Éric Piolle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éric Piolle
Éric Piolle en 2013
Éric Piolle en 2013
Persona informo
Éric Piolle
Naskiĝo 6-an de januaro 1973 (1973-01-06) (51-jaraĝa)
en Paŭo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater École nationale supérieure de génie industriel • Grenoble Institute of Technology • Lycée Louis-Barthou vd
Partio EELV
Familio
Patro Xavier Piolle vd
Patrino Marie-Geneviève Ayçaguer vd
Profesio
Okupo inĝeniero, politikisto
Urbestro de Grenoblo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Éric PIOLLE, naskiĝinta la 6-an de januaro 1973 en Paŭo, estas inĝeniero kaj franca politikisto, kiu iĝis urbestro de Grenoblo la 4-an de aprilo 2014.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li diras sin el « katolik-humanista » pensfluo. Li agadis en asocioj lernsubtenantaj kaj defendantaj infanojn el nelaŭleĝe enmigrintaj familioj, kaj ankaŭ kun Pierre Larrouturou, kunfondinto de la Kolektivo Roosevelt.

En 2001, li eklaboris en la firmao Hewlett-Packard [1] kaj en ĝi iĝas kadro en Grenoble. En februaro 2011, lin oni maldungis pro tio, ke li rifuzis starigi labor-translokan planon.

En 2010 li estis elektita en Regiona Konsilio de Isère. Okaze de la municipa baloto de 2014 li venkis en la komunumo Grenoblo, kaj tiel fariĝis la loka urbestro.

Dezirante ne kumuli mandatojn, li anoncis, ke li ne celos la prezidantecon de Grenoble Alpes Métropole, estonta franca teritoria unuo la 1-an de januaro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. france Éric Piolle, l’écolo qui peut devenir maire de Grenoble, Politis, 24-an de marto 2014. (konsultita je 2014-04-26)