Ágoston Széchy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ágoston Széchy [Agoŝton sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchy Ágoston, (malofte Széchy Ágoston Imre) estis hungara pastro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1840).

Ágoston Széchy [1] naskiĝis la 5-an de julio 1778 en Sárospatak. Li mortis la 6-an de marto 1852 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Széchy lernis en sia naskiĝurbo kaj Nagykároly. En 1796 li aliĝis al la piaristoj, poste li plulernis en Vác kaj Nyitra. Li komencis instrui laŭvice en Podolin, Vác, Kalocsa, Szeged. Inter 18071832 li instruis la hungaran lingvon kaj zorgis pri la biblioteko en militakademio en Wiener Neustadt. En 1817 li verkis gravan studon pri la milita edukado. En 1832 li pensiuliĝis kaj hejmenvenis, poste li okupiĝis pri la piarista ordeno.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az anyanyelv tanításának szükségéről s leghelyesebb módjairól (1839)
  • Elemi magyar nyelvtan (Fundamenta hungara gramatiko), (1840, 1844)
  • A nevelés és oktatástan vázlata az elemi tanítók használatára (1845)

Fontoj[redakti | redakti fonton]