Triglis-muelejo (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeŝosea ripozumgastejo Triglismühle.

La muelejo Triglismühle troviĝas en Siegelbach, urboparto de Arnstadt. Hodiaŭ ĝi estas restoracio volonte frekventata fare de biciklistoj veturantaj sur la apuda Gera-biciklomigradvojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Legendoj asertas, ke la nomo Triglis signifu tri azenojn: laŭdire varĉaroj tiritaj de tri azenoj servis por liveradoj al la muelejo.

Ekde ĉ. 1100 ghi estis bastiono de la dinastio de Kevernburgoj, verŝajne uzata kiel tritiko-muelejo. La kerno de la nuna konstruaĵo estiĝis en 1836.

En la 20-a jarcento peza spato estis ekspluata en la regiono de Ilmenau kaj poste tie chi en Siegelbach muelita al materialo uzebla por la tegado de putomuroj. Pro la bona situo trafika inter Arnstadt kaj Ilmenau baldaŭ ankaŭ evoluis surloke la gastronomio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la hotelo Arkivigite je 2018-06-20 per la retarkivo Wayback Machine