Ruĝbruna rajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbruna rajo
Dasyatis akajei
Dasyatis akajei
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Kartilagaj fiŝoj Chondrichthyes
Subklaso: Elasmobrankoj Elasmobranchii
Ordo: Rajoformaj Rajiformes
Familio: Dasyatidae
Genro: Dasyatis
Specio: D. akajei
Dasyatis akajei
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝbruna rajo (Dasyatis akajei) estas rajoforma fiŝo el la familio de dasjatedoj, kiu videblas en riveroj kaj lagoj en sudokcidenta Gŭangŝjio de Ĉinio. Ĝi havas platan kaj romboforman korpan, kies larĝeco egalas trionon de ĝia totala longeco. Ĝia vosto plata kaj larĝa en la antaŭa parto kaj maldika en la malantaŭa parto estas 2-2,7-oble longa kiel ĝia korpo, kun venenaj segilformaj dornoj. Ĝi havas buŝeton sur la abdomeno, kun plataj dentetoj. Ĝiaj okuletoj estas iom elstaraj kun paro da akvoeniraj truoj malantaŭ si. La ido estas glata sen skvamoj. La matura fiŝo havas strion da tuberaj dornoj de sia malantaŭa kapo ĝis vostaj dornoj, kaj naĝilojn ĉe la abdomeno. Ĝi estas ruĝbruna.

La supre menciita specio estas unusola dolĉakva elasmobranka fiŝo de Ĉinio. Ĝi pezas 1-1,5 kilogramojn, maksimume 20 kilogramojn. Ĝi ofte sin kaŝas en akvofundo kaj moviĝas malrapide. Sen veziketo kaj pulmoj, ĝi havas 5 branktruojn. Ĝi nutras sin per malgrandaj fiŝoj, salikokoj kaj akvaj vermoj. Interesa estas ĝia kaptado de nutraĵo: Ĝi subite sin levas por ke ĉirkaŭaj fiŝoj kaj salikokoj kolektiĝu sub gian korpon Iaŭ la akvofluo, poste ĝi rapide malleviĝas por mortpremi la fiŝojn kaj salikokojn. Ĝi naskas ĉiufoje 7-8 fiŝidojn. Post sia naskiĝo la idoj sin alkroĉas al la brusto de la patrino kaj sendepende vivas nur post kiam ili plenkreskas.

Frue en Song-dinastio de Ĉinio jam estis registro pri produktado de tia fiŝo en Gŭangŝji. En 1962 ĉina anatomo pri fiŝo konstatis, ke dolĉakva kaj mara ruĝbrunaj rajoj apartenas al la sama specio. Sed kial la du "fratoj" vivas aparte? En la lastaj jaroj geologoj solvis la problemon: Pro terkrusta ŝanĝiĝo tiaj fiŝoj vivantaj en la riveroj Mingĝjang kaj Zŭoĝjang de Gŭangŝji ne povis reveni al maro kaj fariĝis nova specio post longa tempo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.