komenco de la milito de Araukanio.
1991: La armeistoj forpelas la konstitucian prezidenton de Haitio, Aristide, kaj komencigas la masakron de centoj da haitianoj.
1992: Júlio Roca, itala kunlaboranto, martiro pro solidareco en Peruo.
Tago Internacia de la Triaĝuloj
Tago internacia (ĉe UN) por la ne-perforto

2 – Sanktaj Gard-Anĝeloj
1869: Naskiĝo de Mahatma Gandhi
1968: Masakro de Tlateloko, Meksiko.
1972: Komenciĝas la invado de la teritorio Brunka, en Honduro, fare de la “United Brand Company”.
1989: Jesús Emilio Jaramillo, episkopo de Arauka, Kolombio, martiro pro sia laborado kaj sia aktivado por la paco.
1992: La Milita Policio subpremas la ribeladon de arestitoj en la karcero “Casa de Detenção de Carandiru”, brazila urbo San-Paŭlo, kaj la rezulto estis 111 mortintoj kaj 110 vunditoj.

3 – Andreo de Soveral, Ambrozio
1953: Venko de la brazila kampanjo «La petroleo estas nia», per la kreado de la ŝtata monopolo kontraŭ la iniciatoj favoraj al la privatigo de la nafto.
1980: Maria Magdalena Enríquez, baptistano, sekretariino de ĵurnalismo de la Komisio de Homaj Rajtoj de El-Salvadoro, defendistino de la rajtoj de la malriĉuloj, martirino.
1990: Reunuigo de Germanio.
Monda Tago de la Sen-Domuloj

4 – Francisko el Asizo; Teodoro Fliedner
1555: La provinca konsilio de Meksiko malpermesas la indiĝenojn sacerdotiĝi.
1976: Omar Venturelli, martiro dediĉita al la plej malriĉaj en Temuco, Ĉilio.
2007: Enprizonigo de la vidvino kaj la 5 gefiloj de Pinochet, pro alpropriĝo de publika mono.
Monda Tago de la Amnestio
Ekologio-Tago

5 – Placido kaj Maŭro
1897: Finiĝo de la milito en Canudos, brazila subŝtato Bahia.
1995: La armeo mortigas 11 terkultivistojn en la komunumo «Aŭroro 8-a de oktobro» por obstrukci la revenon de la ekzilitaj rifuĝintoj, Gvatemalo.
Internacia Tago (de la UN) de la Profesoroj

6 – Bruno, William Tyndale
1981: 300 sen-domaj familioj rezistas kontraŭ registara forpelo en kvartalo Jardim Robru, ŝtato San-Paŭlo, Brazilo.

7 – Enrique Melchor Muhlenberg; Nia Sinjorino de la Rozario, patronino de la negruloj.
1462: Pio la 2-a cenzuras oficiale la sklavecon de afrikanoj.
1931: Naskiĝo de Desmond Tutu, negra ĉefepiskopo sud-afrika, ricevinto de la Premio Nobel de la Paco.
1973: Martiroj de Lonquén, Ĉilio.
1978: José Osmán Rodríguez, terkultivisto, martiro, Honduro.
1980: Manuel Antonio Reyes, vikario, martiro, El Salvador.
2001: Usono ekinvadas Afganujon.

8 – Taiso kaj Pelagia
1970: Nestor Paz Zamora, seminariano, universitata studento, filo de bolivia generalo, martiro de la luktoj por liberiĝo de sia popolo.
1974: La unua Parlamento Indiĝen-Amerika de Suda Konuso kunvenas en Asunción, Paragvajo.
1989: Forpaso de Penny Lernoux, ĵurnalistino, defendantino de la malriĉuloj de Latin-Ameriko.
Yom Kippur – Juda Tago de la Pardono

9 – Dionisio, Ludoviko Beltrao
1581: Morto de Ludoviko Beltrán, hispana misiisto en Kolombio, dominikano, predikisto, skribisto, majstro de novicoj, sanktproklamita en la jaro 1671 kaj nomumita la ĉefa patrono de Kolombio.
1967: Ernesto «Che» Guevara, kuracisto, gerilano, internaciisto, mortigita en Bolivio.
Internacia Tago (de la UN) de la Poŝto

10 – Daniele Komboni, Tomaso de Vilanova
1987: 1-a Kunveno de Negruloj de la sudo kaj sudoriento de Brazilo, en Rio de Janeiro.
2007: Vivdaŭra enprizonigo por Christian Von Wernich, kapelano de la torturistoj en Argentino.
Monda Tago (de la UN) de la Mensa Sano

11 – Soledad Torres Acosta
1531: Forpaso de Ulriko Zvinglo en Svisio.
1629: Ludoviko de Bolaños, misiisto, franciskano, pioniro de la indiĝenaj reduktoj, tradukinto de la kateĥezo, apostolo de la popolo guarani.
1810: La ĉefepiskopo de Meksiko, Francisco Javier Lizana, konfirmas la ekskomunikon kontraŭ Hidalgo kaj liaj sekvantoj, pro ilia proklamado de la Sendependiĝo de Meksiko.
1962: Komenciĝas la Koncilio Vatikano la Dua.
1976: Marta González de Baronetto kaj akompanantoj, martiroj de la servado, en Córdoba, Argentino.
1983: Benito Hernández kaj kunbatalantoj, indiĝenoj, martiroj por la tero en Hidalgo, Meksiko.

12 – Nia Sinjorino de la Koncepto Aperinta
Tago de la Infano
Krio de la Ekskluditoj en kelkaj landoj de Latin-Ameriko.
1492: Kolumbo ekvidas dum la mateniĝo la insulon Gaunahani, al kiu li nomas San Salvador (nun Watling).
1909: Pafmortigo de la pedagogiisto Francisco Ferrer i Guardia, en Barcelono, Hispanio.
1925: 600 usonaj mararmeistoj elŝipiĝas en Panamo.
1958: Unua kontakto kun la indiĝenoj Ayoreos, Paragvajo.
1976: João Bosco Penido Burnier, jezuita misiisto, martiro en Ribeirão Cascalheira, ŝtato Mato Grosso, Brazilo.
1983: Marco Antonio Orozco, evangelika pastoro, martiro por la lukto de la malriĉuloj en Gvatemalo.
Internacia Tago Kontraŭ la Naturaj Katastrofoj

13 – Eduardo
1987: 106 sen-teraj familioj okupis bienojn en pluraj lokoj de brazila ŝtato Rio Grande do Sul.

14 – Kaliksto
1813: Batalo de Palmar, en la ŝtato Puebla, dum kiu la meksikaj naciistoj venkis la hispanajn armeojn.
1952: Estas fondita la Nacia Episkopa Konferenco de Brazilo.
1962: Kariba krizo: aviadilaj fotoj indikas, ke sovetanoj instalis nukleajn raketojn de meza pafdistanco en Kubo.
1964: Martin Luther King fariĝas la plej juna ricevanto de Paco-Premio Nobel.

15 – Teresa de Avilo
1535: Pedro de Mendoza trairas la riveron Rio da Prata kun 12 ŝipoj kaj 15 mil homoj.
1980: La prezidento Figueiredo forpelas el Brazilo la italan sacerdoton Victor Miracapillo.
1994: Aristide reestriĝas en Haitio, post lia forigo danke al militpuĉo de Raul Cédras.
2008: La generalo Sergio Arellano Stark, estro de la Morto-Karavano, estas enprizonigita 35 jaroj post siaj agadoj, Ĉilio.

16 – Margarita Maria Alakoke
1952: Estas kreita la Nacia Konferenco de la Episkopoj de Brazilo.
1992: Premio Nobel de la Paco donita al Rigoberta Menchú.
1997: Fulgêncio Manoel da Silva, sindikatestro, mortigita en sia urbo Santa Maria da Boa Vista, brazila ŝtato Pernambuco.
1998: Pinochet estas arestita en Londono. Pli ol 3100 homoj estis torturitaj, mortigitaj aŭ malaperigitaj dum la 17 jaroj de lia diktatoreco.
2008: Garzón malfermas la unuan procezon kontraŭ la frankismo en Hispanio.
Monda Tago de la Nutrado (FAO, 1979)

17 – Ignacio de Antiokio
1806: Forpaso de Jean-Jacques Dessalines, ĉefulo de la revolucio de sklavoj en Haitio, kio fariĝis ekzemplo al la tuta Ameriko.
1945: La populara unuiĝo malpermesas la militpuĉon kontraŭ Perón en Argentino.
2003: Gonzalo Sánchez de Lozada, prezidento de Bolivio, estas deprenita de la posteno danke al la populara ribelo.
Monda Tago por la Ĉesigo de la Malriĉeco

18 – Sankta Luko Evangeliisto
1859: Kontraŭsklaveca ribelado en Kansas, Usono.
1977: Masakro de la Engenho Aztra, en Ekvadoro. Pli ol 100 homoj estis mortigitaj pro ilia protestado kontraŭ la kompanio, kiu ne pagis ilian salajron.
1991: La brazila grupo Torturo Neniam Plu identigas 3 viktimojn enterigitajn kaŝitece en San-Paŭlo.

19 – Petro de Alkantar, Paŭlo de la Kruco
1970: Forpasas en Meksiko la meksika patrioto Lázaro Cárdenas.
2001: Digna Ochoa, populara advokatino, mortigita danke al ŝia defendo al la homaj rajtoj, en Meksikurbo.

20 – Laŭra
1548: Fondiĝo de la urbo La Paz, Bolivio.
1883: Finiĝo de la milito pri limoj, inter Ĉilio kaj Peruo.
1944: La diktatoro Ubico estas deprenita danke la populara ribelado en Gvatemalo.
1975: Raimundo Hermann, nordamerika pastro, paroĥestro inter la indiĝenoj keĉuaj, martiro por la terkultivistoj de Bolivio.
1978: Oliverio Castañeda de León, studenta ĉefulo de la Universitato de Sankta Karlo de Gvatemalo. Simbolo de la lukto por libereco.
Semajno (de la UN) por la Malarmiĝo

21 – Ursula, Celina
1973: Gerardo Poblete, saleziana pastro, torturita kaj mortigita, martiro por la paco kaj justeco en Ĉilio.

22 – Maria Salomeo
1976: Ernesto Lahourcade, martiro por justeco, Argentino.
1981: Eduardo Capiau, belga religiulo, martiro pro la solidareco en Gvatemalo.
1987: Nevardo Fernández, martiro de la lukto por la indiĝenaj postuloj en Kolombio.
2009: Gregório Álvarez, lasta diktatoro de Urugvajo (1981-1985), kondamnita al 25 jaroj de enprizonigo.

23 – Johano Kapistrano, Jakobo de Jerusalemo
1986: Vilmar José de Castro, paŝtista laboranto kaj aktivulo de la lukto por tero, mortigita en Caçu, brazila ŝtato Goiás, de la brazila organizo Kampara Demokrata Uniĝo.
1987: João “Ventinha”, terposedanto en Jacundá, brazila ŝtato Parap, mortigita de tri pistolistoj.

24 – Antonio Maria Klareto
1945: UN naskiĝas oficiale.
1977: Juán Caballero, sindikata ĉefulo de Portoriko, mortigita de murd-grupoj.
2009: Victor Gálves, kateĥezisto, mortigita pro sia rezisto kontraŭ la mineralistaj kaj elektristaj multnaciaj entreprenoj. Malacatán, San Marce, Gvatemalo.
Nacia Tago de la Disvolviĝo

25 – Krisanto, Daria, Gaŭdencio
1887: Parto de la brazila armeo rifuzas la ideon esti utiligita por detrui la kilombojn de la negruloj.
1974: Antonio Slidó, malaperinta hispana sacerdoto, Ĉilio.
1975: Wladimir Herzog, ĵurnalisto, mortigita de la brazila militista diktatoro, en urbo San-Paŭlo.
1983: Usono invadas Grenadon kaj finas la revolucion de la New Jewel Movement.
1987: Carlos Páez kaj Salvador Ninco, indiĝenoj; Luz Estela kaj Nevardo Fernandez, laboristoj, mortigitaj en Kolombio.
1988: Alejandro Rey kaj Jacinto Quiroga, paŝtistaj laborantoj, martiroj de la kredo, en Kolombio.
1989: Jorge Párraga, protestanta pastoro, kaj kunlaborantoj, martiroj pro la lukto de la malriĉuloj, Peruo.
2002: Forpaso de Richard Shaull, teologiisto de la liberiĝo, usona presbiterano, misiisto en Kolombio kaj en Brazilo.

26 – Felicisimo, Evaristo; Filipe Nicolai, Johann Heermann, Paul Gerhard
1980: Ramón Valladares, sekretario de la Komisio de Homaj Rajtoj, murdita en Salvadoro.
1987: Herbert Anaya, advokato, martiro de la homaj rajtoj, en Salvadoro.

27 – Gustavo
1553: Estas brul-mortigita Miguel Servet, kondamnita de katolikoj kiel protestanto kaj de protestantoj kiel herezulo, martiro por la libereco de penso, de konscio kaj de esprimo.
1866: Paco de Black Hills inter indiĝenoj ĉejenoj, siŭoj kaj navaĥoj kun la usona armeo.
1979: Sendependiĝo de Sankta Vincento kaj Grenadinoj. Nacia festo.

28 – Simono kaj Judaso apostoloj
Procesio de la Negra Sinjoro de la Mirakloj (Kristo) en Lima, Peruo, afrik-perua tradicio.
1492: Kolumbo atingas Kubon en sia unua vojaĝo.
1986: Maurício Maraglio, misiisto, martiro de la lukto por la tero, Brazilo.

29 – Narcizo
1626: La nederlandanoj aĉetas de la indiĝenoj la Insulon Manhatano kontraŭ 24 dolaroj.
1987: Manuel Chin Sooj kaj kunlaborantoj, terkultivistoj kaj kateĥistoj, martiroj en Gvatemalo.
1989: Masakro de la fiŝkaptistoj de El Amparo, Venezuelo.

30 – Alonso Rodríguez
1950: Naciista ribelo en Portoriko, estrita de Pedro Albizu Campos.
1979: Santo Dias da Silva, metalurgiisto kaj sindikatestro, mortigita je la aĝo de 37 jaroj, aktivulo de la laborista paŝtservo.
1983: Estas elektita Raúl Alfonsín en Argentino, post la diktatoreco.
1987: Nikaragvo establas la Statuton de Aŭtonomio de la Regionoj de Atlantika Marbordo, la unua multetna statuto de Latin-Ameriko.
1999: Estas murdita Dorcelina Oliveira Folador, fizika handikapulino de la Movado de Sen-Teraj Laboristoj, urbestrino de Mundo Novo, brazila ŝtato de Mato Grosso do Sul.

31 – Lucila kaj Afonso Rodrigues
Tago de la Protestanta Reformo: Lutero publikigas siajn 95 tezojn.
1553: Aperas la unua negra komununo en Latin-Ameriko, kiu ne spertis la sklavecon, en Esmeraldas, Ekvatoro.
1973: José Matías Nanco, protestanta pastoro, kaj kunlaborantoj, martiroj por la solidareco en Ĉilio.
Universala Tago de la Ŝpar-konto

Novembro[redakti | redakti fonton]


1 – Tago de Ĉiuj Sanktuloj
1950: La portorika naciisto Oscar Callazo kaj Grinelio Torrenola atakas la Domon Blair, en Vaŝintono, kiel parto de la insurekto de Gayuya.
1974: Florinda Soriano, «Doña Tingó», ĉefulino de la Kristanaj Terkultivistaj Ligoj, martirino en Dominika Respubliko.
1979: Masakro de Ĉiuj Sanktuloj en La Paz, Bolivio.
1981: Sendependiĝo de Antigvo kaj Barbudo.
2004: La ĉilia armeo rekonas sian institucian respondecon en la krimoj de la diktatoreco de Pinochet.

2 – Memoriga Tago pri Ĉiuj Mortintaj Fideluloj
1979: Unua Renkontiĝo de Nacioj kaj Etaj Etnaj Grupoj en Cuzco, Peruo.

3 – Marteno de Porres
1639: Forpaso de Sankta Marteno de Porres, unua negra sanktulo de Ameriko. Li luktis kontraŭ la antaŭjuĝoj ĝis esti akceptita kiel dominika religiulo.
1903: La Provinco de Panamo disiĝas de Kolombio per la helpo de Usono. Nacia festo.

4 – Karlo Boromeo
1763: La indiĝenoj ottawa atakas la urbon Detroit, Usono.
1780: Ribelo kontraŭ la hispanoj estrita de Tupac Amaru, en Peruo.
1969: Estas pafmortigita Carlos Marighella en San-Paŭlo, Brazilo.

5 – Zeĥarja kaj Elizabeto
1838: Sendependiĝo de Honduro.
1980: Fanny Abanto, instruistino, animzorgantino de la Bazaj Ekleziaj Komunumoj de Lima, Peruo, atestantino de la kredo en la popularaj luktoj.
1988: Araceli Romo Álvarez kaj Pablo Vergara Toledo, kristanaj aktivuloj martiroj de la rezisto kontraŭ la diktatoreco en Ĉilio.
Internacia Tago (ĉe UN) por la Singardo kontraŭ la Ekspluatado de la Naturo
Islama Ofero-Festo (Eid ul-Adha)

6 – Leonardo
1866: La imperia dekreto n-ro 3275 deklaras liberaj la sklavojn kiuj sin disponas defendi Brazilon en la milito kontraŭ Paragvajo.
1988: José Ecelino Forero, paŝtista aktivulo, martiro de la kredo kaj de la servado en Kolombio.

7 – Vilibrordo; John Christian Frederik Heyer
1513: Ponce de León ekposedas Floridon.
1917: Triumfo de la revolucio de komunistoj en Rusio kaj komenco de la unua sperto de konstruado de socialismo en la mondo.
1978: Antonio Ciani, studenta ĉefulo en Gvatemalo, malaperigita.
1983: Augusto Ramirez Monastério, franciskano martiro por la defendo al malriĉuloj, Gvatemalo.

8 – Adeodato
1546: Ribelado de indiĝenoj cupules kaj chichuncheles kontraŭ la hispanoj en Jukatano.
1976: Carlos Fonseca forpasas en Zinica, Nikaragvo.
1987: Indiĝenaj martiroj de Pai Tavyeterá, Paragvajo.

9 – Teodoro; Dediĉo de la Laterana Baziliko
1938: Kristala Nokto, komenco de la kontraŭsemita ribelo, Germanio.
1977: Justo Mejía, kampara sindikatestro kaj kateĥisto, martiro por la kredo en Salvadoro.
1984: Unua Renkontiĝo de la Negraj Religiuloj, Seminarianoj kaj Pastroj de la ŝtato Rio de Janeiro.
1989: Faliĝas la Muro de Berlino.

10 – Leono Magno
1483: Naskiĝo de Lutero en Germanio.
1969: La registaro de Médici malpermesas la informojn pri indiĝenoj, negruloj, murd-grupoj kaj geriloj en Brazilo.
1980: Policiano Albeño López, protestanta pastoro, kaj Raúl Albeño Martínez, martiroj en Salvadoro.
1984: Alvaro Ulcué Chocué, indiĝena pastro páez, mortigita en Santander, Kolombio.
1996: Jafeth Morales López, populara kolombia aktivulo, animzorganto de la Bazaj Ekleziaj Komunumoj, estas mortigita.
2004: Oni donas al la prezidento de Ĉilio la pruvojn de pli ol 35 mil viktimoj de la diktatoreco de Pinochet.

11 – Marteno de Tours; Soren Kierkegaard
1854: Naskiĝo de Adela Zamundo, bolivia pionirino de la lukto kontraŭ la diskriminacio. Tago de la Virino en Bolivio.
1983: Sebastián Acevedo, aktivulo, martiro pro sia fila amo al la ĉilia popolo.

12 – Jozafao
1838: La sklaveco estas aboliciita en Nikaragvo.
1980: Nicolás Tum Quistán, kateĥisto, martiro pro la solidareco, Gvatemalo.

13 – Leandro
1969: Indalécio Oliveira da Rosa, pastro 33-jaraĝa, martiro de la movadoj por liberiĝo en Urugvajo.

14 – Diego de Alkalao
1960: Nacia striko de 400 mil fervojistoj, havenistoj kaj marlaborantoj en Brazilo.

15 – Alberto Magno
1562: Juán del Valle, episkopo de Popayán, Kolombio, pilgrimanto por la indiĝenaj kaŭzoj.
1781: Julián Apasa, «Tupac Katari», ribelulo kontraŭ la konkerantoj, mortigita de la armeo en Bolivio.
1889: La Respubliko estas proklamita en Brazilo.
1904: Mararmeistoj elŝipiĝas en Ancón, Panamo.
1987: Fernando Vélez, advokato, martiro de la homaj rajtoj en Kolombio.

16 – Margarita, Gertrudes
Islama Ofero-Tago
1982: Estas kreita la Latin-Amerika Konsilio de la Eklezioj (CLAI).
1989: Estas martirigitaj Ignacio Ellacuría, liaj jezuitaj kunlaborantoj kaj la domaj laborantinoj en San Salvador, Salvadoro.
Internacia Tago de la Toleremo

17 – Elizabeto de Hungario
1985: Luis Che, martiro de la kredo en Gvatemalo.

18 – Elsa; Dediĉo de la Bazilikoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
1867: Duque de Caxias skribas al la brazila imperiestro pri la eblo de la negruloj komenci internan militon por siaj rajtoj.
1903: Panamo permesas, ke Usono konstruu kanalon en sia lando.
1970: Gil Tablada estas mortigita pro sia opozicio al la ŝtelado de terpropraĵoj en La Cruz, Kostariko.
1999: Iñigo Equiluz Telleria kaj la pastro Jorge Luir, murditaj de la civilarmeanoj en Quildá, Kolombio.

19 – Roque Gonzales, Afonso Rodrigues
1681: Roque González, unua atestanto de la katolikismo en Paragvajo, kaj jezuitaj kunlaborantoj, martiroj.
1980: Santos Jiménez Martínez kaj Jerónimo “Don Chomo”, protestantaj pastoroj, terkultivistoj, martiroj en Gvatemalo.
2000: Fujimori rezignas je la prezidenteco de Peruo per faksa mesaĝo el Japanio.

20 – Felikso de Valois, Otavio
1542: La Leĝoj Novaj ekregulas la enkomendoj de la novaj Hindioj.
1695: Morto-martirigo de Zumbi dos Palmares, ĉefulo de la Kilombo de Palmares. Brazila Nacia Tago de la Negrula Konscienco.
1976: William Woods, misiista pastro, martiro kaj servanto en Gvatemalo.
2000: Estas kondamnita al dumviva enprizonigo Enrique Arancibia, ekslaboranto de la ĉilia departamento de inteligento, pro murd-provo kontraŭ la generalo Prats, en Bonaero la 30-an de septembro 1974.

21 – Prezentado de Maria
1831: Kolombio proklamas sin suverena Ŝtato, disigante sin de la Granda Kolombio.
1966: Fondiĝo de la Nacia Organizo de Virinoj de Chicago, Usono.
1975: Masakro de La Unión, Honduro: murdado de kamparanoj fare de murdistoj dungitaj de la bienegestroj.
Monda Tago (ĉe UN) de la Televidilo

22 – Cecilio
Universala Tago de la Muziko
1910: João Cândido estras la Ribelon de la Skurĝilo. La estroj prenis la komandon de la ĉefaj militŝipoj kaj direktis ĝiajn kanonojn al la prezidenta palaco, postulante la finon de la korpaj punoj (la skurĝado) kaj pli bonan salajron al ĉiuj mararmeistoj, kaj negraj kaj blankaj.
1980: Trinidad Jiménez, kunordiganto de kateĥistoj kaj animzorganto de sia Baza Eklezia Komunumo, murdita de la polico en la korto, kie la komunumo kutime kunvenis, en Salvadoro.

23 – Klemento
1927: Miguel Agustin Pro, pastro murdita kune kun tri laikoj dum la religia persekutado en Meksiko.
1974: Amilcar Oviedo, laborista ĉefulo, Paragvajo.
1980: Ernesto Abrego, vikario, malaperigita kune kun kvar de siaj gefratoj, en Salvadoro.

24 – Andreo Dung-Lac
1590: Agustin de La Coruña, episkopo de Popayán, forigita kaj enprizonigita pro sia defendo al la indiĝenoj.
1807: Forpasas José Brandt, ĉefulo de la etno Mohawk.
1980: La 4-a Tribunalo Russel agnoskas 14 kazojn kiel agresojn kontraŭ la homaj rajtoj de la indiĝenoj.

25 – Katarino de Aleksandrio kaj Isako Wats
1808: Estas subskribita la leĝo, kiu koncedas kampojn al ĉiuj ne-negraj eksterlandanoj kiuj venus al Brazilo.
1960: Mortigo de la fratinoj Mirabal, Dominika Respubliko.
1975: Sendependiĝo de Surinamo. Nacia festo.
1983: Estas mortigita Marçal de Sousa Tupá’í, brazila indiĝeno kaj martiro de la lukto pro la tero, kiu parolis al la Papo Johano Paŭlo la 2-a en Manaus en 1980.
Internacia Tago por la Ĉesigo de la Perfortoj kontraŭ la Virinoj

26 – Johano Berchmans
1984: Kamparaj martiroj de Chapi kaj Lucma Huayco, en Peruo.

27 – Virgilio
1977: Fernando Lozano Menéndez, universitata studento, mortigita dum la pridemandado fare de la armeistoj.
1980: Juan Chacón kaj kunlaborantoj estroj de la Revolucia Demokratia Grupo, martiroj en Salvadoro.
1980: Enrique Alvarez Córdoba kaj kunlaborantoj aktivuloj, Salvadoro.
1992: Oni provas fari puĉon en Venezuelo.
Islama Novjaro

28 – Katarino Labouré
1975: La Revolucia Grupo por Sendependa Orienta Timoro deklaras sian sendependiĝon de Portugalio.
1976: Liliana Esthere Aimetta, metodista aktivulino, martiro por la kaŭzo de la malriĉuloj en Bonaero, Argentino.
1978: Ernesto Barrera, “Neto”, pastro, laboristo, martiro de la Bazaj Ekleziaj Komunumoj de Salvadoro.
1980: Marcial Serrano, vikario, martiro de la terkultivistoj en Salvadoro.

29 – Saturnino
1810: Miguel Hidalgo, paroĥestro de Dolores, proklamas en Guadalajara la unuan Edikton por Abolicio de Sklaveco kaj de la koloniistaj privilegioj en Meksiko.
1916: Elŝipiĝo de mararmeistoj kaj starigo de protektorato en Dominika Respubliko.
1976: Pablo Gazarri, frateto de la Evangelio, forkaptita kaj malaperigita en la prizonoj de Argentino.
Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo

30 – Andreo
1967: La Nacia Konferenco de Episkopoj de Brazilo (CNBB) protestas kontraŭ la enprizonigo de sacerdotoj.

Decembro[redakti | redakti fonton]


1 – Helojo
1981: Diego Uribe, pastro, martiro de la lukto de liberiĝo de sia popolo, Kolombio.
2000: La juĝisto Guzmán verdiktis je hejma enprizonigo kaj ekigis procezon kontraŭ Pinochet.
Monda Tago de Lukto kontraŭ la Aidoso
Internacia Tago kontraŭ la Sklaveco
Internacia Tago de la Volontulo

2 – Bibiana
1823: Deklaro de la Doktrino Monroe: «Ameriko al la nord-amerikanoj».
1956: Elŝipiĝo de Granma en Kubo.
1972: Panamo agnoskas la rajton de indiĝenoj al siaj kampoj.
1980: Ita Catherine Ford, Maura Clark, Dorothy Kasel kaj Jean Donovan, religiulinoj kaj laikulinoj, forkaptitaj kaj murditaj, Salvadoro.
1990: Terkultivistoj martiroj de Atitlán, Gvatemalo.

3 – Francisko Ĥaviero
1502: Montezuma estas kronigita kiel majstro de Tenochtitlán, Meksiko.
1987: Victor Raúl Acuña, pastro, Peruo.
2002: Forpaso de Ivan Illich, filozofiisto kaj sociologiisto de la liberiĝo.
Internacia Tago de la Handikapulo

4 – Johano Damaskeno, Barbaro
1677: La armeo de Fernán Carrillo atakas la Kilombon de Palmares, Brazilo.

5 – Sabas
1492: Kolumbo atingas la teron nomumita La Española en sia 1-a vojaĝo.
1824: La brazila leĝo malpermesas, ke la lepruloj kaj la negruloj partoprenu en la lernejoj.
2000: Du eksgeneraloj argentinaj, Suárez Masón kaj Santiago Riveros, estas kondamnitaj de la itala juĝistaro al dumviva enprizonigo pro krimoj dum la diktatoreco.
Tago de la Volontuloj por la Disvolviĝo

6 – Nikolao de Bari, Nikolao de Mira
1534: Estas fondita la urbo Kito, Ekvadoro.
1810: Miguel Hidalgo publikigas la 2-an Edikton de abolicio de sklaveco kaj de privilegioj en Ameriko, ĉesigante la "enkomendojn". Guadalajara, Meksiko.
1969: Forpasas João Cândido, heroo de la Ribelo de Skurĝado de 1910, Brazilo.

7 – Ambrozio
1975: La armea registaro de Indonezio invadas Orientan Timoron: 60 mil mortintoj dum du monatoj; Dum 20 jaroj da okupado, okazis pli ol 200 mil mortoj, triono de la popolo.
1981: Lucio Aguirre kaj Elpidio Cruz, honduranoj, martiroj de la solidareco.

8 – Senmakula Koncipo de Maria
1542: Frato Bartolomé de las Casas finas sian verkon «Malgranda Rilato pri la Detruado de la Hindioj».
1965: Finiĝas la Koncilio Vatikano la 2-a.
1976: Ana Garófalo, metodista aktivulino, martirino pro la kaŭzo de la malriĉuloj, en Bonaero, Argentino.
1977: Alicia Domont kaj Leonie Duquet, martiroj de la solidareco kun la malaperintaj, Argentino.
1994: Leila Zana estas kondamnita al 17-jara enprizonigo en Turkio pro sia defendo al la rajtoj de la kurda popolo.
1997: Samuel Harmen Calderón, pastro kiu laboradis kun la terkultivistoj, mortigita de la civilaj armeistoj en Kolombio.
2004: Dekdu landoj fondas la Sudamerikan Komunumon de Nacioj: 361 milionoj da loĝantoj.

9 – Leokadja, Valerio
1824: Sucre venkas en Ajakuĉo; lasta batalo por la sendependiĝo de Bolivio.

10 – Eŭlalja de Merida
1898: Hispanio cedas siajn koloniojn Portoriko kaj Filipinoj al Usono.
1948: Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj.
1996: Premio Nobelo de la Paco estas donita al José Ramos Horta, aŭtoro de la paco-plano al Orienta Timoro, kaj Carlos Ximenes Belo, episkopo de Dili.
1997: La franca socialista registaro aprobas la redukton de la semajna labortempo al 35 horoj.
Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj
Tago de la Homaj Rajtoj
Nacia Tago de la Orgojlo de la Kolektistoj de Renovigeblaj Materialoj – movimentodoscatadores.org.br

11 – Damaso; Lars Olsen Skrefsrud
1978: Gaspar Garcia Laviana, pastro, martiro de la popolaj luktoj de liberiĝo en Nikaragvo.
1994: En la 1-a Amerika Kunveno realigita en Miami, per iniciato de Usono, oni decidis krei la Aliancon de Libera Komerco de Ameriko, la plej granda monda merkato: 850 milionoj da konsumantoj.

12 – Nia Sinjorino de Gvadalupo, Johano Diego
1531: Maria aperas al la indiĝeno Cuauhtlatoazin, «Juan Diego», en la monto Tepeyac, kie oni veneris Tonantzín, «Venerinda Patrino».
1981: Masakro «El Mozote» de centoj da salvadoraj kamparanoj en Morazán.
1983: Prudencio Mendoza, «Tencho», seminariano, martiro en Huehuetenango, Gvatemalo.
2002: La Kongreso de Nikaragvo juĝas la eksprezidenton Alemán pro miliona ŝtelo kontraŭ la Ŝtato.
2009: Granda juĝado pri la argentina torturejo en la Mararmea Lernejo de Mekaniko; Alfredo Astiz, Cosselo kaj aliaj estis akuzitaj je torturado kaj malaperigo de 85 viktimoj.

13 – Lucio
1968: La Deputitejo opozicias al la registaro kaj estas malfermita de la Diktatoreco, Brazilo.
1978: Sendependiĝo de Sankta Lucio.

14 – Johano de la Kruco, Teresa el Avila
1890: Brazila intelektulo Rui Barbosa ordonas bruligi la dosierojn rilatajn al la sklaveco. “Ni bruligis pro timo/ timo al la historio/ niajn dokumentojn./ Ni blankigis/ nian memoron” (teatraĵo "Meso de Kilomboj").
1973: UN identigas Portorikon kiel kolonion kaj reasertas ties rajton sendependiĝi.

15 – Valeriano
1975: Daniel Bombara, membro de la Katolika Universitata Junularo, martiro inter la studentoj korligitaj al la malriĉuloj en Argentino.
2009: Forpasas Ronaldo Muñoz, ĉilia teologiisto de la liberiĝo, ekzemplo de kohereco inter kredo, teologio kaj praktiko, en Santiago de Ĉilio.

16 – Adelaide
1984: Eloy Ferreira da Silva, sindikatestro, mortigita en urbo São Francisco, brazila ŝtato Minas Gerais.
1991: Indiĝenoj martiroj de Cauca, Kolombio.
1993: Popola ribelo en Santiago del Estero, Argentino.

17 – Johano de la Mata, Lazaro
1819: Estas proklamita la Respubliko de la Granda Kolombio en Angostura.
1830: Forpasas, viktimigita de tuberkulozo aŭ kancero, proksime de Santa Marta en Kolombio, Simón Bolívar, liberiginto de Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo, je la aĝo de 47 jaroj.
1994: Argentino, Brazilo, Urugvajo kaj Paragvajo subskribas en urbo Ouro Preto, Brazilo, la akordon nome Mercosul.
2009: Antonio Aparecido da Silva, negra teologiisto de la liberiĝo, simbolo de la negra latinamerika teologio, forpasas en urbo Marília, brazila ŝtato San-Paŭlo.

18 – Rufo kaj Zozimo
1979: Masakro de terkultivistoj en Ondores, Peruo.
1979: Masakro de terkultivistoj en El Porvenir, Salvadoro.
1985: João Canuto, sindikatestro, estas mortigita je ordono de bienegestroj en la ŝtato Parao, Brazilo.
1992: Manuel Campo Ruiz, religiulo marianisto, mortigita de la prizongardistoj kiuj intencis ŝteli lin post lia vizito al hispana enkarcerigitulo en Rio de Janeiro.
1994: Oni trovis la mortajn restojn de Nelson MacKay, unua kazo el la 184 malaperigitoj en Honduro en la 1980-aj jaroj.
Internacia Tago (ĉe UN) de la Migranto

19 – Nemesio
1994: Meksika ekonomika krizo: 10 tagoj poste, la valuto peso estas malvalorigita je 100%.
1994: Alfonso Stessel, 65 jaraĝa, pastro, mortigita je tranĉilumado kaj pafoj en Gvatemalo.
2001: Post la prezidenta parolado, la argentina popolo iras surstraten kaj provokas lian rezignon.
2001: Claudio «Pocho» Lepratti, 36 jaraĝa, komunitatestro kaj kateĥezisto, mortigita de la perforta premado de la polico en Rosario, Argentino. [1] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine

20 – Dominiko de Silos
1810: Miguel Hidalgo, Generalo de la Ameriko, publikigas en Guadalajara “El Despertador Americano”, unua libera ĵurnalo de la kontraŭ-koloniista Meksiko.
1818: Luis Beltrán, franciskano, “unua inĝeniero de la liberiga armeo” de la Andoj, forpasas en Argentino.
1989: Usono atakas kaj invadas Panamon por kapti la prezidenton Noriega.

21 – Pedro Kanisio, Tomaso Apostolo
1511: Sermono de Frato Antonio de Montesinos en La Española: «Ĉu la indiĝenoj ne estas personoj?».
1907: Masakro de Iquique, en Ĉilio: 3600 viktimoj, minlaborantoj strikantaj por pli bonaj vivkondiĉoj.
1964: Guillermo Sardiñas, pastro, solidara al sia popolo en la lukto kontraŭ la diktatoreco, forpasas en Kubo.
2009: Brazila prezidento Lula proponas la kreadon de Nacia Komisio de la Vero por klarigi la veron pri la 400 mortintoj, 200 malaperigitoj, 10.000 torturitoj dum la armea diktatoreco inter 1964 kaj 1985.

22 – Franciska J. Kabrini
1815: Estas pafmortigita José María Morelos, heroo de la Patrio, Meksiko.
1988: Estas mortigita Francisco “Chico” Mendes, 44 jaraĝa, ekologia ĉefulo en Xapuri, Brazilo.
1997: Masakro en Acteal, Chiapas, Meksiko. Civilaj armeistoj murdas 46 indiĝenojn tzotziles kunvenintaj en preĝado.
Somera Solstico (suda hermisferio) kaj Vintra Solstico (norda hemisferio).

23 – Johano de Kety
1896: Konflikto inter Usono kaj Britujo por regi la Venezuelan Gujanon.
1972: Tertremo je 7 Richter-poentoj detruas la nikaragvan ĉefurbon Managua kaj mortigas pli ol 20 mil homojn.
1989: Gabriel Maire, franca pastro, mortigita en urbo Vitória, brazila ŝtato Espírito Santo, pro sia opcio al la malriĉuloj.

24 – Herminia kaj Adela
1873: Subprema ekspedicio kontraŭ la gerilanoj de la kilomboj en la ŝtato Sergipe, Brazilo.
1925: La brazila leĝo asekuras po 15 feriajn tagojn jare al la industrioj, komercejoj kaj bankoj.

25 – Kristnasko
1553: Valdivia estas venkita en Tucapel fare de la indiĝenoj araucanos.
1652: Alonso de Sandoval, profeto kaj defendisto de la negraj sklavoj, forpasas en Kartagena de Hindioj, en Kolombio.

26 – Estefano
1864: Komenciĝas la Milito de la Triopa Alianco: Brazilo, Argentino kaj Urugvajo kontraŭ Paragvajo.
1996: Ĝenerala striko en Argentino.

27 – Johano Evangeliisto
1512: Unua leĝa revizio estas farita pro la denuncoj de la misiistoj Petro de Córdoba kaj Antonio de Montesinos.
1979: Ângelo Pereira Xavier, indiĝena kasiko pancararé, estas mortigita en Brazilo pro sia lukto por la tero.
1985: La ŝtatestro de Rio de Janeiro malpermesas la racian diskriminacion en liftoj de konstruaĵoj.
1996: Unu miliono da sudkoreoj strikas kontraŭ leĝo kiu grandigus la malriĉecon.
2001: Petrena Sánchez, kampara kaj virina ĉefulino, mortigita de la terorgrupo FARC, en Kolombio.
2007: Benazir Butto estas mortigita en Pakistano.

28 – Sanktaj Senkulpaj Infanoj
1925: La komunista grupo Coluna Prestes atakas la urbon Teresina, en brazila ŝtato Piauí.
1977: Masakro de kamparanoj en Huacataz, Peruo.
2001: Edwin Ortega, kamparano, junulara ĉefulo, estas mortigita de la terorgrupo FARC, en Kolombio.

29 – Tomaso Becket
1987: Pli ol 70 prospektantoj de Serra Pelada, Marabá, en brazila ŝtato Pará, estis pafitaj de la policanoj, falis en la akvo kaj malaperis en la ponto de la rivero Tocantins.
1996: Post 36 jaroj, pli ol 100 mil mortintoj kaj 44 vilaĝoj detruitaj, la gerilo kaj la registaro de Gvatemalo subskribas la pac-akordon.
Internacia Tago de la Biodiverseco

30 – Sabino
1502: Eliras el Hispanio la plej granda ŝiparo de sia tempo: 30 ŝipoj kun ĉirkaŭ 1200 homoj, estritaj de Nicolás de Obando.

31 – Silvestro
1384: Forpasas Jonh Wiclyf en Anglio.
1896: En la plej alta momento de la produktado de kaŭĉuko en Manaus, Brazilo, estas inaŭgurita la teatro Amazonas.
1972: Forpasas en San-Paŭlo, en la 4-a tago de torturo, Carlos Danieli, de la Komunista Partio de Brazilo, post paroli nenion.
2009: La jaro finiĝas en Argentino kaj 32 subpremantoj de la diktatoreco estas kondamnitaj.

Jardeko de la UN[redakti | redakti fonton]

Por vidi, ĉu la nuna jaro apartenas al iu el la jardekoj de la UN, vizitu ekz.: United Nation Observances kaj United Nations Conferences, Meetings and Events

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]