Caruaru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caruaru
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Brazilo
Federacia ŝtato Pernambuco
Poŝtkodo 55.000-000
Retpaĝaro http://www.caruaru.pe.gov.br/
Demografio
Loĝantaro 342 328  (2014)
Loĝdenso 411 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 17′ S, 35° 59′ U (mapo)-8.2827777777778-35.975833333333Koordinatoj: 8° 17′ S, 35° 59′ U (mapo)
Alto 545 m [+]
Areo 932 km² (93 200 ha)
Horzono UTC−3
Caruaru (Pernambuko)
Caruaru (Pernambuko)
DEC
Caruaru
Caruaru
Lokigo de Pernambuko en Brazilo
Situo de Caruaru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caruaru [+]
vdr

Karuarŭo (Caruaru, en la portugala), estas brazila urbo, situanta en Pernambuko. Ĝi estas la urbo kiu havas la plej grandan kvanton de loĝantaro ene de Pernambuko (ĝi havas 337.445 loĝantojn, pro tio estas la kvara plej granda urbo de la ŝtato).

Hotelo en Caruaru

Ĝi estas granda urba centro, ekonomie, industrie, administre kaj kulture, de Pernambuko. La malneta enlanda produkto de tiu urbo estas de 3.003.634.000,00, tiel ĝi estas la sepa plej granda MEP de la subŝtato.

Je 130 kilometroj de la subŝtata ĉefurbo, Recifo, Karuarŭo estas internacie konata, ĉar ĝi havas la plej grandan centron de manfaraj artoj de Latinameriko, kategorio donita de Unesko .

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio kie Karuarŭo estas nuntempe, antikve estis bieno por bredado de bovoj kaj ĝi apartenis al la familio “Nunes dos Bezerros”. Kun la familio Nunes vivis du orfaj knaboj. Unu el tiuj orfoj estis José Rodrigues de Jesus, kaj kiam li estis plenkreskulo, post kelkaj konfuzoj kun siaj patroj, li ekposedis la teritorion kiu apartenis al li pro heredo. En tiu teritorio li kreis kapelon por omaĝi “Nian sinjorinon” kaj la loĝado ekaperis en la ĉirkaŭaĵo de tiu kapelo. En 1846, la monaĥo Euzébio de Sales, ekkonstruigis la ĉefan preĝejon, nuntempe ĝi estas la katedralo de la urbo.

La geografia situo de Karuarŭo favoris ĝian disvolviĝon, ĉar devige la homoj kiuj vojaĝis ene de Pernambuko ĉiam pasis en la ĉirkaŭaĵojn de la urbo. Decembre 1895 okazis la inaŭguro de fervoja stacio “Great Western” kiu kunligis Karuarŭon al Recifo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La komerco estas la Ĉefa ekonomia praktiko en Karuarŭo, kaj la komerco estas impulsata de granda produktado de vestaĵoj kiuj estas produktataj en Karuarŭo kaj en urboj, kiuj ĉirkaŭas ĝin.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La somero en la urbo estas seka kaj varma kun maksimumaj gradoj inter 25ºc ĝis 35°c kaj havas minimumajn gradojn inter 21ºc, 15°c. Dum la vintro pluvas kaj la vetero estas kun minimumaj gradoj inter 16ºc, 11ºc kaj kun maksimumaj gradoj inter 20ºc ĝis 25ºc.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Karuarŭo estas la dua grava urbo de Pernambuko, koncerne al sportoj. La urbo havas stadionon kie okazas maĉoj, du piedpilkajn grupojn, kurvojon kie okazas gravaj kuradoj en kelkaj monatoj.

La fama bazaro[redakti | redakti fonton]

La bazaro de Karuarŭo estas kulture kaj ekonomie grava por la urbo, tie estas vendataj fruktoj, legomoj, kuracigaj herboj, viandoj, cerealoj, vestaĵoj, ŝuoj, iloj por kuiri, meblaroj, bestoj, eletronikaj iloj, ktp. Ekzistas fama muziko kiu temas pri tiu bazaro (A feira de Caruaru/ Luiz Gonzaga). Tiu bazaro estas la plej granda kiu okazas subĉiele en la mondo kaj ĝi allogas diversajn turistojn pro ĝia populareco, tiel ĝi estas unu el la ĉefaj turistaj punktoj.