Baĥiaj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baĥiaj sekaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Baĥiaj sekaj arbaroj (Tero)
Baĥiaj sekaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.

La baĥiaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Baĥio en okcidentcentra Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la sekarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la "meksikaj sekaj arbaroj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sekaj arbaroj ĉirkaŭ Ĉapalaa Lago.
Vegetaĵaro ĉirkaŭ Ĉapalaa Lago.

La baĥiaj sekaj arbaroj situas en la sudokcidenta parto de la Meksika Altebenaĵo. Ili estas limigataj en la sudoriento, sudo, kaj sudokcidento de la neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj, kiuj okupas la falditajn montojn kaj vulkanojn de Neĝmontaro kiu formas la sudan randon de Meksika Altebenaĵo. La okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj de Okcidenta Patrinmontaro limtuŝas la ekoregionon en la nordokcidento.

La multaj montoj de la altebenaĵo kiuj levigas sin super la sekaj arbaroj estas okupataj de ĉielinsuloj de pina-kverka arbaro. En la nordo, la baĥiaj sekaj arbaroj transiras al la pli seka, pli mezvarma centra-meksika kserofitaro. La plej granda parto de la ekoregiono troviĝas ene de la baseno de Lermao, kaj la sekaj arbaroj etendigas sin ĉirkaŭ Ĉapalaa Lago ĉe la orienta fino de la regiono, kaj en la senelfluaj basenoj de Kvizeo-Lago kaj Patzkvaro-Lago en la sudo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La indiĝenaj mamuloj inkludas la meksikan lupon (Canus lupus baileyi) kaj Nyctinomops femorosaccus (kiropteroj). La birdoj ampleksas la nigragorĝan pigogarolon (Calocitta colliei), Tyrannus crassirostris (tiranedoj), Megascops trichopsis (strigedoj), Aratinga canicularis (papagedoj), la nelsonan vireon (Vireo nelsoni), kaj la meksikan parulion (Geothlypis speciosa).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas dense loĝata, kaj jarcentoj da homa uzo estas reduktintaj la sekajn arbarojn al malgrandajn arbarerojn. La seka foliarbaro estas estinta la domina vegetaĵaro, sed veprejo kaj subtropika matoralo alterne de agrikulturaj kaj paŝtejaj areoj nuntempe estas komunaj. La urbegoj de Gvadalaharo, Morelio, kaj Keretaro troviĝas ene de la ekoregiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj  Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj  Kolombio
NT0210 Ĉako  Argentino,  Bolivio,  Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj  Bolivio,  Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj  Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj  Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj  Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj  Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj  Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago  Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj  Ekvadoro,  Peruo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]