Arno Kompatscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arno Kompatscher
Persona informo
Naskonomo Arno Kompatscher
Naskiĝo 19-an de marto 1971 (1971-03-19) (53-jaraĝa)
en Völs am Schlern
Lingvoj germanaitala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de InnsbruckUniversitato de Padovo
Familio
Patro Andreas Kompatscher
Okupo
Okupo politikistojuristo
TTT
Retejo http://arnokompatscher.com
vdr

Arno Kompatscher naskiĝis en Völs am Schlern (itale: Fie allo Sciliar) la 19-an de marto 1971. Li estas la nuna registarestro de Sudtirolo, elektita la 9-an de januaro 2014. Dum la jaroj 2005 - 2013 li estis urbestro de sia komunumo kaj prezidanto de la unuiĝo de sudtirolaj komunumoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Arno Kompatscher estas la kvina kaj plej juna filo de Walter Kompatscher (forĝisto kaj urbestro) kaj de Elisabeth Rott (akuŝistino). Post la abiturienteksameno en scienca liceo de Bolzano li plenumis militservon en la itala armeo kaj studis juron en la universitatoj de Innsbruck kaj Padovo. Dum siaj studjaroj li laboris en la patra metiejo kiel ladisto kaj forĝisto. Post la fino de siaj studoj, dum unu jaro li laboris kiel instruisto pri juro kaj ekonomio en lernejo de la provinca ĉefurbo Bozen.

En la jaroj 1998-2004 li direktis la oficejon pri juraj aferoj kaj kontraktoj en komunumo de Kastelruth.

En 1995 li edziĝis kun Nadja Ahlbrecht kaj kune ili havas ses gefilojn naskitajn inter 1993 kaj 2012.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 Kompatscher estis elektita al la komunuma konsilantaro de la komunumo Völs am Schlern kaj iĝis membro de la konsilantaro de la distriktaj komunumoj. En la jaro 2005 li estis elektita kiel urbestro de sia hejma komunumo. Ek de 2011 ĝis 2013 li estis ankaŭ prezidanto la unuiĝo de sudtirolaj komunumoj.

En la provincaj balotoj de la 27-a de oktobro 2013 li kandidatiĝis kiel ĉefkandidato de la Sudtirola Popola Partio (Südtiroler Volkspartei SVP) kaj estis elektita kun 81.107 personaj preferoj. La 9-an de januaro 2014 la sudtirola provinca konsilantaro elektis lin kiel registarestro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]