Dordogne (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dordogne (departemento).
Dordogne
france: Dordogne
almara rivero
Rivero "Dordogne"
Rivero "Dordogne"
Rivero "Dordogne"
rivero [+]

Lando Francio
RegionoAuvergne, Limousin, Midi-Pyrénées, Aquitaine
DepartementoPuy-de-Dôme, Corrèze, Cantal, Lot, Dordogne, Gironde

Ĉefa fontriveroPuy de Sancy
- alteco1 886 m
- koordinatoj45° 32′ 17″ N, 2° 49′ 8″ O (mapo)45.5380555555562.8188888888889
EnfluejoAtlantiko
- situoestuaro de Ĝirondo, Francio
- alteco0 m
- koordinatoj45° 2′ 42″ N, 0° 36′ 22″ U (mapo)45.045-0.60611111111112Koordinatoj: 45° 2′ 42″ N, 0° 36′ 22″ U (mapo)

Longo483 km (300 mi)[1]
Akvokolektejo23 957 km² (2 395 700 ha)
TrafluoAmbès
- mezproksima380 /s

FontojSANDRE, Géoportail, Banque Hydro
Kunfluejo45° 02′ 30″ N 0° 36′ 27″ U / 45.04167 °N, 0.60750 °U / 45.04167; -0.60750 (mapo), Gironde, Francio

Dordogne (rivero) (Tero)
Dordogne (rivero) (Tero)
Mapo de rivero Dordogne
Map
Dordogne
Vikimedia Komunejo:  Dordogne River [+]
vdr

Dordogne (esperante Dordonjo [2]) estas franca rivero, kiu fontas en Puy de Sancy, kulmino de Centra Masivo (1 886 metroj), en monts Dore. Ĝi kunfluas kun Garono en la estuaro de Ĝirondo, kiu enfluas en Atlantikon post trairo de departemento Dordogne kaj de parto de departemento Gironde, en la de lla akvitania baseno.

La valo de Dordogne estas klasita Lando Arta kaj Historia por sia parto en departemento Lot[3]. En 2012, la tuta akvokolekta areo estis klasita biosfera rezervejo de UNESKO[4].

Riveroalmara rivero ?[redakti | redakti fonton]

Dordogne kunfluas kun Garono je la nivelo de la estuaro de Ĝirondo. Pro tio ĝi estas klasita kiel rivero en la vortaroj kaj enciklopedioj kaj per Sandre, la Servo de nacia administrado de la datumoj kaj referencaro pri akvo[1]. Tamen kelkaj regionaj organizaĵoj[5] Kvalifikas ĝin kiel almaran riveron, konsiderante ke la estuaro de Ĝirondo estas estuaro komuna al Garono kaj al Dordogne, kio farus de ĝi la kvinan plej longan francmetropolan almaran riveron.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dordogne aperas en departemento Puy-de-Dôme (63), sur la flankoj de Puy de Sancy, la plej alta monto interne de Francio, per la kuniĝo de du torentoj : la torento Dore (longa je 1 885 m, (kies fonto troviĝas je 1 694-metra alteco) kaj kiu ricevas je 1 366-metra alteco la torento Dogne.

En bec d'Ambès, en departemento Gironde, ĝi enfluas kun rivero Garono en komunan estuaron, la Ĝirondo.

Longa je 483 km[1], Dordogne estas navigebla alvale de Libourne. Tajdo sentiĝas ĝis Castillon-la-Bataille[6].

Dordogne trairas ses departementojn (Puy-de-Dôme, Cantal, Corrèze, Lot, Dordogne kaj Gironde, de monto alvale). Ĝia akvokolekta areo etendiĝas sur kvin aliaj departementoj : Creuse, Haute-Vienne, Lot-et-Garonne, Charente kaj Charente-Maritime[7].

Nomo[redakti | redakti fonton]

Male al aspekto, la nomo Dordogne ne estas freŝdata arigo de la nomoj de la torentoj Dore kaj Dogne[notes 1]. Ĝia nomo venas de malnova vorto Durānius[notes 2], derivita de la prakelta radiko dur-, dor- (vidu Durance, Douro/Duero, ktp.).

Dordogne en Bergerac

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Kiel plej multaj francaj riveroj flanke de Atlantiko, Dordogne estas abunda almara rivero, profitanta humidan klimaton kaj fortajn pluvojn, kiuj estas karakterizaĵoj de granda parto de ĝia baseno. Ĝia flukvanto estis observata laŭ 54 jaroj (1958-2011), en Bergerac, urbo situanta je distanco fora de ĝis kunfluejo kun Garono[8]. Dordogne havas sezonajn flukvantajn variojn, kun periodo de altaj akvoj vintre altigantaj la mezan monatan flukvantoj je nivelo inter 345 kaj 470 m3/s, de decembro al aprilo inkluzive (kun maksimumo en januaro-februaro). Ekde la fino de marto la fluo iom post iom malkreskas ĝis la periodo de la malaltaj akvoj, kiu daŭras de julio ĝis septembro, kun malkresko de la meza monata fluo ĝis 81,2 m/s en aŭgusto, kio restas alta kompare al multaj francaj almaraj riveroj. Tamen tiuj flukvantaj fluktuoj povas esti pli grandaj laŭ iuj jaroj kaj sur periodoj pli mallongaj.

Flutabelo de rivero Dordogne
Mezurloko : Bergerac je 18-metra alteco
(08/09/2013 laŭ 54 jaroj de 1958-2011)
Fonto : Hidrologia datumbanko Hydro

Kiam estas la minimuma rivernivelo, la flukvanto povas fali ĝis 23 m3/s, kaze de seka kvinjara periodo, kio estas relative forta, precipe kompare al Garono ĝia najbaro, kies flukvanto en minimuma rivernivelo estas aparte tenataj per neĝo kaj pluvo en Pireneoj.

Navigado[redakti | redakti fonton]

La navigado estis longtempe aktiva sur Dordogne, kun intensa trafiko de ĉiuspecaj varoj. Malgraŭ ĝiaj danĝeroj kaj nereguleco, ĝi vivigis ĝis en la 19-a jc tutan popolon da riverŝipistoj. Lignoflosigado estis grava aktivaĵo en Souillac. La argentats estis efemeraj ŝipoj konstruitaj en Argentat laŭ la sama stilo kiel la rambertoj sur rivero Luaro.

Trairataj departementoj kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Dordogne trairas ses (6) departementojn kaj cent sepdek tri (173) komunumojn[1], jen la ĉefaj trairataj urboj :

Ĉefaj flankriveroj[9][redakti | redakti fonton]

Dordogne iom supre de Mont-Dore
Ponto sur Dordogne en Argentat
Bordo de rivero Altillac ĉe Dordogne kaj Beaulieu-sur-Dordogne
Dordogne en Vayrac (departemento Lot) antaŭ la vilaĝeto Mézels
Dordogne en Nigra Perigordo
Dordogne en Cénac-et-Saint-Julien
Dordogne en Bergerac
Dordogne en Sainte-Foy-la-Grande en Gironde.

Noto : (D) = dekstra flankrivero ; (MD) = maldekstra flankrivero.

De supro alvale :


Baraĵoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 9-a jc, kiam la vikingoj prirabis la regionon de Dordogne, la loĝantoj en la valo forlasis siajn vilaĝojn, kaj reekloĝis en la ŝirmejoj de siaj prauloj. Ili skrapas la pariojn, malfermante ĉambrojn kaj koridorojn, por krei siajn loĝejojn en kavoj, kiujn ili nomis "cluzeau". Altsidaj, provizitaj per gvatistoj, ili estis bonegaj rifuĝejoj por rezisti al la invadintoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Veteraj kapricoj en Sud-Okcidento Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine, speciala eldono de historia revuo Arkheia, Montauban, 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiel Midouze, valizvorto formita per la nomoj de la kontribuintoj, Midou kaj Douze.
  2. Sidoine Apollinaire

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 La Dordogne en sandre.eaufrance.fr france
  2. Dictionnaire Français-Espéranto Léger/Albault p. XXVII.
  3. Artaj kaj historiaj urboj kaj landoj laŭ regiono Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine sur la TTT-ejo de "Villes et pays d'art et d'histoire".
  4. Chantal Gibert, La Dordogne labellisée, gazeto Sud Ouest, eldono "Dordogne" de la 13-a de julio 2012.
  5. Ekzemploj : Komitato pri baseno Adour-Garonne ([1] Arkivigite je 2006-11-24 per la retarkivo Wayback Machine) aŭ la teritoria publika organizaĵo pri la baseno de Dordogne (Épidor) ([2])
  6. Conservatoire de l'estuaire de la Gironde (2004). (PDF) La chronique du fleuve, p.3. Alirita La 31-an de aŭgusto 2010.
  7. Épidor, Dordogne, fizika kunteksto. Alirdato la 26-an de junio 2010.
  8. Datumbanko Hydro - MEDDE. Sintezo de la datumbanko Hydro - (P5140010).
  9. Dictionnaire des communes de France, Adolphe Joanne, eldoninto "Hachette", 1864