La Princo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Princo
Aŭtoro Makiavelo
Eldonjaro 2006
Urbo Milano
Eldoninto Federazione Esperantista Italiana
Paĝoj 101
ISBN 88-89177-68-3
vdr

La Princo (itale, origine: Il Principe) de Makiavelo estas praktika gvidlibro por regnestroj. Tra la epokoj, saĝuloj konsilas al la princo esti justa, prudenta, modera kaj celi la amon de sia regataro. Cicerono estas bona ekzemplo de tia konsilo. Sed Makiavelo, kiu ĵus vidis la disfalon de la florenca respubliko en 1512 pro la justa koro de Soderini, ne volis pensi pri la princo ideala sed la princo praktika kaj efika.

Lorenzo de Mediĉoj, por kiu Makiavelo verkis sian faman verkon La Princo.

La agoj de princoj kaj homoj, diris Makiavelo, ĉiam estas pelataj de la samaj pasioj tra la epokoj. Tial, per scio pri la agoj de granduloj lernita de Makiavelo per longa sperto de la moderna epoko kaj senĉesa legado de la antikva, Makiavelo posedis grandan praktikan scion pri la arto de regnestro, pri la ago kiu profitas la regnon, kaj pri la ago kiu malprofitas. En La Princo Makiavelo konsilas la princon pri siaj aferoj: militoj, ribeloj, armeoj, ligoj, provincoj, la sento de la popolo, ktp.

La princo, laŭ Makiavelo, por gajni kaj reteni potencon, iafoje devas agi senmorale: mensogo, perforto, perfido, ĉantaĝo, mortigo, hipokriteco, ktp. Leĝo kaj moralo estas sub la princo, ne super la princo. La celo pravigas la rimedon. La respekto de la princo por leĝo, moralo, tradicio, ktp, estas tute oportuna, ne sincera aŭ bonkora.

Pro tio, Makiavelo admiris la malbonajn papojn, Aleksandro la 6-a kaj Julio la 2-a.

Pluraj indikis ke Makiavelo neniam diris aferojn ne jam konatajn al regnestroj; inter aliaj, Baruĥ Spinozo, Jean-Jacques Rousseau kaj Ugo Foscolo opiniis ke la ĉefverko de Makiavelo intencis fakte montri al la popolo la praktikan kondukon de la regnestroj.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Niccolò Machiavelli, Il Principe, a cura di Giorgio Inglese, con un saggio di Federico Chabod, Einaudi, 2006, LXXI-214 p., ISBN 88-06-17742-7.
  • Maquiavelo, Nicolás: El príncipe. Santiago de Chile, Editorial Ercilla, 1935.
  • Nicolas Machiavel, Le Prince, Éditions Ivrea, 2001.
  • Machiavelli: Der Fürst. RaBaKa Taschenbuch, Neuenkirchen 2007, ISBN 978-3-940185-05-1 (kun enkonduko de Dro. Patrick Horvath)
  • Machiavelli: Der Fürst. Insel Taschenbuch, Frankfurt am Main 1995, ISBN 3-458-32907-2 (kun enkonduko de Horst Günther)
  • Machiavelli: Il Principe / Der Fürst. Italienisch/Deutsch. Reclam Taschenbuch, Stuttgart 1995, ISBN 978-3-15-001219-2.
  • O príncipe, Edição integral bilíngue, 2007 (trad. José Antônio Martins)
  • Il Principe, Einaudi, Torino, 1972. [1]

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]