Johann Christoph Friedrich GutsMuths

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christoph Friedrich GutsMuths
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1759 (1759-08-09)
en Quedlinburg
Morto 21-an de majo 1839 (1839-05-21) (79-jaraĝa)
en Ibenhain
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo verkisto de nefikcio • instruistogeografo • gimnastikisto • pedagogo
vdr
Monumento por GutsMuths en Schnepfenthal.

Johann Christoph Friedrich GutsMuths, ankaŭ nomita Guts Muth aŭ Gutsmuths (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1759 en Quedlinburg, mortis la 21-an de majo 1839 en Waltershausen) estis germana gimnastika fakulo kaj instruisto/edukisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de tanisto li iĝis jam kiel 14-jarulo privata instruisto en la domo de la kuracisto Friedrich Wilhelm Ritter en Quedlinburg. En 1778 li pasigis la abiturientan ekzamenon kaj komencis teologistudon en Halle (Saale). Ĉealtlerneje li ankaŭ interesiĝis pri matematiko, modernaj lingvoj, historio kaj pedagogio. En 1782 li revenis al Quedlinburg kaj transprenis la edukon de la Ritter-infanojn post la morto de la patro. Li venigis ilin al la nove fondita Salzmann-lernejo (Schnepfenthal). Samloke li mem dungitis fare de la lernejestro Christian Gotthilf Salzmann kiel instruisto pri franca lingvo, geografio kaj gimnastiko (ekde julio 1785).

En 1797 li edzinigis Sophie Eckhardt, filinon de la paroĥestro de Erfurto-Bindersleben. Ambaŭ havis ok filojn kaj tri filinojn. Okaze de la datreveno 50-a ekinstruisteca publikiĝis la plej grava geografia verko Versuch einer Methodik des geographischen Unterrichts. Li entombigitis sur la arbara tombejo de Schnepfenthal, tre proksime de Salzmann.

Faka agnosko[redakti | redakti fonton]

Li iĝis pioniro en la evoluo de sporteduko kaj povus esti nomita avo de lerneja gimnastiko. Li enkondukis sistemajn korpekzercadojn en la lernejtemaro, kaj li evoluigis la fundamentajn principojn de arta gimnastiko. Unu lia eldiro jenas: (el la libro Gymnastik für die Jugend): Vi instruas religion kaj la civitanajn devojn al ili - neglektante la bonfarton kaj la formigon de iliaj korpoj![1]

En 1789 li eldonis la prinaĝejsportan verkon Kleines Lehrbuch der Schwimmkunst zum Selbstunterricht, en 1800 aperis la unua numero de la de li ĉefredaktita gazeto Bibliothek der pädagogischen Literatur. Tiu ĉi periodaĵo aperis ĝis 1820.En 1793, GutsMuths publikigis la fakverkon Gymnastik für die Jugend, la unua sistema lernolibro pri gimnastiko. En 1800, lia laboro sur sporteduko estis tradukita en la anglan kaj publikigita en Anglio sub la titolo Gymnastics for youth: or A practical guide to healthful and amusing exercises for the use of schools kie ĝi iĝis normreferencilo. Loko de realiĝo de liaj konceptoj estis ĉefe la Salzmann-lernejo (Schnepfenthal).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Neue GutsMuths-Gedächtnishalle Schnepfenthal: moderna sporthalo kaj multfunkcia ejo en Schnepfenthal, apud al unua gimnastikejo kaj la arbara tombejo
  • GutsMuths-Waldlauf am Zöglingsweg: sur 12 kilometrojn okazas plurfoje en la kuro de la jaro migradoj kaj bastonmarŝadoj
  • GutsMuths-RennsteigULTRAski: skikuradkonkurso sur 100 kilometrojn en februaro aŭ marto; ĝi estas inter Neue Ausspanne (Gehlberg) kaj Masserberg.
  • Portas lian nomon la Rennsteig-kurkonkurso.
  • Portas lian nomon ankaŭ sporthalego ene de la komplekso de la Landa Sportlernejo je Bad Blankenburg.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la germana originalo: Ihr lehrt Religion, ihr lehrt sie Bürgerpflicht, auf ihres Körpers Wohl und Bildung seht ihr nicht.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Fauer: „Dem Namensgeber des internationalen Rennsteiglaufes J. C. F. GutsMuths zum Gedächtnis“, 1997. Auszugsweise wiedergegeben und redaktionell bearbeitet in „Hörselberg-Bote“ Nr. 77/2009.
  • Luise Gerbing: Johann Christoph Friedrich Guts Muths. In: Mitteldeutsche Lebensbilder, 2. Band Lebensbilder des 19. Jahrhunderts, Magdeburg 1927, S. 46–59.
  • Willi Schröder: Johann Christoph Friedrich GutsMuths. Leben und Wirken des Schnepfenthaler Pädagogen. Sankt Augustin 1996.
  • Karl Waßmannsdorf: Johann Christoph Friedrich Guts Muths. Heidelberg 1884.
  • Rolf Geßmann (Hrsg.): Beiträge und Bibliographie zur GutsMuths-Forschung, Sankt Augustin : Academia-Verl., 1998, ISBN 3-88345-747-7.
  • Johann Christoph Friedrich GutsMuths. Bedeutender philanthropischer Pädagoge. (= Schriftenreihe des Klopstockhauses [Quedlinburg]; 4). Halle an der Saale 1999.
  • Hajo Bernett: Johann Christoph Friedrich GutsMuths, in: Horst Überhorst: Geschichte der Leibesübungen, Bd. 3: Leibesübungen und Sport in Deutschland, Bartels & Vernetz 1982, S. 197-214 ISBN 3-87039-054-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]