Arĝenta regulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Arĝenta Regulo, "Kion vi ne deziras por vi mem, ne faras al aliaj", estas standarda kutimo troviĝanta en la verkoj de, inter aliaj, Hilelo. Carl Sagan aludas ĝin kiel malo (komplemento aŭ inverso) de la etika principo de la Ora regulo[1].

La Arĝenta Regulo estas simila laŭ signifo al la Hipokrata ĵuro, konata plej bone pro la deklaro "ne damaĝu". Hipokrato verkis, en sia Epidemiko, I, Sekc. XI. "Deklaru la pasinto, diagnozu la nunon, divenu la futuron; praktiku tiujn agojn. Pri malsanoj, alkutimiĝu al du aferoj — helpi, aŭ almenaŭ ne damaĝu." La plej mallonga esprimo povus esti interpretita kiel simpligo de la plej longa.

Unu el la instruoj de Konfuceo estis variaĵo de la Ora Regulo foje nomita la "Arĝenta Regulo" pro ĝia negativa formo:

{en ĉina 己所不欲,勿施於人。}
"Kion vi ne deziras por vi mem, ne faras al aliaj."
{en ĉina 子貢問曰:“有一言而可以終身行之者乎”?子曰:“其恕乎!己所不欲、勿施於人。”}
Zi Gong [disĉiplo] demandis: "Ĉu ekzistas iu vorto kiu povus gvidi personon dum vivo?"

La majstro respondis: "Kiel pri "reciprokeco"! Neniam trudu al aliaj kion vi ne elektus por vi mem."

Analektoj XV.24, tr. David Hinton

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sagan, Carl. (1997) “16 The rules of the game”, Billions and billions: thoughts on life and death at the brink of the millennium. Balantine Books, p. 219–229. ISBN 0-345-37918-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]