Aktiva Muzeo (Breitungen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klostra kirko eksa, la nuna ekpoziciejo

La Aktiva Muzeo - kamparanaj moroj (germane: Aktivmuseum - Ländliches Brauchtum) troviĝas en Breitungen, Germanujo, ene de la komplekso de Kastelo Breitungen.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La malfermo de la muzeo en 1994 estis grava paŝo por utiligo konforma al ĉiuj normoj monumentprotektadaj de la kadikiĝanta flanka rezidejo de la dinastio de Henneberg. Ĉefa temo de la muzearo estas la kampara ĉiutaga vivo en Breitungen dum la komenciĝo de la 20-a jarcento.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Rekonstruitaj ĉambroj kun inventaro vivigas la ĉambraron de tiuj tagoj (tagĉambro, dormĉambro, kuirejo ktp.). En apuda salono troviĝas surloken transmetita vilaĝa lernejo kun originala meblaro.

Krom nura vizitado tia interagada Aktiva Muzeo lasis la vizitantojn ankaŭ praktike provi ĉu ili sukcesus vivi sub la tiamaj kondiĉoj. Ekzemple per panbakado, buterfarado, produktado de feltaĵoj senpere al oni konatiĝas la lokaj kutimoj kaj moroj.

Regulaj okazoj estas la dimanĉoj pro la tuta familio, kiuj staras sub diversaj motoj.

Apuda monakeja baziliko Herrenbreitungen[redakti | redakti fonton]

Vizito de la en 1112 konsekrita kirko apud la en renesanca kastelo troviĝanta muzeo enkondukis onin en alian kulturhistoriaĵon de la regiono. En ekspozicio ene de la turo oni estas informata pri la evoluo de la plej granda rura komunumo de Suda Turingio. Ties unua mencio estis jam en 933. Krome oni ricevas enrigardon en la historion de la ordeno de la benediktanoj, la dinastion de la grafoj de Henneberg, la Modernan epokon en tiu ĉi regiono.

La speciala medio kaj la elstara akustiiko de la baziliko famigis ankaŭ la koncertojn kiuj okazas ĉiujn somerojn surloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 34-35

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la muzeo sur la urba retpaĝaro oficiala.[rompita ligilo]