Ágoston Valentiny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ágoston Valentiny [Agoŝton valentini], laŭ hungarlingve kutima nomordo Valentiny Ágoston estis hungara politikisto, ministro, advokato.

Ágoston Valentiny [1] naskiĝis la 6-an de oktobro Kalocsa en 1888. Li mortis la 21-an de aŭgusto 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Valentiny lernis juron en Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro. En 1919 li aliĝis al la socialdemokratoj en Szeged, kiun tiutempe la francoj okupis. Pro la Hungara Sovetrespubliko li aranĝis kunsentan strikon, poste li estis arestita kaj deportita. En 1926 li doktoriĝis el juro en Szeged. En 1931 li advokatiĝis. Dum la germana okupo en 1944 li estis internigita. Depost alveno de Ruĝa Armeo li estis urbestro de Szeged, krome parlamentano, eĉ ministro pri justico. Pro atako de la komunistoj li forlasis la politikon kaj li estis advokato en Budapeŝto. Li estis arestita kaj juĝita en falsa proceso en 1950. Li ricevis amnestion post kvin jaroj. Post lia morto li estis rehabilitita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]