Kunsubstancigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La konsubstancigo estas kristana teologia doktrino, vastigita precipe tra luterana medio, kiu, kiel la katolika teorio de la transsubstancigo, pruvas priskribi la naturon de la Eŭkaristio laŭ konkretaj terminoj ĉerpitaj el la metafiziko. Ĝi subtenas ke en la Eŭkaristio (do en la momento de la sakramentiĝo) la pano kaj vino samtempe konservas sian fizikan naturon kaj fariĝas samtempe substanco de la korpo kaj sango de Kristo .

La konsubstancigo diferencas de la transsubstancigo ĉar tiu lasta asertas, male, la realan transigon de la tuta substanco de la pano en la substancon de la korpo de Kristo, kaj de tuta la substanco de la vino en la substancon de lia sango.

Berengaro de Tours[redakti | redakti fonton]

Unu el unuaj teorigantoj de la konsubstancigo estis Berengaro de Tours (1010-1088), kiu enkondukis la konceptojn de "substanco" kaj de "akcidenco", jam uzitajn de Aristotelo en ties kritiko pri la ideoj de lia majstro Platono. Platono opinias ke la realo estas konstituata de la intelektebla mondo (mondo de la ideoj), kaj ke la mondo de oni konata kaj partoprenata, nome la sensa mondo), estas svaga reflekto de tiu. Male, Aristotelo opinias ke la mondo estas konstituata de "aĵoj". Ĉiu de tiuj "aĵoj" estas difinita per akcidencaj propraĵoj estiĝintaj sur "esenca substanco. Resumante, la substanco estas la lasta realo.

Berengaro do asertas ke, se malaperas la substanco, malaperas ankaŭ ĝiaj propraĵoj, ĉar intrinseke ligitaj al ĝi: se, do, en la Eŭkaristio malaperus la substanco de la pano kaj de la vino, devus malaperi ankaŭ la akcidencaj propraĵoj, kiel la saporo, odoro, koloro, ktp; ĉar tio ne okazas, la substancoj de la pano kaj vivo daŭrigas pluesti dum la konsekrado.

Krome, la korpo de Kristo estas “en la ĉielo”, kaj do ne povas ĉeesti multloke kiel okazus en la konsekritaj hostioj, kaj krome en ilin ne povus tute eniri. Tial, laŭ Berengaro, la pano kaj vino estas nur simbolo de spiritaj realoj, signum sacrum (sankta signo) de la Pasiono de Jesuo. Sed Kristo estas mortinta, en la karno, unusolan fojon, kaj post la Resurekto lia korpo estas senkorupta kaj do ĝi ne pova suferi:

"Pano kaj vino estas menciataj kiel karno kaj sango ĉar, promemore de lia pasiono, estas celebrata lia sinofero."

La pozicioj de tiu teologo estis kondamnitaj en diversaj koncilioj, (Romo 1050, 1059, 1078, 1079; Verĉelo 1050; Poitiers 1074).

Tomaso de Akvino[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Tomaso de Akvino (1224-1274) utiligis la aristotelan filozofion en sia teologio, sed ne sekvis la interpreton de Berengaro: tiu ĉi, fakte, opiniis ke niaj sensoj povus kapti rekte la esencon de la aĵoj, malakceptante tiel la malsamon inter substanco kaj akcidencoj de la samaj. Laŭ Tomaso, male, la sensoj esploras nur la ŝajnojn, ne la substancon: tio kion oni vidas kaj tuŝas estas la ŝajnoj de la pano kaj vivo ankaŭ se la substanco apartenas al la korpo kaj al la sango de Kristo. Nur la intelekto perceptas la substancon.[1]

Marteno Lutero[redakti | redakti fonton]

La konsubstancigo estas kutime asociita al la instruoj de Marteno Lutero (1483-1546) kaj de Filipo Melanktono (1497-1560). Lutero instruis ke la korpo kaj la sango de Kristo ĉeestas en, kun, kaj subforme de pano kaj vino, kaj la hodiaŭ luteranoj konservas la frazon kia ĝi aperas, ankaŭ se iuj senasociiĝas el ĝia preciza signifo. Lutero ilustris sian teologion pri la Eŭkaristio "analoge al la fero kiu, metita en fajro, igas ke la fero kaj la fajro estu unuigitaj en la sama brulanta ruĝo, kaj tamen ĉiu pliestas", koncepto vortigita per sakramenta unuiĝo, analoga al Hipostaza unuigo de la dia kaj homa naturo en Kristo

Sinsekvaj disvolviĝoj[redakti | redakti fonton]

Reprenante la debaton pri la Reala Ĉeesto en la Koncilio de Trento, en 1551, katolikismo oponis al la luteranaj pozicioj la dogmon de la transsubstancigo, ĝin prezentante laŭ la filozofia instruo de Tomaso de Akvino. La doma parto koncernas la unuecon de la substanco, tiu de Kristo.

Ofte la evangeliaj eklezioj inklinas al simpla memoro, kie Eŭkaristio estas ja jes pano kaj vino sed fariĝas spirite korpo kaj sango de Kristo Lolardoj). Aliaj teologoj kaj evangelianaj fideluloj konfesas sentime la transsubstancigo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Summa Theologiae IIIª q. 75 a. 5 ad 2|In hoc sacramento nulla est deceptio, sunt enim secundum rei veritatem accidentia, quae sensibus diiudicantur. Intellectus autem, cuius est proprium obiectum substantia, per fidem a deceptione praeservatur.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]