Andy Borg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andy Borg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1960 (1960-11-02) (63-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Loĝloko Thyrnau
Ŝtataneco Aŭstrio
Infanoj 2
Okupo
Okupo kantisto • televida prezentisto
TTT
Retejo http://www.andy-borg.de
vdr
Andy Borg, 1989
Andy Borg dum la televida elsendo Lafer!Lichter!Lecker! de la 24.4.2010.

Andy Borg (* 2-a de novembro 1960 en Vieno; pli precize Adolf Andreas Meyer) estas aŭstra modkanta artisto kaj moderigisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andy Borg finfaris post la mezlernejo trejnadon de mekanikisto kaj frekventis la metilernejon en Amstetten. Dum televida vespero de ORF por trovi novajn talentojn li malkovritis fare de Kurt Feltz. Borg komencis kanti popolkantojn modernigitajn.

Per la modkanto Adios Amor en 1982 li eksukcesegis. Sekvis aliaj furorkantoj kiel Arrivederci, Claire, Die berühmten drei Worte kaj Ich will nicht wissen, wie du heißt. En la jaro 1990-a li partoprenis kune kun la infana stelulino Alexandra la konkurson Grand Prix der Volksmusik. Ilia kanto Komm setz' di auf an Sonnenstrahl gajnis la 3-an rangon post Kastelruther Spatzen kaj Alpentrio Tirol.

Ekde 1996 Borg moderigis la modkantajn muzikaĵrangolistigon de popolaj modkantoj en la germana kanalo Südwestfunk. En septembro 2006 li transprenis la rolon de Karl Moik kiel moderiganto de Musikantenstadl.

Borg vivas en Thyrnau estante edziĝinta la duan fojon. El la unua edzeco li havas du infanojn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Goldene Stimmgabel, 1983
  • Dekfoje Goldene Schallplatte
  • Trifoje Platin-Schallplatte
  • Unufoje Diamantene Schallplatte

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Nomo Pozicio/ranglistoj
Germanio Svislando Aŭstrio
1982 Adios Amor 1 2 1
1984 Zärtliche Lieder 12 5 1
Gabentisch der Lieder 2
1985 Komm ganz nah' zu mir 39 7
1986 Am Anfang war die Liebe 37 18
1987 Ich brauch' Dich jeden Tag 13
1988 Endstation Sehnsucht 15
1989 Bis wir uns wiederseh'n
1990 Komm setz di auf an Sonnenstrahl (mit Alexandra)
1991 Ich sag' es mit Musik
1992 Bleib bei mir heut' Nacht 38
1993 Einmal und immer wieder
Single Hit Collection 1982 – 1992
1994 Ich brauch' ein bisschen Glück 29
1995 Ich freu' mich auf Dich 45 24
1996 Was wäre wenn ... 44
1997 Gold 31
1998 Ich sag' ja zu Dir 41
2000 Andy Borg 2000
2001 Super Glücklich
2002 Herzklopfzeichen 63
2004 Träumen erlaubt 66
2005 Wenn erst der Abend kommt (Andy Borg singt seine Lieblingshits von Peter Alexander) 100
Für dich allein – Die schönsten Liebeslieder
2006 Das ist mir zu gefährlich 37
2008 Weinachten 71
2009 Santa Maria 58 48 4
2011 Komm ein bisschen mit 95 26
2012 Blauer Horizont 51 42 6
2014 San Amore 40 28 4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]