Muhammad bin Kasim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad bin Kasim
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 695 (0695-12-31)
en Taif
Morto 18-an de julio 715 (0715-07-18) (19-jaraĝa)
en Damasko
Tombo Q60572937 vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Umajida Kaliflando vd
Familio
Parencoj Yusuf ibn Umar al-Thaqafi vd
Profesio
Okupo militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muhammad bin Kasim (arabe عماد الدين محمد بن القاسم الثقفي, ‘Imād ad-Dīn Muḥammad ibn al-Qāsim aṯ-Ṯaqafī; naskiĝis ĉ. 31-a de decembro 695, mortis 18-a de julio 715) estis generalo de Umajidoj kiu konkeris la regionojn de Sindo kaj Multan laŭlonge de la rivero Induso (nune parto de Pakistano) por la Umajida Kaliflando. Li naskiĝis kaj edukiĝis en la urbo Taif (en nuntempa Saudarabio). La konkeroj fare de Kasim de Sindo kaj de plej sudaj partoj de Multan permesis pluan islaman etendon en Hindio.

Li estis membro de la tribo Takif (arabe بنو ثقيف‎, Banū Ṯaqīf) de la regiono Taif, kaj la patro de Muhammad bin Kasim estis Kasim bin Jusuf kiu mortiĝis kiam Muhammad bin Kasim estis juna, lasante lian patrinon zorge de lia edukado. La guberniestro de Umajidoj nome al-Haĝĝaĝ ibn Jusuf at-Takafi (arabe أبو محمد الحجاج بن يوسف بن الحكم بن عقيل الثقفي, Abū Muḥammad al-Ḥaĝĝāĝ ibn Jūsuf ibn al-Ḥakam ibn ʿAqīl aṯ-Ṯaqafī), nome elpatra onklo de Muhammad bin Kasim, ludis gravan rolon por instruado de Muhammad bin Kasim pri milito kaj regado. Muhammad bin Kasim edziĝis al sia kuzino Zubaidah, filino de Haĝĝaĝ, tuj antaŭ iri al Sindo. Alia elpatra onklo de Muhammad bin Kasim estis Muhammad bin Jusuf, guberniestro de Jemeno. Sub la protekto de Haĝĝaĝ, Muhammad bin Kasim iĝis guberniestro de Persio, kie li sukcesis finigi ribelon. Pro sia proksima rilato kun Haĝĝaĝ, Bin Kasim estis ekzekutita post la ascendo de la kalifo Sulajman ibn Abd al-Malik.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Nicholas F. Gier, FROM MONGOLS TO MUGHALS: RELIGIOUS VIOLENCE IN INDIA 9TH-18TH CENTURIES, Presented at the Pacific Northwest Regional Meeting American Academy of Religion, Gonzaga University, May, 2006 [1]
  • Stanley Lane-Poole, Medieval India under Mohammedan Rule, 712-1764, G.P. Putnam's Sons. New York, 1970
  • Schimmel, Annemarie Schimmel, Religionen - Islam in the Indian Subcontinent, Brill Academic Publishers, Jan 1, 1980, ISBN 90-04-06117-7
  • Appleby, R Scott & Martin E Marty, Fundamentalisms Comprehended, University of Chicago Press, May 1, 2004, ISBN 0-226-50888-9
  • Wink, Andre, Al-Hind, the Making of the Indo-Islamic World, Brill Academic Publishers, August 1, 2002, ISBN 0-391-04173-8
  • Wink, Andre, Al-Hind, the Making of the Indo-Islamic World, Brill Academic Publishers, 2004, ISBN 90-04-09249-8
  • Maclean, Derryl N. Religion and Society in Arab Sind, Brill Academic Publishers, 1989 ISBN 90-04-08551-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]