Kaŭka penelopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŭka penelopo
Kaŭka penelopo
Kaŭka penelopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. perspicax
Penelope perspicax
(Bangs, 1911)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kaŭka penelopoKaŭka jakuo (Penelope perspicax) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.

Tiu specio loĝas en la okcidenta deklivaroj de Okcidentaj kaj Centraj Andoj de Kolombio (valo de Kaŭko, el kio la komuna nomo). Tiuj estas grandaj birdoj, 76 cm longaj, kaj similaj laŭ ĝenerala aspekto al meleagroj, kun fajnaj koloj kaj malgrandaj kapoj. Ili estas arbaraj birdoj, kaj la nesto estas konstruita en arbo.

Tiu birdo havas senkoloran plumaron, kun ruĝa mentonsako. Ĝi estas senkoloreca brunecgriza, kun ĉefe helbrunaj malantaŭaj partoj kaj vosto. Ĝi havas tre blankece skvamecajn plumobordojn el kapo al dorso kaj brusto.

La alvoko de la Kaŭka penelopo, kiel ĉe aliaj jakuoj, estas laŭta, raŭka hopado.

Tiu birdo estas endanĝerita pro akra perdo de taŭga habitato, kaj estas ankaŭ ĉasata por manĝo. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je malpli ol milo da individuoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]