Passiflora molissima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kompleta kaj laŭlonge tranĉita kurubo.
ceramikaĵo el la moĉea kulturo . Larco muzeo

Kurubobanana pasifrukto estas frukto de kelkaj plantoj el la genro pasifloro (Passiflora). La frukto aspektas kiel rekta, malgranda banano kun rondaj finoj. En Nov-Zelando ĝi nomiĝas „banana passionfruit“ kaj en Havajo “banana poka“. En Latinameriko, kie ĝi estas indiĝena, ĝi havas diversajn nomojn, ekzemple „curuba“, „curuba de Castilla“ kaj aliaj, ekzemple:

  • en Kolombio „curuba sabanera blanca“, „taxo“, „tacso“, „tagso“ aŭ „tauso“.
  • en Ekvadoro, „parcha“
  • en Venezuelo „taxo“
  • en Bolivio „tumbo“ aŭ „curuba“
  • en Peruo „tacso“, „tumbo“, „tumbo del norte“, „trompos“, „tintin“ aŭ „purpur“.

Ekzistas kelkaj plantspecioj de banana-pasifrukto, ekzemple:

„Mollissima“ kaj la parenca Passiflora mixta estas grimpantaj plantoj kies cilindraj trunkoj estas konvrataj de flavaj haroj. Ili kreskas ĝis 7 m altaj. La folioj estas helverdaj kun bone videbla nervaturo. La floro estas granda, kaj havas rozkolorajn kaj verdaj petalojn kun flava kaj blanka centro. La manĝebla matura frukto estas flava ĝis oranĝkolora kaj havas dolĉan oranĝkoloran pulpon kun nigraj semoj.

Kurubo estas indiĝena en la andaj valoj de Venezuelo ĝis Bolivio. Ĝi estis kultivata ekde la tempo de la hispana konkerado. Hodiaŭ la fruktoj estas vendataj sur lokaj foiroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]