Nacia Akademio de Linkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Akademio de Linkoj
akademio de sciencoj • nacia akademio
Informoj
fondodato 1603
fondinto(j) Federico Cesi • Klemento la 8-a vd
Situo
Geografia situo 41° 53′ 36″ N, 12° 28′ 0″ O (mapo)41.89333333333312.466666666667Koordinatoj: 41° 53′ 36″ N, 12° 28′ 0″ O (mapo)
lando Italio
urbo Romo
retejo [<span%20class="official%20website">[4] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
InterAcademy
• Italian Publishers Association
All European Academies vd
Nacia Akademio de Linkoj (Romo)
Nacia Akademio de Linkoj (Romo)
DEC
Nacia Akademio de Linkoj
Nacia Akademio de Linkoj
Map
Nacia Akademio de Linkoj
vdr

La Nacia Akademio de Linkoj, itale Accademia Nazionale dei Lincei, sidejas en Romo kaj estas unu el la plej antikvaj Akademioj, fondita en 1603 de Frederiko Cesi, Francisko Stelluti, Anastazio De Filiis kaj Johano van Heeck, por konstitui sidejon de renkontoj celantaj al la evoluo de la sciencoj. Ĝia nomo referencas al la akuteco kiun devas havi la vidkapablo de tiuj kiuj sin dediĉas al la scienco, fiziologia trajto kiu, laŭlegende, karakterizas Linkon.

Tiu akademio estas membro de la Internacia Unuiĝo de Arkeologiaj Institutoj

La Akademio havas sian nunan sidejon en Palazzo Corsini alla Lungara kaj en la najbara Villa Farnesina. La nuna prezidento estas Lamberto Maffei, ekde 2009.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua Akademio (1603-1630)[redakti | redakti fonton]

La Akademio de Linkoj suferis laŭlonge de la tempo diversajn ŝanĝojn. Post unua periodo de granda prestiĝo, ŝuldita al la aktiveco de Cesi kaj aliaj fondintoj kaj al la ĉeesto de Galileo Galilei kaj Giovanni Battista Della Porta, post la morto de Cesi 1630 malpliigis sian aktivecon ĝis preskaŭ malaperi; kaj ĝia sidejo translokiĝis al Acquasparta Umbrio.

La duobla refondaĵo (1847 kaj 1874)[redakti | redakti fonton]

En la 9-a jarcento, post provo ĝin reanimi iniciate de abato Feliciano Scarpellini kiu lanĉis la akademion de la Nuovi Lincei (Novaj Linkoj), rekomenciĝis nova aktiveco nur en 1847, kiam papo Pio la 9-a (re)fondis Papan Akademion de la Novaj Linkoj, ankoraŭ nun ekzistantan sub la nomo de Papa Akademio de la sciencoj kun granda internacia sciencularo.
Siaflanke la Regno Italio paŝis al refondo de la asocio en 1874, iniciate de Quintino Sella, per la konstituigo de la Reĝa Nacia Akademio de Linkoj. Ĝi poste pliampleksigis siajn celojn per la aldono el sia zorgaro de la klaso “Moralaj Sciencoj aŭ Humanismaj”, kiuj havis inter siaj membroj filozofon Giuseppe Ferrari, kaj sukcesis akiri grandan prestiĝon.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1926 Benito Mussolini iniciatis Novan Akademion, konforme kun la kultura politiko de la faŝisma reĝimo: naskiĝis Accademia d'Italia (Akademio de Italio). Tio kuntrenis, ke la prezidanto de la Linkoj demisiu. Okupis lian postenon Vittorio Scialoja. Tiu Akademio de Italio estis inaŭgurita nur en 1929.

En 1933 okazis transdono al komisaro de la Akademio de Linkoj [1]; la registaro postulis la ĵuron de fideleco al la faŝisma reĝimo por povi restadi membro de la Akademio de Linkoj. Inter la Linkoj nur dek rifuzis la ĵuron:

En 1938 estis praktike demisiigitaj iuj judaj membroj.[3]

En 1939 la faŝisma reĝimo kunigis la Akademion de Linkoj kun la Akademio de Italio. La lasta prezidanto Frederiko Millosevich estis nomumita membro de la prezidenta ofico de la Akademio de Italio.[4].

Ekde 1944 ĝis hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Post la liberiĝo de Romo (4-a de junio 1944), la Akademio de Italio estis abolita sugeste de Benedetto Croce, kaj la Linkoj rehavis sian sendependecon. Estis sekve konstituita komisiono por la purigcela forigo. La nova prezidanto Vincenzo Rivera establiĝis nur la 17-an de julio de 1944.

La purigcela komisiono decidis forigi el la Akademio la membrojn plej kompromititajn kun la pasinta reĝimo: Giuseppe Bottai, Cesare Maria De Vecchi, Luigi Federzoni kaj Sabato Visco.[5]

Interna organizo[redakti | redakti fonton]

La Akademo de Linkoj ekde 1986 estas regata per statuto, kiu antaŭvidas ke ĝin konsistigu 540 akademianoj, dividitaj laŭ tri kvalifikoj, kolektantaj po trionon de ili; 180 estas fakte ordinaraj membroj "naciaj", 180 ordinaraj membroj "nenaciaj" kaj 180 membroj "korespondantaj".

Ĉiuj membroj dividiĝas laŭ du klasoj: la unua kulturas la fizikajn sciencojn, dum la dua la moralajn sciencojn.

Ekde 2001 la klaso “Fizikaj Sciencoj” estas dividita laŭ 5. kategorioj:

  1. Matematiko, Meĥaniko kaj aplikaĵoj
  2. Astronomio, Geodezio, Geofiziko kaj aplikaĵoj
  3. Fiziko, Kemio kaj aplikaĵoj
  4. Geologio, Paleontologio, Mineralogio kaj aplikaĵoj
  5. Biologiaj sciencoj kaj aplikaĵoj

La klaso “Moralaj Sciencoj” estas diidita laŭ 7 kategorioj:

  1. Filologio kaj Lingvistiko
  2. Arkeologio
  3. Arta Kritiko kaj Poezio
  4. Historio kaj historia kaj homa Geografio kaj
  5. Filozofiaj Sciencoj
  6. Juraj Sciencoj
  7. Sociaj kaj Politikaj Sciencoj

41° 53′ 37″ N 12° 28′ 03″ O / 41.89361 °N, 12.46750 °O / 41.89361; 12.46750 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Akademio de la Linkoj - Kronologio - 1933 okazis transdono al la komisaro de la Akademio de la Linkoj
  2. Paolo Simoncelli, «(Guido Castelnuovo). Il matematico, gli ebrei e il fascismo», el Avvenire de 17-a de decembro 2009.
  3. [2] Akademio de la Linkoj – Kronologio - 1938 Purigcela forigo de la judaj membroj de la Akademio]
  4. [3] Akademio de la Linkoj – Kronologio - 1939 kunfandiĝo de la du Akademioj.
  5. Paolo Simoncelli, 'ver. cit.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]