Komploto de Katilino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inter 65 kaj 62 a.K., la aristokratulo Katilino organizis komploton por mortigi la romajn konsulojn kaj alproprigi al si la potencon. Tamen Cicerono sciiĝis pri la konspiro kaj avertis al la Senato.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lucio Sergio Katilino estis aristokrata kaj enŝuldiĝinta. Li miksiĝis en politikon, favore al la popol-flatado. En la jaro 65 a.K. li kandidatiĝis al konsuleco, sed li malvenkis.

Tiam la romia socio elstariĝis pro sociaj kaj politikaj diferencoj: malgranda homopo, kiu havis povon, honorojn kaj monon, dominis ŝuldintan amason sen ebleco por plibonigi sian ekonomian situacion. Katilino proponis ĉefe elimini ĉiujn ŝuldojn.

Lia politika programo akceptatis de senomonaj aristokratuloj, malriĉaj kolonianoj kaj iuj aventuremuloj. La sukceso de liaj ekstremaj ideoj montris la krizo kaj degenerado de la romia respubliko.

Katilino rekandidatiĝis al la elektado en 63 a.K., kaj venkitas denove. La aliaj aristokratuloj, antaŭ liaj radikalaj ideoj, preferis voĉi por Cicerono, advokato, kaj por Kajo Antonio.

Komploto[redakti | redakti fonton]

Komenco[redakti | redakti fonton]

Post la dua malsukceso, Katilino preparis sin por la elektado en 62 a.K., dum kuras la famo, ke li organizantis komploton.

Efektive, Katilino formitis komplicopon kaj pagis al Manlio, koloniano el Fiesolo, por krei armeon en Etrurio, kie jam antaŭ 10 jaroj Marko Lepido organizintis armitan ribelon.

Cicerono[redakti | redakti fonton]

Unu amanto de iu konspiranto kaj iuj leteroj informis al Cicerono pri la katilina projekto. La komploto pretendis mortigi la konsulojn, iujn patriciulojn kaj ankaŭ planis la eniron de Katilino en Romon kun armeo.

La 20a de oktobro 63 a.K. Cicerono petis al la Senaton prokrasti la elektadon. La senatuloj proklamis la statox de urĝo (senatusconsultum ultimum). La elektado okazis sub soldata viglado. Cicerono portis kirason sub sia togo.

Katilino venkitas unu plian fojon; Julio Silano kaj Lucio Mureno elektatis. La 8an de novembro Cicerono akuzis Katilinon en la Senato, kaj Katilino eskapis el Romo kaj rifuĝis ĉe Manlio en Etrurio. La Senato deklaris Katilinon kaj Manlion malamikoj de la patrujo kaj ordonis rekruti la armeon.

Malsukceso[redakti | redakti fonton]

Kvin konspirantoj arestatis kaj kondamnatis al morto. La Senato nomumis Cicerono Patro de la patrujo. La januaro de 62 a.K., Katilino mortis batalinte kontraŭ la armeo de Kajo Antonio ĉe Pistojo.

La decembro en 62 a.K., pli komplicoj de Katilino arestatis kaj la Senato ekhavis dokumentoj, kiu pruvis la komploton.