Reichsmusiktage

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La muzikfestivalo Reichsmusiktage okazis de la 22-a ĝis la 29-a de majo 1938 en Duseldorfo. Ĝi estis aranĝo de la nazia propagando kaj substaris la patronadon de Joseph Goebbels. Goebbels origine planis ĉiujaran revenon de Reichsmusiktage. Tiu ĉi okazis ja denove en majo de 1939,[1] forfalis tamen post la komenco de la Dua Mondmilito.

Fono[redakti | redakti fonton]

La nazia idearo distingis inter germana kaj nacia arto unuflanke kaj „kulturbolŝevisma“ kaj „degenerita arto“ aliaflanke. Rasismaj eldiroj pli kaj pli anstataŭis enhavajn kaj stilajn argumentojn. La nazioj provis antaŭenigi la naziigon de la arto per specialaj eventoj kaj festivaloj kaj propagandi tion al la loĝantaro kiel la „germanan“. Al tio ĉi ankaŭ apartenis la festivalo Reichsmusiktage, kiu en Duseldorfo komenciĝis unuafoje la 22-an de majo 1938, la 125-a naskiĝdatreveno de Richard Wagner. Ĝi staris sub patronado de Joseph Goebbels, kiu nomis ĝin evento por „muzikpolitikaj principodeklaroj kaj trakforkigoj“. La evento daŭris de la 22-a gis la 29-a de majo, kaj ĝin organizis Heinz Drewes, estro de la muziksekcio en la ministrejo pri propagando.

Ekspozicio pri „degenerita muziko“[redakti | redakti fonton]

Duseldorfa Artpalaco (bildo el la jaro 1902)

Kadre de la Reichsmusiktage oni malfermis la 24-an de majo 1938 ekspozicion en la Artopalaco en Duseldorfo, kiu ligiĝis sub la nomo „Entartete Musik“ (degenerita muziko) al la ekspozicio „Entartete Kunst“ (degenerita arto), antaŭe okazinta en 1937 je Munkeno. Ĉefa respndeculo de la ekspozicio „Entartete Musik“ estis Hans Severus Ziegler, unu el la plej unuaj adeptoj de Adolf Hitler kaj ekde 1935 ĉefintendanto de la Vajmara Nacia Teatro.

Tiu ĉi ekspozicio publike malhonoris tiun muzikon, kiu ne konvenis en la idearo de la nazioj, aparte la verkoj de judaj artistoj. Kiel jam antaŭe en Munkeno, ankaŭ ĉi tiu ekspozicio en Duseldorfo prezentis fortimigajn ekzemplerojn da „degenerita muziko“ vorgeführt. En pli ol 50 vitroŝrankoj oni vidis krom libroj, partituroj kaj scenaranĝaĵoj ankaŭ fotojn kaj insultajn karikaturojn. Krom tio oni povis per butonpremo aŭdi partojn el sondiskaj registraĵoj de la fifamigataj verkoj.

La ekspozicio malhonoris krom muzikistoj ankaŭ muziksciencistojn, muzikdirektorojn, muzikrecenzistojn, muzikpedagogojn same kiel orkestrestrojn kaj nomis ties verkojn kaj traktaĵojn „degeneritaj“. Kaj „ne-arjaj“ personoj kiel Alban Berg, Arnold SchönbergKurt Weill kaj ankaŭ „arjaj“ muzikistoj kiel Paul Hindemith, kiu estis edzo de judino, same kiel Igor Stravinskij el Rusujo estis proskribitaj.

La ekspozicio estis spektebla en Duseldorfo ĝis la 14-a de junio 1938 kaj estis post tio ankoraŭ montrata en Vajmaro, Munkeno kaj Vieno. Ekzistis pri tio neniun akompanan katalogon, sed nur la broŝure presita inaŭgura parolado de Hans Severus Ziegler en la Duseldorfa Artopalaco. Sur la titolpaĝo de ĉi tiu broŝuro estis videbla karikaturo de nigrula ĵazosaksofonisto. Provoke je tio estis la konscie trokonturita vizaĝo kontraste al vestaĵo, frako kaj cilindro de la muzikisto, aliaflanke tamen ankaŭ la granda Stelo de Davido, kiu koketis anstataŭ dianto en la truo por la butono. La nazioj elektis ĉi tiun fikcian figuron kiel simbolo de la ekspozicio kaj ankaŭ de la tuta festivalo Reichsmusiktage 1938 kiel esenco de degenero. La karikaturo memoras pri la nigrula muzikisto Jonny, la titolfiguro el la opero Jonny spielt auf de Ernst Krenek, kontraŭ kiu la nazioj protestis jam antaŭ 1933.

Flankaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Al la supro de Reichsmusiktage apartenis krom ĉi tiu ekspozicio ankaŭ „kulturpolitika manifestacio“. Krom alparolo de la regna propagandoministro Goebbels kaj parolado de partidistriktestro Friedrich Karl Florian Richard Strauss mem direktis sian „solenan preludon op. 61“, verko por orkestro kaj orgeno el la jaro 1913, kiun li aparte por ĉi tiu okazo novinstrumentis. Krom tio oni prezentis en tuta Duseldorfo sur diversaj placo tiel nomatajn placokoncertojn, muziksciencajn kongresojn same kiel fakajn kongresojn de komponistoj kaj muzikpedagogoj, je kio oni diskutis la enkorpigon kaj prezentadon de la „germana“ en la muzikkulturo. Oni prezentis krom tio entute tri operojn.

Verdire Goebbels estis planinta Reichsmusiktage kiel fiksa, ĉiujare okazanta institucio, sed post ripetado en majo 1939[1] ĝi ne plu estis okazigata dum la Dua Mondmilito.

Reagoj en- kaj eksterlandaj[redakti | redakti fonton]

Nek en Germanujo nek en la eksterlanda gazetaro oni perceptis Reichsmusiktage 1938 kiel grava evento. Kontraste al la antaŭinta artekspozicio en la jaro 1937 je Munkeno kaj la ekspozicio „Entartete Musik“ kaj ankaŭ Reichsmusiktage entute estis por multaj profitemuloj de la nazia kulturpolitiko malsukceso. Ĉar la nazioj kondamnis plejparte artistojn, kiuj jam estis elmigrintaj eksterlanden, la tuta aranĝo ne povis rekte kaŭzi konfiskadojn aŭ malpermesojn. Ankaŭ la propaganda efiko de la ekspozicio tiam estis limigita, la reagoj en- kaj eksterlandaj estis pli modestaj kaj retenemaj. Dum kiam kelkaj gazetoj almenaŭ esprimis sian miron pri tio, kial tiel famaj komponistoj kiel Hindemith kaj Stravinskij estis klasifikataj kiel „degeneritaj“, la reagoj el eksterlando restis strange retenemaj. La revuo „Musical America“ aperanta en Usono limiĝis nur je surlistigo de la verkoj kaj komponistoj klasifikataj kiel „degeneritaj“. La londona gazeto Times montris tute sub la devizo de la tiama brita politiko de cedoj eĉ iomete da kompreno por ĉi tiu agado. La orkestrestro Peter Raabe, tiama prezidanto de la Reichsmusikkammer kaj fidela al la nazia reĝimo, forrestis demonstracie de la inaŭguraj solenaĵoj de Reichsmusiktage 1938. Tamen la nazia cenzuro de gazetaro kaj radio forsilentis tiajn negativajn reagojn al la publiko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dümling, Albrecht und Girth, Peter: Entartete Musik. Dokumentation und Kommentar. Duseldorfo, 1988.
  • Prieberg, Fred K.: Musik im NS-Staat. Frankfurto ĉe Majno, 1982.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, CD-Rom-Lexikon, Kiel 2004, S. 2255.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]