Praksea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Praksea
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 200 (0200-01-01)
en Anatolio
Morto 1-an de januaro 300 (0300-01-01) (100-jaraĝa)
Okupo
Okupo teologo
vdr

Praksea (itale: Prassea, Malgranda Azio, ... – 2-a/3-a jarcentoj) estis kristana antikvgreka teologo kiu distingiĝis pro sia kontraŭeco al Montanismo de Tertuliano.

Li memoriĝas nur danke al verko de Tertuliano, Adversus Praxean (Kontraŭ Praksea). Lia nomo aperas en la listo de herezoj aneksita al De Praescriptionibus (anonima verkokolekto de la perdita Syntagma de Hipolito el Romo) en kiu danke al malkorekta korekto farita de antikva kopiisto estis anstataŭita Noeto per Praksea.

La azia Praksea sin fiere honoris, laŭ la rakonto de Tertuliano, per la titolo de konfesanto de la Fido ĉar li iam estis laŭkelke da tempo en karcero.

Ĉirkaŭ 190, li alvenis al Romo, kie eniris en la simpation de papo Viktoro la 1-a kiu lin estimis ankaŭ pro lia kontraŭeco al la minacanta montanismo. En la urbo, Praksea sin dediĉis batali kontraŭ herezojn, ekde tiu monarkianisma-adoptisma de Teodoto el Bizancio, tiam en Romo, ĝis tiu de montanisma. Papo Zefireno, tamen, estis jam decidinta fidi la profetecajn karismojn de Montano, Priska kaj Maksimila (se oni fidas la rakontojn de Tertuliano) kaj jam estis intencinta per tiu rekono pacigi la ekleziojn de Azio kaj Frigio, sed Praksea estus sukcesinta konvinki la papon ĝispunkte ke tiu ĉi estus decidinta ŝanĝi la antaŭan decidon kaj ekskomuniki Montanon.[1]

Pro tiu opozicio al Montanismo, Praksea altiris sur sin la koleron de Tertuliano, kiu eksimpatiis kun tiu ekĉese rigora montanismo.

Praksea ekloĝis en Kartago antaŭ ol Tertuliano elirus el la granda eklezio (ĉirkaŭ 206-208) kaj tie konfesis kaj instruis la monarkianan doktrinon aŭ almenaus doktrinon kiun Tertuliano taksis monarkianisma sintezebla tiel: Patrem cruci fixit; Paraclitum fugavit ((Montano) estis montrinta la Parakliton, li nun krucumas la Patron".[2] Praksea estis publike refutita, eble de Tertuliano mem, kaj devis subskribi refutan dokumenton, kiu, kiam Tertuliano verkis Adversus Praxean, estis ankoraŭ konservita ĉe la ekleziaj aŭtoritatoj de Kartago, kutime difinitaj karnuloj (de Tertuliano mem).

Ĉiukaze, kiam Tertuliano verkis sian libretaĉeton jam ne apartenis al la oficiala Eklezio kaj, en esploristoj, enokuliĝas la suspekto ke ĝi estus parto de senkreditiga ago aranĝita por ĵeti diskrediton sur oponanto de montnismo. Kaj tion Tertuliano faris akcentante la monarkianismon konfesatan de Praksea. Fakte ne rezultas ke papoj Viktoro la 1-a kaj Zefireno lin kondamnis aŭ riproĉis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:

notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eble Praksea informis la papon pri la faktan situacion de tiuj eklezioj jam aplikantaj la rigorismon de Montano.
  2. Tiuj monarkiananoj estis kronomataj, eble polemike, patropasianoj ĉar atribuis ankaŭ al la Patro kion tradicie oni atribuis al l Filo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]