Siberia lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia lagopo
Siberia lagopo, masklo ceremonie
Siberia lagopo, masklo ceremonie
Siberia lagopo, ino
Siberia lagopo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Falcipennis
Specio: F. falcipennis
Falcipennis falcipennis
(Hartlaub, 1855)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Siberia lagopoFalcipeniso (Falcipennis falcipennisDendragapus falcipennis) estas mezgranda birdo de la ordo kokoformaj kiu vivas en nordorienta Azio, nome en Siberio, de kie devenas la komunlingva nomo. Ĝi estas tre simila al la Kanada lagopo de Nordameriko, al kiu ĝi estas tre proksime rilata.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Siberia lagopo ĉefe loĝas en arbaroj de piceo, abio, lariko kaj pino. Ties teritorio estas pleja sudorienta Rusio en Siberio, kaj malgranda populacio iam loĝis en neloĝata malproksima nordorienta Ĉinio, kie ili estas probable formortintaj. Temas pri teritorio en la malgranda Ŝingan-montaro kaj malsupra baseno de la rivero Hejlongĝjango de nordorienta Ĉinio. Ĉefe ili vivas en la regiono inter la supra baseno de la rivero Leno kaj la rivero Usuli kaj Saĥaleno.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo dum ekflugo.
(Foto: Franz Hafner)

Ĝiaj flugplumoj aspektas falĉile.

La plumoj de la birdino tre similas al tiuj de la virbirdo, sed estas multe pli malhela kaj bruneca.

Por la reprodukta sezono la masklo faras memmontradajn ceremoniojn kiuj montras la ĉefajn karakterojn. Temas pri nigreca birdo kiu havas la subajn partojn tre markatajn per blankaj makuloj disponitaj horizontale el suba brusto suben. En dorso estas pli malgrandaj kaj pli malabundaj blankaj markoj. La vosto estas malhelbruna al nigreca kun rimarkindaj blankaj plumopintoj. La brusto kaj la kapo estas nigraj, sed en la kapo videblas tre markata ruĝa superokula marko kaj blanka traokula strio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Taŭga biotopo
(Foto: Franz Hafner)

La Siberia lagopo falcipenisoj vivas en abiaroj, picearoj kaj falfoliaj pinaroj, kie kreskas ankaŭ rubusoj, riboj kaj aliaj berodonaj arbedoj kaj herboj, aŭ en montaj arbaroj inter kampoj kaj herbejoj.

Ili vivas unuope, manĝas ĉefe vegetaĵojn inkl. de ŝosoj, burĝonoj, semoj, beroj k.a.

La nesto estas konstruita surgrunde per pajloj, bastonetoj kaj tigetoj. La ino demetas ĉirkaŭ 6 vojn kremokolorajn iom punktecajn.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Ovoj en nesto
(Foto: Franz Hafner)

La Siberia lagopo estas klasata kiel Tutmonde Minacata fare de Birdlife International pro habitatoperdo kaŭzata de pliiĝanta espluatado de arbaroj kaj pro arbarincendioj. Konservoklopodoj gravas por malpliigi la riskon de tiu palearktisa specio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.