Eŭropo Ekologio (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Ekologio
Europe Écologie
(Koalicio de partioj)
Emblemo de Eŭropa Ekologio
balota listo
Lando  Francio
Partio(j) La Verduloj,
Solidaraj Regionoj kaj Popoloj
Koloro(j) Verda
Ideologio politika ekologio,
federismo,
eŭropismo
Eŭrodeputitoj
14 / 72
Balotoj Eŭropaj balotoj de 2009, regionaj balotoj de 2010
Retejo eelv.fr
vdr

Eŭropo Ekologio estas la nomo donita al la listoj de la kuniĝo de la ekologiismaj movadoj en Francio lanĉita de La Verduloj por la eŭropaj balotoj de 2009. Tiu kuniĝado daŭris en 2010 por la regionaj balotoj ; la listoj de la ekologia kuniĝo sin prezentis tiam denove sub la standardo « Eŭropo Ekologio ».

La rezulto de la eŭropaj balotoj estis 16,28 % de la voĉoj kaj 12,18 % en la unua vico de la regionaj balotoj de 2010.

La 13-an de novembro 2010, okaze de nacia kongreso en Liono, La Verduloj, kiuj modifis siajn statutojn por povi akcepti ilin, fandiĝis kun la anoj venintaj okaze de la eŭropaj kaj deputitaj kampanjoj de Eŭropo Ekologio, ili tiam adoptis sian novan nomon Eŭropo Ekologio La Verduloj.

Eŭropaj balotoj de 2009[redakti | redakti fonton]

Kunveno de la 25-a de novembro 2008 en Nantes

La programo[redakti | redakti fonton]

Eltiroj de la «Ekologiisma Kontrakto por Eŭropo, programo de Eŭropo Ekologio»

  1. Por la ekologia transformo de ekonomio : iu Brukselo pri Dungado
    • Por kontraktoj pri sociala kaj ekologia konverto en ĉiu granda industria sektoro
    • Konverta salajro por salajruloj en minacataj industrioj
    • Kreo de 10 milionoj da verdaj postenoj en 5 jaroj
  2. Por kamparana agrikulturo kaj pli sana nutrado :
    • Ekologia KAP (Komuna Agrikultura Politiko), kun varoj lokaj, sezonaj, kvalitaj kaj alireblaj al ĉiuj
    • Eŭropa Unio sen GMO (Genetike Modfitaj Organisomoj), 30 % ekologiaj kaj 100 % daŭrivaj
    • Ekvilibra evoluigo de la kamparaj teritorioj
  3. Por 100-procenta pura energio :
  4. Por antaŭgardo kontraŭ vivmanieraj malsanoj :
    • Eŭropa batalplano kontraŭ vivmanieraj malsanoj (kancero, astmo, diabetoe, hipertensn, streso)
    • Principo de antaŭgardo por la nanoteknologioj
    • Nova direktivo pri elektromagnetaj radiadoj
  5. Por protektado de Biodiverseco :
    • Verda kaj blua vefto[fadeno??] por senenklavigi la ekosistemojn kaj plifortigi la reton Natura 2000
    • Daŭriva fiŝkaptado, samtempe helpante fiŝkaptistojn
    • Kreo de eŭropa bordgarda korpuso por pli puraj maroj
  6. Por eŭropa sociala ŝildo :
    • Minimuma enspezo por vivi
    • Maksimuma akceptebla enspezo
    • Moratorio pri novaj liberaligoj por protekti la ŝtatajn servojn
    • Klaŭzo de sociala nemalprogreso
  7. Por respekto de la fundamentaj rajtoj :
    • Cicitaneco de eŭropa loĝado
    • Eŭropa pakto kontraŭ ekskludo
    • Klaŭzo de la plej favora eŭropa aĵo (apliko de la plej bonaj naciaj leĝoj pri protekto de la virinoj al ĉiuj civitaninoj de Eŭropa Unio)
  8. Por Eŭropo de la komunaj bienoj de kulturo, edukado kaj esplorado
    • Eŭropa batalplano kontraŭ nelegkapablo
    • Eŭropa sociala statuto por studentoj
    • Duobligo kaj redirektado de la esploradrimedoj al ekologia kaj sociala konverto
  9. Por solidara Eŭropo kontraŭ planeda apartismo
    • Malaperigi la impostparadizojn kaj la socialajn inferojn
    • Starigi socialan kaj median respondecon de la eŭropaj tegmentfirmaoj por ties filioj
    • Starigi nutraĵan sendependecon kiel fundamenta popola rajto
    • Protekti kaj restaŭri la grandajn planedajn ekosistemojn
  10. Por nova eŭropa revo
    • Starigo de eŭropa pakto pri ekologia kaj sociala kunlaboro (por anstataŭi la Pakto pri stabileco kaj kresko kreita de Maastricht). Tiu pakto trudos iujn socialajn kaj mediajn kriteriojn.
    • Kreo de ekonomia, sociala kaj financa sekura konsilio (por vera kunordigo en la eŭrozono)
    • Deprunto de 1000 miliardoj da eŭroj kaj transformado de Eŭropa Unio en Tobin-impostan areon
    • Ekigi novan konstituciantan agon por adopti mallongan, legeblan konstitucion adoptotan de ĉiuj eŭropanoj samtage por eliri el la nunaj traktatoj

Agoj[redakti | redakti fonton]

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio.

En la eŭropaj balotoj de la 7-a de junio 2009, Eŭropo Ekologio ricevis 16,28 % de la esprimitaj voĉoj je la nacia nivelo[1], tio estas la plej alta rezulto iam atingita de ekologiisma partio en eŭropa baloto en Francio. Tiu rezulto donis 14 seĝojn en la Eŭropa Parlamento kun la selvantaj elektitoj :

En la Eŭropa Parlamento, la elektitoj el Eŭropo Ekologio konsistigas la unua frakcion (egalan al la germanaj Verduloj) de la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco, kiuj saltas de de 40 al 53 anoj.

La ĉefa alia ekologiisma listo en tiuj balotoj, la Sendependa Ekologiisma Alianco, kaptis nur 3,7 % kaj do ne havas elektiton.

Regionaj balotoj de 2010[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francaj regionaj balotoj de 2010.

Forta je siaj rezultoj en la eŭropaj balotoj, la kuniĝo de la ekologiismaj movadoj daŭris post la eŭropaj balotoj de 2009 kaj prezentis listojn en ĉiuj regionoj por la regionaj balotoj de 2010.

Sen atingi la 16 % akiritajn okaze de la eŭropaj balotoj de 2009, la listoj « Eŭropo Ekologio » sufiĉe bone sukcesis kaj konfirmis la rangon de la ekologiistoj kiel tria nacia politika forto, kun entute 12,2 % de la voĉoj.

En la dua vico, la listoj fandiĝis kun tiuj de la Socialisma Partio (PS) laŭ proporcio de la forto en la unua vico esceptede Bretonio kie neniu interkosento eblis kaj de Langvedoko.

La bona rezulto (17,4 %) de la bretona listo fronte al PS kaj UMP konfirmis la sukceson de la unua vico. La Verduloj, kiuj saltas de 159 al 263 regionaj elektitoj estas la partio, kiu plej progresas laŭ la nimbro de sieĝoj[2]. En Langvedoko-Rusiljono neniu listo el Maldekstra Fronto (FG), Eŭropo Ekologio (EE) aŭ PS ne rajtis resti por la dua vico kaj interkonsento kun la listo de Georges Frêche estanta nekonsiderenda, la listo Eŭropo Ekologio ne havas elektiton.

La plenuma estraro[redakti | redakti fonton]

La transira politika estraro ĝis la kongreso estas tiu de la plenuma estraro de Eŭropo Ekologio[3].

Leila Aïchi, Françoise Alamartine, Suzanne Auger, Denis Baupin, Alexis Braud, Sandrine Bélier, Jean-Paul Besset, Peggy Briset, Brigitte Brozio, Jean-Marc Brûlé, Daniel Cohn-Bendit, Cécile Duflot, Pascal Durand, Hélène Gassin, André Gattolin, Yannick Jadot, Mickaël Marie, Philippe Meirieu, Jean-Vincent Placé, Pascale Rossler, Jean-Louis Roumégas, Lucile Schmid, François Simon, Djamila Sonzogni, Anne Souyris.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]