Kastelo Gehren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruinero, fone la preĝejo.
Ĉefa enirejo al la kastelo, norda alo.
Ruinoj.

La Kastelo Gehren (germane: Schloß Gehren), hodiaŭ ruino, troviĝas meze de la urbo Gehren.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la kastelo komenciĝas en la 11-a aŭ la 12-a jc. Verŝajne kavaliroj de Berlstedt estis komisiitaj konstrui gvatturon kun la tasko protekti la preterpasantojn. Ĉirkaŭ la turo estiĝis la vilaĝo. La apudturajn konstruaĵojn pligrandigis la senjoroj de Schwarzburg al ĉasista kastelo por uzi ĝin krome kiel someran rezidejon. Post la Unua mondmilito ekposedis la kastelon la nove fondita lando Turingio kaj oni uzis la konstruaĵojn kiel loĝejojn kaj instruejojn.

Incendio[redakti | redakti fonton]

En la 11-a de septembro 1933 brulego detruis la tutan komplekson ĝis la fundamentaj muroj. Oni supozas ke la teknikaj protektiloj ne sufiĉis kaj ke oni tro malgardeme uzas fajron. Intencita rekonstruo fiaskis pro la malriĉeco de la urbo kaj pro la malintereso de aliaj publikaj instancoj kaj sekve, je la komenco de la 1940-aj jaroj, necesis malkonstrui la restintajn ejojn. Post la Turniĝo komenciĝis novaj restaŭradlaboroj kaj oni faris la ruinon situantan antaŭ la linda urboparko libere alirebla.

La ŝaktigo ene de la ruinoamaso faritis mane kaj eblis savi la putan soklon kun kelkaj gisferaĵoj kaj kelkajn aliajn arkitekturajn elementojn. Oni volas kontinuigi la laborojn por igi kultura centro tiun areon. La ĝardeno kun la fortimpresa ruino estas ideala loko por fari multajn kulturajn aranĝojn: ekz. la printempan bazaron, kastelparkofestojn, bazarojn pri historia metiado, kristnaskajn bazarojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]