Komisiono Stiglitz-Sen-Fitoussi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komisiono Stiglitz-Sen-Fitoussi
konsilio
Komenco 8-a de januaro 2008 vd
Fino 2019
Ĉefestro(j) Joseph E. Stiglitz vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Komisiono pri mezurado de ekonomia efikeco kaj socia progreso, nomita laŭ siaj gvidantoj, estis komisiono de fakuloj, kiuj esploris en la jaroj 2008-2009 (komisiite de la franca registaro sub Nicolas Sarkozy), per kiuj rimedoj eblus mezuri prosperon kaj socian progreson, ne konsiderante ekskluzive la ciferojn pri enspezoj kiel en la ĝis nun konata Malneta enlanda produkto (MEP). Joseph E. Stiglitz iĝis prezidanto de la komisiono, Amartya Sen havis la funkcion de scienca konsilanto kaj la ekonomikisto Jean-Paul Fitoussi transprenis la kunordigon.[1]

Temoj[redakti | redakti fonton]

Pritraktante la temojn, la komisiono laboris per tri teamoj kaj formulis tri esencajn punktojn:

Rekomendoj[redakti | redakti fonton]

La komisiono indikas dek du principajn rekomendojn:

1. Mezurante la bonfarton (well being), oni devus prikonsideri la salajrojn kaj la konsumon anstataŭ ĝis nun nur la mezurojn de produktado.

2. Pli forta atento koncerne la perspektivojn de familioj.

3. Konsiderado de enspezoj kaj konsumo rilate la disponeblajn havaĵojn.

4. Pli granda atento pri la distribuo de enspezoj, havaĵoj kaj konsumo.

5. Plivastigo de la enspezkvanto al neoficialaj agadoj.

6. La vivkvalito por individuo dependas de la objektivaj kondiĉoj kaj de la ebla persona pluevoluo. Oni devus kolekti ciferojn pri sano, edukado, personaj aktivadoj kaj naturmediaj situacioj.

7. La indikatoroj pri la vivkvalito en ĉiuj koncernitaj dimensioj devus taksi la malegalecojn en komprenebla maniero.

8. La studoj devus esti tiel koncipitaj ke la rilatoj de la diversaj vivkvalitaj sferoj povas esti taksataj laŭ la individuo. Ĉi tiuj informoj devus eniri la rekomendojn por la diversaj sferoj.

9. Oficejoj pri statistikoj devus disponigi la necesajn informojn tiel, ke transversaj ligoj inter la diversaj dimensioj de la vivkvalito povas esti kunigitaj, kio ebligus la kreadon de diversaj indicoj.

10. Kaj objektivaj kaj subjektivaj mezuroj liveras ŝlosilajn informojn pri la vivkvalito. Administracioj devus enketi statistike pri vivtaksado, pri ĝojecaj spertoj (hedonistic) kaj preferoj de la homoj.

11. La taksado de longdaŭra efikeco necesigas bone identigeblan instrumentan panelon, ĉar ĝi estas tre kompleksa.

12. La naturmedia vidpunkto de la daŭripovo necesigas apartajn kaj specialajn esplorojn, ekzemple rilate al klimatoŝanĝiĝo kaj trofiŝado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala retpaĝo. Arkivita el la originalo je 2009-05-05. Alirita 2013-10-07.