Pasos Largos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juan Mingolla Gallardo, kromnome Pasos Largos (naskiĝinta en El Burgo, 4-a de majo de 1873, mortinta en Sierra Blanquilla, 18-a de marto de 1934) estis andaluza bandito, konsiderita la lasta kiu agadis en la tradicia areo de la Montaro de Arundo.

La kromnomo Pasos Largos estis heredata el lia patro kiu ricevis ĝin pro sia pekuliara irmaniero. Lia natura silentema karaktero akriĝis dum la miltservo en Kubo inter 1895 kaj 1898.

Reveninte en Hispanion li suferis la ekkonon de la familia disigo nome pro la morto de lia pli aĝa frato, la foriro de lia malpli aĝa frato kaj, en 1901, la patrina morto. Ĉio tio akrigis sian malamikan karakteron, kio pelis lin al ŝtelĉasado, kaj teie al la vivo en la montaro. Li emis ankaŭ kartludi kaj tiele perdas la malmultan akiritan monon, kaj luktemas.

Denoncita de zorganto de la bieno El Chopo kiel ŝtelĉasisto, li estis arestita de la Civilgvardio kaj batita. Juan Mingolla decidis tiam revenĝi kaj la 8-a de majo de 1916 pafis dufoje al la kapo de la filo de la denoncinto kaj poste finmortigas lin per la falĉileto "por ke li ne suferu". Poste per la sama falĉileto mortigis ankaŭ la patron.

Persekutita de la polico fuĝis kaj rifuĝiĝis en montaro kiun li bone konis. La grotoj Clavelino, Lifa kaj Sopalmillos iĝis liaj rifuĝejoj, kaj ekis lia kontraŭleĝa agado, kiun la legendo prezentas kiel kompata, nobela kaj malavara. Ekzemple la legendo ke li redonis la armilojn al du civilgvardioj "por ke liaj estroj ne punu ilin".

Lia specialaĵo estis la kidnapo, ĉefe tiu de Diego Villarejo [bijaREĥo], riĉa posedanto el Cuevas del Becerro, el kiu li akiris 10.000 realojn. Sed ĉar la viktimo estis influa gravulo en la provinco malaga, la okazo estis konita de la aŭtoritatoj, kiuj serĉis lin ĉar lia ludemo devigis lin akri monon el la riĉuloj de la areo, kiaj eĉ la propra urbestro de Arundo, Juan Peinado Vallejo.

La 14-a de aŭgusto de 1916 estis perfifita de la edzino de kapristo en kies kabano foje Pasos Largos rifuĝiĝis. La Civila Gvardio pafis kaj vundis lin sed li fuĝis kaj poste revenis vundita al Arundo, fakte al la kafejo Sibajas, ĉe la ĉefa strato, kie li ofte ludis. Tie li akceptas areston kaj oni diras, ke oni plaŭdis lin popole.

Pasos Largos estis kondamnita je dumviva prizono en la karcero de Figueras kie akiriĝis lia tuberkulozo akirita dum lia estado en Kubo. Translokigita en 1932 al la karcero de Puerto de Santa María li akiris samjare la liberon pro forpardono fare de la respublika registaro pro bona konduto kaj malsano.

Reveninte al Arundo, Diego Villarejo, lia kidnapito, dungis lin kiel gvardio en unu el siaj bienoj. La dungo mallongis ĉar li preferas liberon en la montaro, kaj la ŝtelĉasado kaj malgrandajn ŝtelojn kiuj kondukas lin ofte al la municipa karcero.

Pli ol sepdekjaraĝa li revenis al la vivo de bandito en la montaro ĝis la 18-a de marto de 1934, la Civila Gvardio sieĝas lin en la groto Solpalmillo, nome en Sierra Blanquilla, en la kerno de la Montaro de la Neĝoj. Policanoj el Arriate, Igualeja, Serrato, El Burgo, kaj Cuevas del Becerro petis sian kapitulacon sed li malakceptis kaj estis pafita dufoje nome en la ventro kaj en la brusto kaj tiele mortiĝis.