Kerkopoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kerkopoj (helene Κέρκωπες', latine Cercopes) ) estas figuroj en la helena mitologio. En iuj mitoj ili estas prezentataj kiel du fratoj nomataj Olo kaj Eŭribalo, iam Dilo kaj Tribalo. Iliaj gepatroj estas sciigataj Tejo kaj Okeano. Ili aperis kutime en Eŭbeo aŭ en Termopiloj.

Tiuj ĉi arbaraj kreaĵoj onidire provis trompi Zeŭson kaj tiu metamorfis ilin en ŝtonojn, laŭ aliaj versioj en pigmeojn aŭ simiojn.

Kerkopoj ne estis mavaj estaĵoj, pli eble malicaj, trudemaj kaj arogantaj gnomoj. Kiam ili renkontiĝis kun heroo Heraklo, ŝtelis dum lia dormo de li batalilojn. Kiam li pretiĝis puni ilin, tiuj grimacis sin tiel longe, ke li fine ne povis koleri kontraŭ ili kaj ilian kuraĝon prenis ridante.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kerkópové en la ĉeĥa Vikipedio.