Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj27° 30′ 0″ N, 97° 57′ 0″ O (mapo)27.597.95Koordinatoj: 27° 30′ 0″ N, 97° 57′ 0″ O (mapo) [+]
Areo10 620 km² (1 062 000 ha) [+]

Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj (Tero)
Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj
vdr

La nordbirmaj mezvarmaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de la montaroj de ekstremnorda Birmo. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj". La ekoregiono ankaŭ situas en la Hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La nordbirmaj mezvarmaj arbaroj okupas la sudajn deklivojn de Namkiu-Montaro, la ekstremorienta finaĵo de Himalajo, kaj etendiĝas sudorienten laŭlonge de Patkaj-Montaro je la limo inter Birmo kaj Barato, en la birmaj Kaĉino kaj Sagaing-Regiono, areo kiu estas parto de la Ora Triangulo. La montaroj iras norden-suden al la centra ebenaĵo de Birmo kaj la arbaroj troviĝas inter altitudoj de 1 830 ĝis 2 700 metroj. Ĉindvino, Rivero Mali, kaj N'Maj-Rivero ĉiuj havas siajn fontojn en tiuj montaroj kaj iras suden por kunigi sin en Iravadio.

La nordbirmaj subtropikaj arbaroj troviĝas sude, dum la orient-himalajaj foliarbaroj situas nordokcidente tra Patkaj-Montaro. La orient-himalajaj subalpaj arbustaroj kaj herbejoj limtuŝas la ekoregionon norde. La nordbirmaj mezvarmaj arbaroj similas la orient-himalajajn mezvarmajn arbarojn, kiuj okupas la mezaltajn altitudojn de Himalajoj en Orienta Barato, Butano, kaj orienta Nepalo, kaj etendiĝas laŭlonge de la norda deklivaro de Patkaj-Montaro en Arunaĉal-Pradeŝo [1].

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Foliarbaroj borde de
Rivero Mali en Kaĉino.

La precipaj plantokomunumoj de la nordbirmaj mezvarmaj arbaroj estas foliarbaroj kaj miksaj arbaroj. La arbaroj estas diversaj, miksante plantojn karakterizaj por la tropikaj flaŭroj de Orienta Himalajo kun tiuj de Asamo, Hinda Subkontinento kaj Hindoĉinujo kaj la mezvarmaj flaŭroj de Himalajo kaj Ĉinujo kaj eĉ iuj relikvaj plantoj de la pra kontinento Gondvano. Plie la nordbirmaj mezvarmaj arbaroj estas estintaj mulmulte esplorataj de la sciencistoj ekde la laboroj de Frank Kingdon-Ward en la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj kaj ilia biodiverseco estas verŝajne subtaksata.

La foliarbaroj troviĝas inter altitudoj de 1 830 kaj 2 100 metroj. Karakterizaj specioj inkludas Alnus nepalensis, Betula cylindrostachya, Castanopsis spp., Schima spp., Callophylus spp., Michelia spp., kaj Bucklandia populnea.

La miksaj arbaroj troviĝas super altitudo de 2 100 metroj, karakterizataj de foliarboj de Quercus, Magnolia, Acer, Prunus, Ilex, kaj Rhododendron, miksataj kun la koniferoj Picea brachytyla, Tsuga dumosa, Larix griffithiana, kaj Taiwania flousiana.

Subalpaj koniferaroj troviĝas inter la mezvarmaj arbaroj kaj la alpaj herbejoj de ekstremorienta Himalajo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle WWF : Northern Triangle temperate forests

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Orientalisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj  Butano,  Barato,  Nepalo
IM0402 Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj  Birmo
IM0403 Okcident-himalajaj foliarbaroj  Barato,  Nepalo,  Pakistano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]