Goeta ĝardendomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Domo kun ĝardeno.
Interno: laborĉambro de la geniulo.

La Goeta ĝardendomo (germane: Goethes Gartenhaus) estas unu el la plej gravaj vidindaĵoj malsupre en la belega Ilm-parko en Vajmaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 21-a de aprilo 1776 Goeto ekposedis la ĝardenon kun dometo. Por daŭro de pli ol 6 jaroj li tie konstante loĝis. Aliajn 50 jarojn la "ĝardeno malsupra" servis kiel rifuĝejo; la ĝardeno ĉe la loĝdomo en la supra urboparto estis nur la dua.

Laŭ la testamento de la nepo Walther von Goethe domo kaj ĝardeno en 1885 transdonitis al la Grandduka administracia juĝistaro; en 1921 transprenis la tuton la ŝtato Turingio.

La ĝardeno plurfoje prilaboritis por alproksimiĝi al la tempo de Goeto. La kvin ĉambroj de la domo kiel ankaŭ la kurirejo, la vestiblo kaj la koridoro donas al oni vivan bildon de simpleco de la tempo de la goeta enloĝado.

Senpera tuŝo kun naturo senteblas en la poemoj An den Mond, Rastlose Liebe kaj Jägers Abendlied. En la ĝardendometo Goeto komencis verki la romanon Wilhelm Meisters theatralische Sendung kaj skribis grandajn partojn de la proza versio de Iphigenie; tie li ankaŭ esperis finskribi la verkon Egmont.

Dum tiuj jaroj oni ŝarĝis pli kaj pli da politikaj oficoj al li kaj tiam liaj interesoj pri naturscienco ekis. Instigon gravan por tutviva fascino pri geologio liveris la en 1777 transprenita estrado pri la revivigo de minado en la regiono de Ilmenau.

Planojn vendi la bieneton post la transloĝiĝo urbocentren, Goeto finfine forĵetis. Kun kreskanta aĝo li preferis dum fazoj de intensa laborado retiriĝi al Ilm-parko. En majo 1827 la ne tute 80-jaraĝuloj tie ĉi finis la duan parton de Wanderjahre verkante la duan parton de Faŭsto. La lasta renkontiĝo de Goeto kun la ŝatata domo estis dum promeno enkaleŝa de la 20-a de februaro 1832.

Muzeigo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1921 ĝi estas muzeo. En 2005 oni per nova aranĝo de la ĉambroj aldonitis pluan aspekton: sentigi la vizitantojn la atmosferon tiutempan kaj la gravan rolon kaj influon de la naturema esploristo kaj politikisto Goeto sur la samtempulojn. Etaj ŝanĝoj en la meblararanĝo pli diafanigis la uzon de la ĉambraro. La por la domo farita bildaro kun aŭtentikaj objektoj el la kolektoj de Goeto koncentriĝis pri la 6 jaroj de lia daŭra restado surloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 174.
  • Hans Wahl: Goethes Gartenhaus. Leipzig: J. J. Weber o.J.
  • Manfred Kahler: Goethes Gartenhaus in Weimar. Hg. von den Nationalen Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur in Weimar. 3. Aufl. Berlin, Weimar: Aufbau-Verlag in Komm. 1966.
  • Paul Raabe: Spaziergänge durch Goethes Weimar. 10. aktualisierte Aufl. Zürich, Hamburg: Arche 2005. ISBN 3-7160-2256-X
  • Uwe Grüning, Jürgen M. Pietsch: Goethes Gartenhaus, Spröda: Edition Schwarz-Weiss, 1999, ISBN 3-00-004693-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]