Marija Aleksandrovna Blank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marija Aleksandrovna Blank
Persona informo
Naskonomo Мари́я Алекса́ндровна Бланк
Naskiĝo 22-an de februaro 1835 (1835-02-22)
en Sankt-Peterburgo
Morto 12-an de julio 1916 (1916-07-12) (81-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Literatorskie mostki
Lingvoj rusafrancagermanaangla
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Alexander Blank
Edz(in)o Ilja Uljanov
Infanoj Vladimiro Lenino • Maria Ulyanova • Dmitry Ulyanov • Aleksandr Uljanov • Olga Ulyanova • Anna Ulyanova
Okupo
Okupo instruistopedagogo • mastrumado
vdr

Maria Aleksandrovna Uljanova (naske Maria Aleksandrovna Blank; ruse Мария Александровна Ульянова; la 6-a de marto22-a de februaro (novstile) 1835 — la 25-a de julio aŭ la 12-a de julio (novstile) 1916[1] estis la patrino de Vladimir Lenin, nome la bolŝevika revoluciulo polikitestro kaj fondinto de la Sovetunio.

Uljanova estis unua el ses gefratoj en Sankta Peterburgo. Ŝia patro estis Aleksandr Blank (naske Israel Blank), riĉa kuracisto. Ŝia patrino, Anna Ivanovna Groschopf, estis filino de germana patro, Johann Groschopf, kaj de sveda patrino, Anna Östedt.[1]

En 1838, la patrino de Uljanova mortiĝis kaj ŝia patro turnis sin al la bofratino, Ekaterina von Essen, por helpi zorgi la filojn. Ili kune aĉetis kamparbienon ĉe Kazan kaj translokigis tien la familion.[1]

Uljanova estis hejmlernantino, kaj studis la germanan, la francan kaj la anglan krom la rusan kaj la okcidentan literaturojn. En 1863, ŝi gradiĝis kaj iĝis instruisto de bazlernejo. Tamen, ŝi dediĉos plej el sia vivo al zorgado de siaj gefiloj.

Post edziniĝo al Ilja Nikolajeviĉ Uljanov, instruisto pri matematiko kaj fiziko, la paro elloĝis en modera prospereco en Penza. Poste, ilitranslokiĝis al Niĵnij Novgorod kaj poste al Simbirsk, kie Uljanov ekhavis prestiĝan postenon kiel inspektisto de bazlernejoj.[1]

Uljanova montris kuraĝon kaj firmecon fronte al tragedioj kaj malsortoj kiuj tuŝis sian familion dum sia vivodaŭro, nome, lamorto de sia edzo en 1886, la ekzekuto de ŝia filo, Aleksandr, en 1887, la morto de ŝia filino, Olga, en 1891, kaj la multaj arestoj kaj [ekziloj de la resto de ŝiaj filoj - Vladimir, Anna, Dmitri kaj Maria.

Ŝi veturis eksterlanden dufoje por renkontiĝi kun sia filo Vladimir Lenin (en Francio en la somero de 1902 kaj en Stokholmo en la aŭtuno de 1910).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Read, Christopher. (2005) Lenin: A Revolutionary Life. Routledge. ISBN 0-415-20648-0.