Johann Christian Kittel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christian Kittel
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1732 (1732-02-18)
en Erfurto
Morto 17-an de aprilo 1809 (1809-04-17) (77-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Johann Christian KITTEL (naskiĝinta en la 18-a de februaro 1732 en Erfurto, mortinta samloke en la 18-a de majo 1809) estis germana orgenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante unu el la lastaj lernintoj de Johann Sebastian Bach, li iĝis orgenisto en Bad Langensalza kaj en 1756 en Erfurto kaj prizorgis eldonadon de Bach-aĵoj. Li ege furoris kiel orgenisto, komponisto de pecoj da orgenmuziko kaj instruisto. Unu liaj disĉiploj estis Karl Gottlieb Umbreit kiu siavice instruis ekz. la kantokomponiston Andreas Zöllner. Admiris lian talenton i.a. Johann Wolfgang Goethe, Johann Gottfried von Herder kaj Christoph Martin Wieland. En 1800 li faris koncertvojaĝon al Hamburgo, kie li loĝis por eta tempo, kiam li okupiĝis pri studoj ĉirkaŭ por fini sian Neues Choralbuch für Schleswig-Holstein.

Liaj plej kontataj disĉiploj estis: Johann Wilhelm Häßler, Karl Gottlieb Umbreit, Christian Heinrich Rinck kaj Michael Gotthard Fischer, kiu iĝis lia posteulo kiel orgenisto en Erfurto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El liaj verkoj indas mencii Der angehende Organist (Erfurt 1801, 3 volumoj), Präludien kaj Neues Choralbuch (Altona 1803).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]