Pieter Menten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Menten
Pieter Menten (majo 1977)
Pieter Menten (majo 1977)
Naskiĝo 26-an de majo 1899
en Nederlando Roterdamo, Nederlando
Morto 14-an de novembro 1987
en Nederlando Loosdrecht, Nederlando
Civila agado: Negocisto
Soldata kariero
Rango: SS-Hauptscharführer.svg
Deĵoris en: Tria regno (ĝis la jaro 1945)
Speco: Waffen-SS (ĝis la jaro 1945)
Taĉmento: Einsatzgruppe zur besonderen Verwendung
Militoj: Dua Mondmilito
Bataloj: Masakroj de Podhorodce kaj Urycz
vdr
Vilao de Menten en Blaricum parte detruita pro incendio.

Pieter Nicolaas Menten (Roterdamo, 26-a de majo 1899 - Loosdrecht, 14-a de novembro 1987) estis nederlanda kondamnita militkrimulo. Li elkreskis en bonhava roterdama familio kaj ekloĝis en Lvovo, tiam parto de Pollando, kiel negocisto. En 1941, post kiam Germanio uzurpis grandajn partojn de Pollando, li fariĝis membro de la SS. En tiu tempo li loĝis en Krakovo je la ul. Grottgera 12 kaj estis posedanto/sindiko de la rizo-senŝeligejo Oryza. Komence li helpis la okupanton kiel interpretisto, sed jam baldaŭ li partoprenis en la selektado de judaj familioj por ekzekuto, artrabo kaj aliaj aktivecoj de la de nazioj en Pollando.

Menten partoprenus en 1941, kiel membro de la Einsatzgruppe, en masakroj de la juda loĝantaro de la vilaĝoj Podhorodce kaj Urycz en Orient-Galicio, Pollando.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

En 1949 Menten aperis antaŭ la juĝisto pro akuzo de kunlaborismo, la rabo de artaĵoj, kaj soldatiĝo en eksterlanda militservo. Lia advokato L.G. Kortenhorst, samtempe prezidanto de la Dua Ĉambro, sukcesis plede senkulpigi Menten-on de la plej multaj akuzoj. Finfine Menten estis kondamnita al ok monatoj da malliberpuno, kio egalis al la daŭro de lia provizora aresto.

Pliposte li luksege vivis en Blaricum, kie li interrilatiĝis kun konataj nederlandanoj. Li estintus la sesa plej riĉa nederlandano, sen ke klariĝis de kie venis la mono. En majo 1976 la afero-Menten denove ruliĝis pro paĝogranda artikolo en la gazeto De Telegraaf, en kiu oni atentis pri la artaĵoj kiujn Menten aŭkcie vendis. Ĵurnalisto Hans Knoop, ĉefredaktisto de la semajna revuo Accent estis el Israelo informita ke multaj de la artaĵoj estus raboartaĵoj el Galicio. Knoop profundiĝis en Menten kaj ne ĉesis alporti la aferon en la novaĵo. Pliposte ankaŭ aktualaĵa programo TROS Aktua regule atentigis pri la afero, tiel ke la afero-Menten tutlande konatiĝis. Menten inter 1941 kaj 1943 kiel interpretisto de la nazioj kun rango SS-Hauptscharführer kulpiĝis pri kunlaborado kaj kunkulpiĝis pri murdo kaj rabo. La de li kunrabitaj artaĵoj Menten estus transportiginta en tri fervojvagonoj al Nederlando en 1943.

Unu tago antaŭ li, en novembro 1976, estus arestita, li fuĝis kun edzino Meta al Svislando, kie li sekve je la 6-a de decembro tamen ankoraŭ estis arestita. Post lia arestado postvivinto de la holokaŭsto bruligis lian domon kaj lia edzino Meta devis ekloĝi en la kaleŝejo je la transa flanko de la strato.

Ministro de Justico Van Agt starigis komisionon kiu devis esplori la aferon. Je la 22-a de decembro 1976 Svislando ekstradiciis Menten-on. Li estis akuzita je la 14-a de decembro 1977 kaj kondamnita al 15 jara malliberpuno. Lia advokato mag. Leo van Heijningen post kasacio ĉe la regna tribunalo sciis liberpledi lin, sed je la 9-a de julio 1980 Menten estis kondamnita fare de la juĝistaro en Roterdamo al dekjara malliberpuno kun subtraho de la provizora aresto kaj monpuno de centmil guldenoj pro militkrimoj (kunkulpeco je la masakro en Podhorodce). Post dutriono de la puno li (laŭ nederlannda leĝo) liberiĝis en 1985. Pieter Menten mortiĝis, demenca, je 88-jaraĝo en maljunulejo en Loosdrecht.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans Knoop, De zaak Menten Amsterdam, Becht, 1977
  • J.C.H. Blom, A.C. 't Hart en I. Schöffer, De affaire-Menten 1945-1976. Eindrapport van de Commissie van onderzoek betreffende het opsporings- en vervolgingsbeleid inzake Menten vanaf de bevrijding tot de zomer van 1976 en de invloeden waaraan dat beleid al dan niet heeft blootgestaan. 's-Gravenhage, Staatsuitgeverij, 1979
  • Gerard P. van Schaik, Een krans van vuur, de man die de villa van Menten in de brand stak. Amsterdam, Sijthoff, 1983

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Biografie in het Biografisch Woordenboek van Nederland resp. dossier bij het Instituut voor Nederlandse Geschiedenis
  • De zaak Menten in Andere Tijden van de VPRO