Cayetano Rosell y López

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cayetano Rosell y López
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1816 (1816-11-30)
en Aravaca
Morto 26-an de marto 1883 (1883-03-26) (66-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Escuela Superior de Diplomática vd
Profesio
Okupo tradukistohistoriistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cayetano Rosell y López (Aravaca, Madrido, 1817 - Madrido, 26an de marto de 1883) estis hispanabibliografo, historiisto, dramaturgo, eldonisto kaj tradukisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arkivisto profesie, ekkarieris en la Nacia Biblioteko de Madrido en 1844. Li estis elektita membro de la Real Academia de Historia la 6an de junio de 1856, ekposedis la 31an de majo de 1857. En 1856 li ascendis kiel altranga bibliotekisto kaj iĝis profesoro pri Arkiviko el 1856 al 1866. Profesoro pri bibliografio en la Supera Altlernejo de Diplomatio, kaj direktoro el tiu institucio en 1868. Li estis ankaŭ Prezidanto de la Asociación de Escritores y Artistas Españoles (societo de verkistoj kaj artistoj) el 1873 al 1876. En 1875 li estis nomumita altranga estro de la Arkivista Gildo. Li estis direktoro de la Nacia Biblioteko de Hispanio el 1880 ĝis sia morto.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis teatraĵojn, ĉefe komediojn kaj zarzuelojn. Entuziasma de la klera eposo, li tradukis La Divina Commedia de Dante Alighieri (Barcelona: Montaner y Simón, 1871-1872, en verso, notita, kun gravuraĵoj de Gustave Doré kaj enkonduko de Juan Eugenio Hartzenbusch), Paradizo perdita de John Milton (Barcelona: Montaner y Simón, 1873, el angla, notita, kun biografio de la aŭtoro kaj same kun gravuraĵoj de Gustave Doré) kaj Orlando furioso de Ludovico Ariosto. Redaktis kaj enkondukis diversajn volumenojn de la verkokoleto Biblioteca de Autores Españoles: Poemas épicos (1851-1854), Novelistas posteriores a Cervantes (1851-1854), Historiadores de sucesos particulares (1852-1853), Obras no dramáticas de Lope de Vega (1856) kaj Crónicas de los reyes de Castilla. Li eldonis ankaŭ la unuan fojon la kompletan verkaron Obras completas de Miguel de Cervantes Madrid: 1863-1864. Ankaŭ presis Colección de piezas dramáticas, entremeses, loas y jácaras verkitaj de Luis Quiñones de Benavente Madrid: Librería de los Bibliófilos Alfonso Durán, 1872-1874. Tradukis kelkajn teatraĵojn kaj, kun aldonoj kaj notoj, la Historia del reinado de Felipe Segundo, rey de España de William H. Prescott Madrid: 1856-1857.

Kunlaboris per historiaj kaj literaturhistoriaj verkoj en diversaj publikaĵoj, inter ili en La Ilustración Española y Americana.

Kiel historiisto li verkis pri la batalo de Lepanto Historia del combate naval de Lepanto, y juicio de la importancia y consecuencias de aquel suceso, Madrid: Academia de la Historia, 1853. Krom Crónica de la provincia de Madrid Madrid: Aquiles Ronchi, 1865.

Kiel dramaturgo li tradukis kaj adaptis, inter aliaj, la Tartufo de Molière kun titolo El hipócrita, verkis kelkajn teatraĵojn kunlabore kaj nur lian La Madre de San Fernando, historia dramo kvarakta kaj versa. Madrid: Agencia General Hispano-Cubana, 1849. Li verkis ankaŭ la tekston de la zarzuelo El burlador burlado (1859).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peiró-Pasamar, Diccionario de Historiadores, p. 540

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • PEIRÓ MARTÍN, Ignacio - PASAMAR ALZURIA, Gonzalo (2002), Diccionario Akal de Historiadores españoles contemporáneos, Madrid:Akal, pp. 540-541.