Pradieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paleolitika gravuraĵo de mamuto.

La moderna dieta reĝimo konata kiel pradieto, paleolitika dieto aŭ eĉ dieto de kavernuloj, dieto de la ŝtonepokodieto de ĉasistoj-kolektistoj, estas nutricia plano bazita sur la antikva dieto el sovaĝaj plantoj kaj sovaĝaj bestoj kiuj estis konsumitaj de la homoj en la Paleolitiko[1] (periodo kiu daŭris inter 2,5 milionoj da jaroj kaj kiu finiĝis per la evoluo de la terkultivado antaŭ 10.000 jaroj)[2].

La dieto centriĝas en la uzo de nutraĵoj disponeblaj en tiu epoko kaj konsistas precipe el viando, fiŝaĵoj, fruktoj, legomoj, sekigitaj fruktoj kaj radikoj, ĝi ne inkluzivas grenojn, guŝojn, laktaĵojn, salon, rafinitajn sukerojn kaj procezigitajn oleojn.

Ĉi tiu dieto estis popularigita de la gastroenterologo Walter L. Voegtlin en la 1970-aj jaroj kaj estis adaptita de multenombraj aŭtoroj kaj esploristoj. Ĝi baziĝas sur la premiso ke ĉiuj homoj nuntempaj estas genetike adaptitaj al la dieto de siaj prauloj de la Paleolitiko, pro kio la dieto estas ideala. La defendantoj de ĉi dieto argumentas ke en la nuntempo, la homgrupo kiu uzas tradiciajn dietojn, kiuj grandmezure similas al la paleolitika, plejparte estas liberaj je multaj malsanoj kiuj ja damaĝas aliajn homgrupojn, kiel ekzemple la diabeto, trodikiĝo, karioj, ktp.

La fokuso de la dieto estas kontraŭdira kaj polemika temo inter nutriciistoj kaj antropologoj.

Historio kaj terminologio[redakti | redakti fonton]

Adrienne Rose Johnson skribis, pri la ideo, ke la primitiva aŭ praa dieto superas la nunajn dietajn kutimojn, datiĝas de la 1890-aj jaroj kun verkistoj kiel Emmet Densmore kaj John Harvey Kellogg. Densmore asertis ke "pano estas la bastono de la morto", dum Kellogg subtenis dieton de amelaj kaj grenbazitaj manĝaĵoj konforme al "la manieroj kaj ŝatoj de niaj primitivaj prapatroj".  Arnold DeVries rekomendis fruan version de la paleolitika dieto en sia libro, (1952) Primitive Man and His Food (Praa Homo kaj Sia Manĝaĵo).  En 1958, Richard Mackarness verkis Eat Fat and Grow Slim, kiu proponis dieton kun malmulta karbohidrato nomata "ŝtonepoka dieto".

En lia libro The Stone Age Diet (La Ŝtonepoka Dieto) de la jaro 1975, gastroenterologo Walter L. Voegtlin rekomendis viando-bazitan dieton, kun malaltaj proporcioj de legomoj kaj amelaj manĝaĵoj, surbaze de sia deklaro, ke homoj estis "ekskluzive viando-manĝantoj" ĝis antaŭ 10.000 jaroj.

En 1985 Stanley Boyd Eaton kaj Melvin Konner publikigis kontestatan artikolon en la New England Journal of Medicine (Nov-Anglia Ĵurnalo de Medicino) proponante ke modernaj homoj estis biologie tre similaj al siaj primitivaj prapatroj kaj tiel "genetike programitaj" por konsumi antaŭ-agrikulturajn manĝaĵojn. Eaton kaj Konner proponis "malkonkordan hipotezon" per kiu la malakordo inter moderna dieto kaj homa biologio estigis vivmanierajn malsanojn, kiel trodikiĝo kaj diabeto.

La dieto ekfamiĝis en la 21-a jarcento, kiam ĝi altiris plejparte interrete sekvantan uzadon de retejoj, forumoj kaj sociaj retoj.

Ĉi tiuj dietaj ideoj estis plue popularigitaj de Loren Cordain, san-sciencisto kaj doktoro pri korpa edukado, kiu varmarkis la vortojn "La Paleo-Dieto" (pradieto) kaj kiu verkis libron de 2002 kun tiu titolo.

En 2012 la paleolitika dieto estis priskribita kiel unu el la "plej novaj tendencoj" en dietoj, surbaze de la populareco de dietaj libroj pri ĝi;  en 2013 kaj 2014 la paleolitika dieto estis la plej serĉata metodo por maldikiĝi pero la serĉilo Google .

La paleolitikapaleodieto ankaŭ estas foje nomata la kavernulaŝtonepoka dieto.

Frua libro pri la temo estis La Ŝtonepoka Dieto, mempublikigita en 1975 de Walter Voegtlin[3]. En 1985, Boyd Eaton kaj Melvin Konner publikigis artikolon pri Paleolitika nutrado en la Nov-Anglia Medicina Ĵurnalo[4] sekvita en 1988 de la libro, kun Marjorie Shostak, La Paleolitika Preskribo. Ekde la malfruaj 1990-aj jaroj multaj aliaj publikigis librojn kaj artikolojn subtenantaj la dieton, inkluzive de Staffan Lindeberg, Mark Sisson, kaj Arthur De Vany.

La dieto estis ĉe flanko pro aliaj plia famaj dietaj reĝimoj kiel ekzemple la Atkins-dieto kaj Sud-Stranda Dieto ĝis la publikigo de la furorlibro de Loren Cordain. Cordain posedas bakalaŭrecon pri sanscienco, magistriĝo kaj doktoriĝo pri ekzerco-fiziologio, kaj studis nutradon profesie dum pli ol dudek jaroj. Lia retejo titolas lin kiel "D-ro Loren Cordain, monda sperta gvidanto pri paleolitikaj dietoj kaj fondinto de la Pra-Movado[5]. Li estas la posedanto de la varmarko "The Paleo Diet"[6] (La Pradieto). La paleolitika dieto kreskis multe en populareco ekde la publikigo de la libro de Cordain, kaj en 2013 estis la plej serĉata metodo por maldikiĝo.[7]

Analizo pri la Pradieto[redakti | redakti fonton]

Reklamilo pri pradieto en 1961.

Adopto de la paleolitika dieto supozigas, ke modernaj homoj povas reprodukti la dieton de ĉasistoj-kolektistoj. Molekula biologo Marion Nestle argumentas ke "scio pri la relativaj proporcioj de bestaj kaj plantaj manĝaĵoj en la dietoj de fruaj homoj estas cirkonstanca, nekompleta kaj diskutebla kaj ke ekzistas nesufiĉaj datumoj por identigi la konsiston de genetike determinita optimuma dieto. La evidenteco rilatis al paleolitikaj dietoj oni plej bone interpretas kiel subtenon de la ideo, ke dietoj bazitaj plejparte sur plantaj nutraĵoj favoras sanon kaj longvivecon, almenaŭ sub kondiĉoj de manĝaĵabundo kaj fizika agado."  Ideoj pri paleolitika dieto kaj nutrado plej bone estas hipotezaj.

La datumoj por la libro de Cordain venis nur de ses nuntempaj ĉasistoj-kolektistoj, ĉefe loĝantaj en marĝenaj vivejoj. Unu el la studoj estis pri la !Kung , kies dieto estis registrita dum unu monato, kaj unu pri la inuitoj.  Pro ĉi tiuj limoj, la libro estis kritikita kiel pentranta nekompletan bildon de la dietoj de paleolitikaj homoj.  Oni rimarkis, ke la raciaĵo por la dieto ne taŭge klarigas la fakton, ke, pro la premoj de artefarita selektado , plej multaj hejmaj plantoj kaj bestoj draste diferencas de siaj prahomoj de Paleolitiko; same, iliaj nutraj profiloj estas tre malsamaj ol iliaj antikvaj samranguloj. Ekzemple, sovaĝaj migdaloj produktas eble mortigajn nivelojn de cianido, sed ĉi tiu trajto estis bredita el malsovaĵigitaj varioj uzante artefaritan selektadon. Multaj legomoj, kiel ekzemple brokolo, ne ekzistis en la paleolitika periodo; brokolo, brasiko, florbrasiko kaj krispa brasiko estas modernaj kulturvarioj de la antikva specio Brassica oleracea .

Provi elpensi idealan dieton per studado de nuntempaj ĉasistoj-kolektistoj estas malfacile pro la grandaj malegalecoj, kiuj ekzistas; ekzemple, la procento de bestodevenaj kalorioj varias de 25% por la gwi-homoj de suda Afriko ĝis 99% por la alaskaj nunamiutoj. Posteuloj de popoloj kun malsamaj dietoj havas malsamajn genetikajn adaptiĝojn al tiuj dietoj, kiel ekzemple la kapablo digesti sukerojn de amelaj manĝaĵoj. Modernaj ĉasistoj-kolektistoj emas praktiki multe pli ol modernaj oficejaj laboristoj, protektante ilin kontraŭ kormalsano kaj diabeto, kvankam tre prilaboritaj modernaj manĝaĵoj ankaŭ kontribuas al diabeto kiam tiuj loĝantaroj translokiĝas en urbojn.

Revizio de 2018 pri la dieto de ĉasistoj-kolektistoj trovis, ke la dietaj provizoj de la paleolitika dieto baziĝis sur kritikindaj esploroj, kaj estis "malfacile akordigeblaj kun pli detalaj etnografiaj kaj nutraj studoj pri dieto de ĉasistoj-kolektistoj".

Esploristoj proponis, ke kuiritaj ameloj plenumis la energiajn postulojn de kreskanta cerba grandeco, surbaze de variadoj en la kopia nombro de genoj, kiuj enkodigas amelazon.

La dieto[redakti | redakti fonton]

Semoj kiel juglandoj estas riĉaj fontoj de proteinoj kaj mikroelementoj

Viando, marfruktoj, kaj aliaj bestoproduktoj reprezentas la bazajn manĝaĵojn de nuntempaj pradietoj, ĉar aktivuloj asertas ke proteino konsistas el 19-35% de la kalorioj en ĉasistoj-kolektisto-dietoj. La Centroj por Malsankontrolo kaj Preventado, la nacia popola san-instituto de Usono, rekomendas 10-35% da kalorioj venu el proteinoj.

La dieto rekomendas la konsumon de ne-amelozaj freŝaj fruktoj kaj legomoj por disponigi 35-45% ĉiutagajn kaloriojn kaj esti la ĉeffonto de karbonhidratoj. Laŭ la Usona Departemento de Terkultivado, la akceptebla ega nutraĵa distribua intervalo por karbonhidratoj estas 45 ĝis 65 procentoj de totalaj kalorioj. Tipa moderna dieto ricevas multajn karbonhidratojn el laktaĵoj kaj grenoj, sed tiuj estas ekskluditaj en la pradieto.[8]

Alta fibrokonsumado ne per grenoj, sed per ne-amelozaj legomoj kaj fruktoj.

Aktivuloj rekomendas, relative al modernaj dietoj, ke la pradieto havu modere pli altan gras-konsumadon dominita de monosaturitaj kaj plurmalsaturitaj grasoj kaj grasa acido omego 3, sed evitante la omegon 6.

Estas konate ke modernaj dietoj estas altaj en salo kaj multaj dietoj, inkluzive de la pradieto rekomendas ĝian malpliigon. Ĉiu manĝaĵo prezentas aŭ netan acidon (ekz. viandoj, fiŝoj, grenoj, guŝoj, fromaĝo, kaj salo) aŭ alkalan (ekz. fruktoj kaj legomoj) kiuj ŝarĝas la renojn[9].

Pli alta konsumado de vitaminoj kaj mineraloj estas rekomendita pere de viando el bestoj nutritaj per paŝtaĵo, fruktoj, kaj legomoj anstataŭ grenoj[10] .

Energia intenso[redakti | redakti fonton]

Rostita bovaĵo. Kelkaj variantoj de la pradieto emfazas la konsumadon de ne tro prilaboritaj bestproduktoj.

La pradieto havas pli malaltan energi-intenson ol la tipa dieto konsumita de modernaj homoj[11]. Tio estas aparte vera en ĉefe vegetaraj versioj de la dieto[12] , sed ĝi daŭre havas la energian intenson se ĝi havas grandajn kvantojn de viando. Ekzemple, la plej multaj fruktoj kaj beroj enhavas 0.4 - 0.8 kaloriojn je gramo, kaj legomoj povas esti eĉ sub la nivelo de tio (kukumoj enhavas nur 0.16 kaloriojn je gramo)[13]. ĉasviando, kiel ekzemple kuirita sovaĝa kuniklo, estas pli energi-densa (ĝis 1.7 kalorioj je gramo), sed ĝi ne konsistigas la plejparton de la dieto laŭ maso aŭ volumeno ĉe la rekomenditaj plantaj/bestaj rilatumoj, kaj ĝi ne atingas la kaloriajn densecojn de multaj pretmanĝaĵoj ofte konsumitaj fare de modernaj homoj.

Konsumado de manĝaĵoj malaltaj je energiintenso (kcal/g) malpliigas la energi-konsumadon dum pluraj tagoj, sed la efikeco de tiu strategio por maldikiĝo ne estis testata[14].

Eĉ kelkaj verkistoj kiuj povas prezentiĝi alie kritikaj de la pradieto kverelis ke la alta energiintenso de modernaj dietoj, kiel komparite kun praulaj aŭ primato-dietoj, kontribuas al la incidenco de malsanoj de bonstato en la industria mondo[15].

Trinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fiŝaĵo kaj legomoj, taŭgaj manĝaĵoj de la pradieto.

En la maldikiga pradieto, terapiistoj estas licaj trinki plejparte akvon, kaj kelkaj aktivuloj rekomendas teon kiel sana trinkaĵo. Nek alkoholo nek kafo estas konsiderataj "praaj" kiam niaj prapatroj ne povis produkti tiujn trinkaĵojn.

Kruda vs. kuirita[redakti | redakti fonton]

Male al krudaj manĝodietoj, ĉiuj manĝaĵoj povas esti kuiritaj, sen restriktoj. Tamen, ekzistas pradietistoj kiuj kredas ke homoj ne adaptiĝis al kuiritaj manĝaĵoj ekde la unua rego de la fajro de la homo erectus, kaj tial ili manĝas krude kaj prae.

Ekskludoj[redakti | redakti fonton]

Manĝogrupoj kiun defendantoj aserton ke ili estis neniam konsumitaj de la prahomoj antaŭ la Neolitika agrikultura revolucio malofte estis ekskluditaj de la dieto. Tiuj inkluzivas laktaĵojn, grenojn (ekzemple tritiko, sekalo, kaj hordeo, kiuj igas ĝin senglutena dieto) guŝoj ekzemple faboj kaj arakidoj, prilaboritaj oleoj, rafinita sukero kaj salo

Sanaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Stufaĵo el fiŝaĵo, laŭ pradieto.
Laktuko kaj kruda ŝinko.

La pradieto parte estas kontestata pro la troigitaj sanaj asertoj faritaj por ĝi de ĝiaj subtenantoj. Ĝenerale esploroj pri la dieto estis malbonkvalitaj. La aspektoj de la paleolitika dieto, kiuj konsilas manĝi malpli da prilaboritaj manĝaĵoj kaj malpli da sukero kaj salo, kongruas kun ĉefaj konsiloj pri dieto. Dietoj kun paleolita nutra ŝablono havas iujn similecojn kun tradiciaj etnaj dietoj kiel la mediteranea dieto, kiuj estis pli sanaj ol la okcidenta dieto. Sekvi la paleolitikan dieton tamen povas konduki al nutraj mankoj kiel tiuj de vitamino D kaj kalcio, kiuj siavice povus konduki al grava osta malsano; ĝi ankaŭ povas konduki al pliigita risko ingesti toksinojn pro alta fiŝokonsumo.

Esplorado pri la maldikigaj efikoj de la pradieto ĝenerale estis malbonkvalita. Estas iuj evidentecoj, ke la dieto helpas perdi pezon, eble pro la pliigita sateco de la manĝaĵoj tipe manĝitaj. Unu testo de trodikaj postmenopaŭzaj virinoj trovis plibonigojn en peza kaj grasa perdo post ses monatoj, sed la avantaĝoj ĉesis post 24 monatoj; kromefikoj inter partoprenantoj inkluzivis "malforton, diareon kaj kapdolorojn". Kiel ĉe ĉiu alia dieta reĝimo, la paleolitika dieto kaŭzas malplipeziĝon pro entute malpliigita kaloria uzado, ol speciala trajto de la dieto mem.

Ne estas bonaj pruvoj, ke sekvi paleolitikan dieton malpliigas la riskon de korvaskula malsano aŭ metabola sindromo. Ĝis 2014 ekzistis neniuj indicoj ke la paleolita dieto estas efika en traktado de malsano pro inflama intesto.

La paleolitika dieto simila al la dieto Atkins instigas al la konsumo de grandaj kvantoj da ruĝa viando , precipe viandoj kun multe da saturitaj grasoj . Ĉi tio longtempe havas negativan efikon en la sano, ĉar medicinaj esploroj montris, ke ĝi povas konduki al pliigita ofteco de korvaskulaj malsanoj.

Ricevo[redakti | redakti fonton]

Nutristoj konsentas ke la pradieto estas utila kaj sana en tio ke tranĉitaj rapidmanĝaĵoj kiuj estis altagrade modifitaj ekde ilia kruda stato kiel ekzemple blanka pano, artefarita fromaĝo, kelkaj kolbasoj kaj endosigitaj viandoj, ĉipsoj, kaj sukeritaj cerealaĵoj. Tiuj ofte havas malpli da nutraĵoj ol iliaj neprilaboritaj ekvivalentoj, kaj povas esti endosigitaj aŭ enpakigitaj kun kalorioj, natrio kaj konservaĵoj kiuj povas pliigi la riskon je kormalsano kaj certaj kanceroj.

Rangotabelo de la U.S News & World Report, implikanta panelon de spertuloj, analizis surbaze de faktoroj inkluzive de sano, maldikiĝo, kaj facileco de sekvantaro. En 2014, ĝi kaj la Dunkan dieto ricevis la lastan lokon, la 32an.

Indico por la efiko de la ŝanĝo al agrikulturo dum ĝenerala vivdaŭro estas miksita, kie kelkaj homgrupoj elmontras ŝajnan malkreskon en vivdaŭro kaj aliaj ŝajnan pliiĝon. Kaj laŭ S. Jay Olshansky kaj Bruce Carnes, "tie nek konvinkas indico nek scienca logiko subteni la aserton ke sekvado de la pradieto disponigas longvivecan avantaĝon".

Laŭ la Brita Dietistika Unuiĝo la dieto ekskludas esencajn manĝgrupojn, levante la potencialon por nutromankoj.

Genetiko[redakti | redakti fonton]

Melvin Konner, kunaŭtoro de artikolo (1985) prezentanta hipotezan bazon por la paleolita dieto.

Melvin Konner, kunaŭtoro de artikolo (1985) prezentanta hipotezan bazon por la paleolita dieto. La fiksita racio por la paleolitika dieto estas, ke homaj genoj de modernaj tempoj estas senŝanĝaj al tiuj de antaŭ 10.000 jaroj, kaj ke la tiama dieto do plej taŭgas por nuntempaj homoj. Loren Cordain priskribis la pradieton kiel "la solan dieton, kiu ideale taŭgas por nia genetika konsisto".

La argumento estas, ke modernaj homoj ne povis adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj. La agrikultura revolucio alportis la aldonon de grajnoj kaj laktaĵoj al la dieto. Rekomendantoj de la dieto argumentas ke la pliiĝo de malsanoj de la civilizo post la krepusko de agrikulturo estis kaŭzita de ŝanĝoj en dieto, sed aliaj kontraŭdiris ke eble antaŭkulturaj ĉasistoj-kolektistoj ne suferis el tiaj civilizaj malsanoj, ĉar ili ne vivis sufiĉe longe por disvolvigi ilin.

Laŭ la modelo de la hipotezo pri evolua malakordo, "multaj kronikaj malsanoj kaj degeneraj kondiĉoj evidentaj en modernaj okcidentaj loĝantaroj ekestis pro misagordo inter ŝtonepokaj genoj kaj modernaj vivstiloj." Rekomendantoj de la moderna pradieto formis siajn dietajn rekomendojn bazitajn sur ĉi tiu hipotezo. Ili argumentas, ke modernaj homoj devas sekvi dieton nutre pli proksiman al tiu de iliaj paleolitikaj prapatroj.

La evolua misharmonio estas nekompleta, ĉar ĝi baziĝas ĉefe sur la genetika kompreno de la homa dieto kaj unika modelo de homaj praulaj dietoj, sen konsideri la flekseblecon kaj ŝanĝiĝemon de la homaj dietaj kondutoj laŭlonge de la tempo.  Studoj pri diversaj popoloj ĉirkaŭ la mondo montras, ke homoj povas vivi sane kun tre diversaj dietoj kaj ke homoj evoluis por esti flekseblaj manĝantoj.  Laktoza toleremo estas ekzemplo de kiel iuj homoj adaptiĝis al la enkonduko de laktaĵoj en sian dieton. Dum la enkonduko de grajnoj, laktaĵoj kaj guŝoj dum la Neolitika revolucio eble havis iujn malutilojn super modernaj homoj, se homoj ne estus nutre adapteblaj, ĉi tiuj teknologiaj evoluoj estus forlasitaj.

Ekde la publikigo de la artikolo de Eaton kaj Konner en 1985, analizo de la DNA de primitivaj homaj restaĵoj donis evidentecon, ke evoluantaj homoj kontinue adaptiĝas al novaj dietoj, tiel defiante la hipotezon sub la paleotika dieto.  Evolu-biologo Marlene Zuk skribas ke la ideo ke nia genetika konsisto hodiaŭ egalas tiun de niaj prapatroj estas miskomprenita, kaj ke en debato Cordain estis "surprizita" kiam rakontite ke 10,000 jaroj estis "amaso da tempo" por evolua ŝanĝo kiu okazis en homaj digestaj kapabloj. Pri ĉi tiu bazo Zuk malakceptas la aserton de Cordain, ke la pradieto estas "la sola dieto, kiu taŭgas por nia genetika konsisto".

Hungara mangalicaĵo dum Budapeŝta Pradieta Festivalo, en 2013.

Paleoantropologo Peter Ungar skribis, ke la pradieto estas "mito", pro sia alvoko de ununura taŭga dieto, kiam fakte homoj ĉiam estis "prilaborata", kaj ĉar dieto ĉiam estis diversa, ĉar homoj disvastiĝis tra la planedo.

Antropologia genetikisto Anne C. Stone diris, ke homoj adaptiĝis en la lastaj 10 000 jaroj responde al radikalaj ŝanĝoj en dieto. En 2016 ŝi estis citita dirante "Frenezigas min kiam pradietemuloj diras, ke ni ĉesis evolui, ni ne".

Melvin Konner diris, ke la defio al la hipotezo ne multe gravas, ĉar la veraj defioj al homa neadaptado okazis kun la pliiĝo de ĉiam pli rafinitaj manĝaĵoj en la lastaj 300 jaroj.

Kulturo kaj socio[redakti | redakti fonton]

Vivmaniero kaj ideologio disvolviĝis ĉirkaŭ la dieto. "Paleolitikaj" produktoj inkluzivas vestaĵojn, poŝtelefonajn programojn kaj kuirvestaĵojn, kaj multaj paleolitikaj kuirlibroj estas furorlibroj.

La merkato por produktoj kun la vorto "Paleo" en ilia nomo valoris ĉirkaŭ $ 500 milionojn da usonaj dolaroj, kun fortaj kreskaj perspektivoj malgraŭ repuŝo de la scienca komunumo. Iuj produktoj ekspluatis la tendencon sin propagandante kiel "pale-aprobitaj" malgraŭ tio, ke ili laŭŝajne ne havas rektajn ligojn al la principoj de la pradieta movado.

Kiel multaj aliaj dietoj, la paleolitika dieto estas antaŭenigita de iuj per alvoko al naturo kaj rakonto pri konspiraj teorioj pri kiel nutra esplorado, kiu ne subtenas la supozatajn avantaĝojn de la palelita dieto, estas regata de malica manĝaĵa industrio. pradietaktivulo John Durant kulpigis subpremon de la vero pri dieto en Usono al "la vegetara lobio". Saĝe, la paleolitika dieto trovis favoron ĉe la alt-dekstro kiel opozicia punkto al tio, kion oni vidas kiel pli maldekstra veganismo .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Caveman fad diet. National Health Service. Arkivita el la originalo je 2017-07-25. Alirita 14 August 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-25. Alirita 2014-09-22.
  2. Paleo Diet -- What You Need to Know. Alirita 1 June 2014.
  3. Voegtlin, Walter L.. (1975) The stone age diet: based on in-depth studies of human ecology and the diet of man. Vantage Press.
  4. (31 January 1985) “Paleolithic Nutrition — A Consideration of Its Nature and Current Implications”, New England Journal of Medicine 312 (5), p. 283–289. doi:10.1056/NEJM198501313120505. Alirita 11 June 2014.. 
  5. The Paleo Diet. The Paleo Diet LLC. Alirita 11 June 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-08. Alirita 2014-09-22.
  6. THE PALEO DIET. United States Patent and Trademark Office. Alirita 2014-06-12.
  7. Top diets review for 2014. NHS. Alirita 2014-06-14.
  8. Protein. US Government. Alirita 14 June 2014.
  9. Carbohydrates. USDA. Arkivita el la originalo je 2011-03-04. Alirita 14 June 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-04. Alirita 2014-09-22.
  10. Most Americans Should Consume Less Sodium. CDC. Alirita 2014-06-14.
  11. (2003) “Fast foods, energy density and obesity: A possible mechanistic link”, Obesity Reviews 4 (4), p. 187–94. doi:10.1046/j.1467-789X.2003.00117.x. 
  12. THE PALEO DIET PREMISE. Alirita 14 June 2014.
  13. Rolls, Barbara. The Volumetrics Eating Plan: Techniques and Recipes for Feeling Full on Fewer Calories. ISBN 0-06-073730-1.Ŝablono:Page needed
  14. (2007) “Dietary energy density in the treatment of obesity: A year-long trial comparing 2 weight-loss diets”, The American Journal of Clinical Nutrition 85 (6), p. 1465–77. 
  15. Milton, Katharine (2000). “Back to basics: why foods of wild primates have relevance for modern human health”, Nutrition (PDF) 16 (7–8), p. 481–83. doi:10.1016/S0899-9007(00)00293-8. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]