Klara Rondeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klara Rondeto“ estis virina Esperanto-klubo en Tokia Urbo, Japana Imperio, fondita la 12-an de aprilo 1925 honore al Klara Zamenhof, mortinta la antaŭan jaron. La Enciklopedio de Esperanto de 1934 elstarigis ke temis pri "la preskaŭ sola Esperantistina Klubo en la Japana Imperio".[1] Tamen laŭ la tokia modelo, aliaj virinaj grupoj estis fonditaj samjare ankaŭ en Jokohamo kaj Osako.[2] Gvidantino de la prosperanta, laŭ la Enciklopedio de Esperanto "sane kreskanta", tokia esperantistina grupo de la fondo ĝis sia morto la 18-an de junio 1933 estis la esperantistino Sasaki Macue.[1] Poste tiun rolon transprenis Kurijama Ioe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]